Universitato de Ŝirazo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato de Ŝirazo
publika universitatokonstruaĵo
moto خرد، کوشش (malnova)
Saĝeco, Klopodo

دارالعلم در دارالعلم
Dar-al-Elm (Universitato)
en Dar-al-Elm (Iama Epiteto de Ŝirazo)

Informoj
fondodato 1954
Situo
Geografia situo 29° 38′ 23″ N, 52° 31′ 36″ O (mapo)29.63974166666752.52675Koordinatoj: 29° 38′ 23″ N, 52° 31′ 36″ O (mapo)
lando Irano
retejo [<span%20class="official%20website">[5] Oficiala retejo]
filioj
• National Drought Research Institute, Shiraz University
• School of Veterinary Science, Shiraz University vd
Universitato de Ŝirazo (Irano)
Universitato de Ŝirazo (Irano)
DEC
Universitato de Ŝirazo
Universitato de Ŝirazo
Map
Universitato de Ŝirazo
vdr

Universitato de ŜirazoŜiraza Universitato (perse دانشگاه شیراز: Daneŝgah-e-Ŝirāz, antaŭe nomita kiel Pahlavia Universitato دانشگاه پهلوی Daneŝgah-e Pahlavi) estas publika/ŝtata universitato troviĝanta en urbo Ŝirazo, Farso, Irano, establita en 1946. Estanta unu el la plej fruaj kaj plej prestiĝaj universitatoj modernaj en Irano, en la rangotabelo de iranaj universitatoj bazita sur scienca produktado, Ŝiraza Universitato estas enlistigita inter la plej superaj tri esplor-orientitaj universitatoj en la lando. En la unua raporto de rangigado de la ŝtataj universitatoj kaj inter preskaŭ 70 universitatoj kaj alt-edukadaj institutoj, Ŝiraza Universitato estas rigardita kiel unua-nivela universitato.

La Universitato de Ŝirazo iniciatis la establon de doktorigaj programoj en Irano. Nuntempe kaj post apartigo de medicinaj universitatoj disde universitatoj sub la Ministerio pri Scienco, Esplorado kaj Teknologio la universitato havas pli ol 20 000 studentoj, kun 200 bakalaŭraj programoj (B.A., B.Sc.), 300 magistraj programoj (M.A., M.Sc.), Unu profesi-grada programo (Doktorigo pri Veterinara Medicino aŭ DVM) kaj 150 doktorigaj (Ph.D) programoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Administra Konstruaĵo de Ŝiraza Universitato

Ŝiraza Universitato enradikiĝas al 1946, per la establo de teknika altlernejo celita por trejnado de specialistoj pri la medicinaj sciencoj kun kvar-jara programo. Komence nomita la Alta Instituto pri Sano, ĝi evoluis en medicinan lernejon en 1950. En 1953, la Namazi Fakultato pri Flegado kaj la Fakultato pri Agrikulturo kaj Artoj kaj Sciencoj estis establitaj. Per la aldono de la Fakultato pri Inĝenierado kaj Fakultato pri Veterinara Medicino en 1954, la altlernejo estis levita al universitata statuso kaj nomita laŭ la tiam reganta pahlavia dinastio. Aliaj partoj, kiuj estis poste aldonitaj estis la Fakultato pri Dentsano en 1969, la Licencia Fakultato kaj Altlernejo pri Elektroniko en 1969, Dentokuracado en 1970 kaj la Fakultatoj pri Juro kaj Edukado en 1977.

Universitat-tereno[redakti | redakti fonton]

Eram-Paradiza Universitat-tereno (la ĉefa universitat-tereno)[redakti | redakti fonton]

Ŝiraza Universitata Granda Modelo

Ŝiraza Universitato havas la duan plej grandan universitatan terenon en Irano. La terenoj de la Eram-Monteto plejparte posedita de Ŝirazaj magnatoj Mohammad Namazi kaj Zabihollah Gorban estis dediĉitaj al la universitato kaj estis komence desegnita de usona arkitekto Minoru Yamasaki, kiu ankaŭ desegnis la Mondan Komercan Centron.[1] Poste en 1968 dum la plua konstruado de la universitata tereno kaj dum Ŝirazo estis preparanta sin por gastigi ties unuan Ŝirazan Art-Festivalon, multaj iranaj vidaj artistoj inkluzive Parviz Tanavoli, Sohrab Sepehri, Abolgasem Saidi, Bahman Mohasses kaj Hosejn Zenderudi okupiĝis por desegni artismajn elementojn kaj murpentraĵojn por ls amfiteatro, mem-serva manĝejo kaj subĉiela universitat-tereno.[2] De iliaj verkoj, nun skulptaĵo nomata "Mi deziras mian karulon" de Tanavoli estas ankoraŭ tenita ĉe la Fakultato pri Artoj kaj Arkitekturo, pentraĵo de Sepehri estas tenita en la lobio de la Fakultato pri la Persa Literaturo kaj murpentraĵo de Saidi estas ankaŭ videbla ĉe la lobio de Faĝr (antaŭe Shams) Halo.

