Saltu al enhavo

Universitato de Suda Florido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato de Suda Florido
publika universitato
publika eduka institucio en Usono
eldonejo de malfermita aliro Redakti la valoron en Wikidata
moto Truth and Wisdom
Vero kaj Saĝo
Informoj
fondodato 1956
Situo
Geografia situo 28° 3′ 16″ N, 82° 24′ 49″ U (mapo)28.0545-82.413694444444Koordinatoj: 28° 3′ 16″ N, 82° 24′ 49″ U (mapo)
lando Usono
urbo Tampa
adreso 4202 East Fowler Ave, Tampa, FL, 33620-9951
poŝtkodo 33620-9951
Nombroj
nombro de studentoj 47 646 vd (stato: 2012)
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
vd
filioj
vd
jura formo Non-Profit Corporation vd
Universitato de Suda Florido (Florido)
Universitato de Suda Florido (Florido)
DEC
Universitato de Suda Florido (Usono)
Universitato de Suda Florido (Usono)
DEC
Map
Universitato de Suda Florido
vdr

La Universitato de Suda Florido (angle University of South Florida, ankaŭ konata kiel USF) estas publika universitato en Tampo, Florido. Ĝi havas pliajn kampusojn en Sankt -Peterburgo kaj Sarasota (kampuso Sarasota- Manatee). Kun pli ol 44 000 studentoj, ĝi estas unu el la dek plej grandaj universitatoj en Usono. Ĝi ankaŭ estas la tria plej granda institucio de supera edukado en Florido. USF estis fondita en 1956.[1][2]

Ĝi estis fondita en 1956. La universitato havas komercan lernejon, sed neniujn juran lernejon. La instruplano estas tipe orientita al liberalaj artoj kun larĝaj ĝeneralaj temoj, kaj la kampuso en Tampa estas la tria plej granda en Florido laŭ studenta loĝantaro.

La universitato ofertas instruadon kaj esploradon en 14 fakultatoj.

  • Kolegio de Artoj kaj Sciencoj : Filozofia Fakultato, Sociaj Sciencoj, Natursciencoj kaj Matematiko
  • Kolegio de Kondutismaj kaj Komunumaj Sciencoj : Kondutisma Esploro kaj Medicino
  • Kolegio de Komerco : Ekonomiko
  • Altlernejo pri Edukado : regiona, nacia kaj internacia edukado
  • Kolegio de Inĝenierarto : Inĝenierarto, Daŭripovo, Renoviĝanta Energio kaj Biomedicina Inĝenierarto
  • Patel Kolegio de Tutmonda Daŭripovo : Daŭripovo en la Areo de Kulturo, Geografio kaj Demografio
  • Kolegio de Postbakalaŭraj Studoj : interfaka esplorado
  • Honora Kolegio
  • Kolegio de Marscienco : Oceanografio
  • Morsani Kolegio de Medicino : Medicino
  • Kolegio de Flegado : Sanservo
  • Kolegio de Farmacio : Farmacio
  • Kolegio de Publika Sano : Sanservo
  • Arta Altlernejo : Arkitekturo, Dezajno, Arto kaj Arthistorio, Teatro, Danco

USF estas konata kiel unu el la plej bonaj lokoj por sciencaj studoj kaj progresinta medicino en la traktado de Alzheimer-malsano, Parkinson-malsano, kaj Huntington-malsano (d:Q190564). Ĝi ankaŭ estas unu el la plej diversaj universitatoj en Usono.

En 2017, la universitato estis rangigita 159-a inter usonaj universitatoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. USF Pocket Fact Book 2022-23. usf.edu. University of South Florida. Alirita December 9, 2022 .
  2. About USF|Overview. Arkivita el la originalo je August 17, 2021.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]