Universitato de Turku

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato de Turku
Turun yliopisto, Åbo universitet, Universitas Aboensis
Turun yliopisto.jpg
Informoj
fondodato 1920
speco ŝtata
Situo
Geografia situo 60° 27′ 15″ N, 22° 17′ 5″ O (mapo)60.45416666666722.284722222222Koordinatoj: 60° 27′ 15″ N, 22° 17′ 5″ O (mapo)
urbo Turku, Finnlando
Nombroj
nombro de studentoj 19 722 (en majo 2018)
nombro de kunlaborantoj 3 412
Diversaĵoj
retejo Oficiala retejo
Universitato de Turku
Turun yliopisto, Åbo universitet, Universitas Aboensis
Information icon.svg
vdr

La Universitato de Turku (finne Turun yliopisto, svede Åbo universitet, latine Universitas Aboensis) estas finnlingva publika universitato en Finnlando. Ĝi lokiĝas en la urbo Turku, kaj estis fondita en la jaro 1920, kiel la unua finnlingva universitato tutmonde. Oni ne konfuzu ĝin kun la svedlingva universitato Åbo Akademi en la sama urbo, fondita du jarojn antaŭe, kaj ankaŭ ne kun la iama Reĝa Akademio en tiu urbo kiu en 1828 translokiĝis al Helsinko kaj fariĝis la nuna Universitato de Helsinko.

En majo 2018 en ĝi studis 19 722 studentoj. La institucio apartenas al la Koimbra Grupo, internacia asocio de 41 universitatoj en Eŭropo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]