Narenĝestan de Gavam, ejo por La Azia Instituto
"Mi deziras mian karulon" fare de Parviz Tanavoli troviĝanta ĉe la Fakultato pri Arto kaj Arkitekturo

En 1966, Nov-Jork-bazita Azia Instituto sub Arthur Upham Pope restarigis sin sub la universitata kontrolado ĉe Narenĝestan-Muzeo.[3][4][5] Narenĝestan, kiu estis domo posedita de Gavam familio dum Gaĝara Epoko fariĝis ejo de ĉi tiu Institucio ĝis 1979. La instituto organizis la Kvinan Internacian Kongreson de irana Arto kaj Arkeologio, kiu okazis en Teherano en 1968. La celo de la instituto estis antaŭenigi la historion, arton, civilizacion kaj kulturon de Irano kaj esplori rilatajn al ĝi kun regrado al la ŝanĝoj de kulturo en aziaj landoj. Ankaŭ iliaj aktivadoj inkluzivis okazigi trejnajn kursojn, iranologiajn esploradon, sciencajn kaj mondajn renkontiĝojn, arkeologiajn esploradojn kaj eldonadon de ties atingoj.

Kun la forpaso de Pope, la administrado de la Instituto estis konfidita al Richard Nelson Frye. Antaŭ tio, pro proksima interrilato de la Pope kun la irana reĝa familio, la instituto havis memstarecon, sed post li tio iris tute sub la kontroladon de Pahlavia Universitato de Ŝirazo. Tio ĉi kaŭzis streĉitecojn en la institucio. Inter ili, Houshang Nahavandi, tiama ĉefo de Pahlavia Universitato, asertis, ke Gluck, membro de la Instituto, estis envolvita en kontrabandado de iranaj antikvaĵoj al Japanio kaj postulis lian forigon. Aliflanke, post kiam Frye ricevis la titolon de profesoreco de Harvard Universitato, li havis malpli da tempo por ĉeesti la instituton. Malgraŭ ĉio ĉi, la esplorado kaj edukadaj aktivadoj de la Instituto daŭris. En 1971, sojle de la festoj de la 2500-jara festivalo de la Persa Imperio, la Azia Instituto okazigis grandan seminarion titolitan "Iranaj Studoj" en Ŝirazo. En 1975, la kontrakto de la Instituto kun d-ro Frye finiĝis kaj Mahyar Navabi, kiu antaŭe estis la administra direktoro de la Instituto, estis nomumita la prezidanto de la Instituto. Li estis la unua irana prezidanto de la Azia Instituto de la Pahlavia Universitato. En ĉi tiu tempo, la Instituto moviĝis de Narenĝestan al pli granda konstruaĵo sur la universitatan terenon kaj fariĝis parto de la lingvistika departemento de la universitato.

Biruni Observatorio[6][redakti | redakti fonton]

Abu Rejhan Biruni Observatorio estis instalita kaj establita de Yusef Sobuti en kunlaboro kun Edward Guinan kaj Robert H. Koch en 1975. La ideo konstrui ĉi tiun centron estis proponita de Yusef Sobuti en la lastaj 1960-aj jaroj por antaŭenigi observadan astronomion kaj trejnadon de nova generacio de astronomoj en Irano antaŭ konstruado de granda nacia teleskopo. En aŭtuno de 1969, Robert H. Koch (1929-2010), la ĉefo de la departemento de Astronomio kaj Astrofiziko de la Universitato de Pensilvanio, Usono, vizitis Ŝirazon por taksi eblan konstruon de observatorio por Ŝiraza Universitato. Li instigis Ŝirazan Universitaton kaj proponis siajn sugestojn por evoluigado de Astronomio en Irano.

Ŝahla Solhĝu la unua Kun-Direktorino de Abu Rejhan Observatorio, fotita kun la ĉefa teleskopo

La ideo plu traktiĝis de Sobuti kaj en 1972, la teleskopo estis fine ordonita al la Astromekanika firmao en Usono kun kosto de ĉ. 50K da usonaj dolaroj. Ankaŭ en 1976, irana sinjorino Ŝahla Solhĝu, unu el unuaj virinaj profesiaj astronomoj de Irano, fariĝis la unua Kun-Direktorino de Abu Rejhan Observatorio.

Bibliotekoj[redakti | redakti fonton]

Molla Sadra Biblioteko estis establita en la fruaj 1960-aj jaroj kiel la centra biblioteko por Ŝiraza Universitato kaj komencis ties aktivadojn kiel universitata biblioteko. Molla Sadra Biblioteko estas unu el la plej riĉaj universitataj bibliotekoj pro ties tre raraĵoj inkluzive librojn, disertaciojn kaj eldonaĵojn kaj estas konsiderita kiel la nura ĉefcentro por nutri bazajn sciencajn rimedojn en la sudo de la lando.[7]

la Centra Biblioteko kaj Dokumenta Centro de Ŝiraza Universitato estas unu el la plej grandaj universitataj bibliotekoj en la lando. La historio de la fondado de la Centra Biblioteko kaj Dokumentara Centro de Ŝiraza Universitato iras reen al 1986. Antaŭ tio, la biblioteko estis parto de la Molla Sadra biblioteko ĉe la Fakultato pri Scienco. En 1986, Molla Sadra Biblioteko estis dividita en du partojn kaj la kolekto rilata al literaturo kaj humanistiko estis translokigita al Mirza Ŝirazi Biblioteko.

