Universitato de Talino
| Universitato de Talino | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| publika universitato eldonejo de malfermita aliro | |||||
| moto | Promoter of Intelligent Lifestyle Antaŭenigianto de Inteligenta Vivstilo | ||||
| Informoj | |||||
| fondodato | 2005 | ||||
| Situo | |||||
| Geografia situo | 59° 26′ 20″ N, 24° 46′ 18″ O (mapo)59.43877524.771651Koordinatoj: 59° 26′ 20″ N, 24° 46′ 18″ O (mapo) | ||||
| lando | Estonio | ||||
| urbo | Talino | ||||
| retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | ||||
| Listoj | |||||
| membro de | |||||
| |||||
| |||||
| jura formo | juridical person in public law vd | ||||
|
| |||||
|
| |||||
![]() | |||||
Talina Universitato (estone Tallinna Ülikool, mallongigite al TLU aŭ TLÜ) estas ŝtata universitato en la estona ĉefurbo Talino kun preskaŭ 10 000 studentoj kaj 500 akademiaj dungitoj [1].
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La universitato eliris el la Talina Pedagogia Universitato en 2005 kaj estis dividita en ses fakultatojn ĝis 2008. Ekde tiam, la universitato spertis ampleksan strukturan reformon kaj nun estas dividita en pli ol 20 institutojn, altlernejojn kaj lernejojn.
Talina Universitato estas inter la plej bonaj 5% de universitatoj en la mondo en internacia komparo [2].
Organizo
[redakti | redakti fonton]La universitato havas ses fakultatojn: Arto, Eduko, Sporta Scienco, Lingvo kaj Literaturo, Matematiko kaj Natursciencoj, kaj Sociaj Sciencoj. Krome, ekzistas du apartaj sekcioj de historio kaj homscienco, la Balta Filmo kaj Media Lernejo [3], kaj kvar esplorinstitutoj: por estona demografio, ekologio, edukaj sciencoj, kaj internaciaj studoj. La distriktoaltlernejoj de Haapsalu kaj Rakvere ankaŭ estas parto de la universitato [4].
Pluraj el la studoj estas ofertitaj en la angla, kaj la universitato celas iĝi la plej internacia universitato en la Baltio.
Centroj de Plejboneco
[redakti | redakti fonton]- TLU-Kompetenta Centro por Amaskomunikila Novigado kaj Cifereca Kulturo ( Meediainnovatsiooni kaj digikultuuri tippkeskus MEDIT)
- TLU-Kompetenta Centro por Novigado en Eduko ( Haridusuuenduse tippkeskus, HUT)
- TLU-Kompetenta Centro por Interkultura Esplorado ( Kultuuridevaheliste uuringute tippkeskus, KUT)
- TLU-Kompetenca Centro por Kondutisma kaj Neŭrosciencoj ( KNT)
- TLU-Kompetenta Centro por Interfakaj Vivsciencoj ( IET)
Esplorcentroj
[redakti | redakti fonton]- Instituto de Ekologio
- Centro por Pejzaĝo kaj Kulturo
- Estona Instituto por Popola Studoj
- Balta Filmo, Amaskomunikilaro kaj Artlernejo BFM
- Instituto por Historio, Arkeologio kaj Arthistorio
- Instituto por Internaciaj Sociaj Studoj
- Kompetenca Centro por San-Reklamado kaj Rehabilitado
- Sekso-Esplorgrupo
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Tallinn University in numbers (28 March 2018). Alirita December 21, 2020 .
- ↑ World University Rankings 2020 (20 August 2019).
- ↑ Baltic Film and Media School. Alirita 20 April 2017 .
- ↑ Tallinn University Profile.