Centra Biblioteko de Ŝiraza Universitato

Nun, kun valoraj kolektoj de persaj kaj latinaj libroj kaj referencaj libroj, arkivoj de malnovaj kaj novaj revuoj kaj ĵurnaloj, dokumentoj kaj manuskriptoj kaj elektronikaj sciencaj rimedoj, ĝi estas unu el la plej eminentaj universitataj bibliotekoj en la lando. La totala infrastrukturo de la nuna konstruaĵo de la Centra Biblioteko kaj Dokumenta Centro estas ĉ. 11 000 kvadratajn metrojn kaj estas desegnita en kvar etaĝoj.[8]

Ankaŭ, en 1964, kun la fondado de la Fakultato pri Inĝenierado, la biblioteko komencis labori kun 22 volumoj de vortaraj libroj en la proksimeco de la klasĉambroj de Konstruaĵo de Enĝenierado N-ro 1. Post la evoluado de la fakultata konstruaĵo, ĉi tiu biblioteko havis studan halon, eldonadan halon kaj limigitan nombron de bibliotekistoj sur la dua etaĝo de Fakultato pri Enĝenierado N-ro 1. La nova konstruaĵo de la biblioteko nomita Mohammad ebn Musa al-Ĥarazmi - eminenta irana-islama matematikisto kaj la patro de algebro kaj aritmetiko - kun areo de 7220 kvadrataj metroj en ok kaj duona sekcioj kaj malsamaj subsekcioj, ekfunkciis en 1992. La komplekso havas amfiteatron, centran hejtadon kaj malvarmigan sistemon, centran aŭtomatan fajro-estingan sistemon, urĝan elektrosistemon kaj multajn aliajn servojn. Ĥarazmi Biblioteko havas unu el la plej riĉaj teknikaj kaj inĝenieraj rimedoj en la lando kaj havas kapaciton por 700 homoj samtempe.[9]

Rangotabelo[redakti | redakti fonton]

Laŭ raporto de la Ministerio de Scienco, Esplorado kaj Teknologio (Irano) eldonita en 2010 kaj 2011, Ŝiraza Universitato rangis 6a respektive inter 64 kaj 68 ne-medicinaj universitatoj kaj institucioj en Irano. Ĝi estis ankaŭ unu el pintaj tri ne-teknikaj kaj ne-medicinaj universitatoj kune kun la Universitato de Tehrano kaj Tarbiat Modares Universitato en rangotabelo de 2012 .[10]

Laŭ la 2017 rangotabeloj de la plej bonaj universitatoj donita de la Times Higher Education, Ŝiraza Universitato estis rangita en la plej superaj 3 universitatoj en Irano. En 2016 nur ok universitatoj de Irano estis inkluzivitaj en ĉi tiun rangotabelon, dum en 2017, dek kvar universitatoj de Irano estis inter la rangotabeloj de la pintaj universitataj. Bazita sur ĉi tiuj rangotabeloj, Ŝiraza Universitato fariĝis la plej bona ampleksa universitato en Irano.[11]

Krome, rilate al la rangotabeloj de 2019 pri la plej bonaj universitatoj donitaj de la Times Higher Education (THE), Komputila Disciplino de Ŝiraza Universitato estis rangita en la plej supraj 3 universitatoj en Irano. Ankaŭ, bazita sur la instruada kriterio de la rangotabelo en Komputila Scienco, Ŝiraza Universitato ankaŭ atingis unuan rangon en Irano.[12] [13]

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]
  2. ایسنا: "من عزيزم را مي‌خوام" نخستين مجسمه‌ي مدرن ايران، پس از بازسازي، در دانشگاه شيراز پرده‌برداري مي‌شود
  3. Iranica Online. Asia Institute
  4. Bulletin of the Asia Institute
  5. retejo de Narenjestan Mansion [2] Arkivigite je 2014-05-28 per la retarkivo Wayback Machine
  6. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-03-01. Alirita 2020-12-27.
  7. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-11-27. Alirita 2020-12-27.
  8. تاریخچه کتابخانه مرکزی. Arkivita el la originalo je 2020-11-27. Alirita 2020-12-27.
  9. تاریخچه کتابخانه خوارزمی. Arkivita el la originalo je 2020-11-28. Alirita 2020-12-27.
  10. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-12-23. Alirita 2020-12-27.
  11. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-07-30. Alirita 2020-12-27.
  12. [3]
  13. [4]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]