Unknown
Unknown | |
---|---|
![]() | |
filmo | |
Originala titolo | Unknown |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 18 feb. 2011, 1 nov. 2011, 3 mar. 2011 |
Ĝenro | drama filmo, agfilmo, mistera filmo, filmo bazita sur romano |
Kameraado | Flavio Martínez Labiano |
Reĝisoro(j) | Jaume Collet-Serra |
Produktisto(j) | Joel Silver • Leonard Goldberg |
Scenaro | Oliver Butcher • Stephen Cornwell • Karl Gajdusek • Anthony Peckham |
Filmita en | Berlino • Germanio • Leipzig • Hotel Adlon • Nova Nacigalerio • Berlin Hauptbahnhof • Berlin Friedrichstraße • Pariza Placo • Muzea Insulo de Berlino • Oranienburger Straße • Flughaveno Lepsiko-Halle |
Loko de rakonto | Berlino • Hotel Adlon |
Muziko de | John Ottman |
Rolantoj | Liam Neeson • Diane Kruger • January Jones • Aidan Quinn • Frank Langella • Bruno Ganz • Sebastian Koch • Karl Markovics • Mido Hamada • Stipe Erceg • Rainer Bock • Eva Löbau • Adnan Maral • Petra Schmidt-Schaller • Olivier Schneider • Rainer Sellien • Sanny van Heteren • Janina Flieger • Fritz Roth • Matthias Weidenhöfer • Kida Ramadan • Michael Baral • Torsten Michaelis • Karla Trippel • Annabelle Mandeng • Peter Becker • Heike Hanold-Lynch • Sebastian Stielke • Vladimir Pavic |
Produktinta firmao | Dark Castle Entertainment StudioCanal Babelsberg Studio |
IMDb | |
Unknown (Nekonatulo) estas agada trilera filmo de 2011 reĝisorita de Jaume Collet-Serra en kiu stelulas Liam Neeson, Diane Kruger, January Jones, Aidan Quinn, Bruno Ganz, kaj Frank Langella. La filmo, produktorita de Joel Silver, Leonard Goldberg kaj Andrew Rona, estis bazita sur la franclingva romano de 2003 de Didier Van Cauwelaert publikigita en anglan kiel Out of My Head kiu estis adaptita kiel la scenaro de la filmo fare de Oliver Butcher kaj Stephen Cornwell. La rakonto centriĝas ĉirkaŭ profesoro kiu vekiĝas post kvartaga komato kaj trafas malfacilaĵojn por pruvi sian identecon post neniu rekonas lin, inklude sian edzinon, dum alia viro ŝajnigas esti li mem.
Publikigita la 18an de Februaro 2011, la filmo ricevis diversajn rezencojn el kritikistoj kaj enspezis 136 milionpjn da usonaj dolaroj kontraŭ 30 milionoj da dolaroj de buĝeto.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Martin Harris kaj lia edzino Liz alvenas en Berlino por bioteknologia pintokunveno. En ilia hotelo, Harris ekkomprenas ke li postlasis sian tekon en la flughavenon kaj sen kono de lia edzino urĝe prenas taksion por repreni ĝin. La taksio estas implikita en akcidento kaj falas en la rivero Spree, batante lin senkonscia. La ŝoforinoo savas lin, sed fuĝas de la sceno. Harris reakiras konscion en hospitalo post komato dum kvar tagoj.
Kiam Harris revenas al la hotelo, li malkovras Liz kun alia viro. Liz diras, ke tiu viro estas ŝia edzo kaj deklaras, ke ŝi ne konas Harris. Oni alvokas policon, kaj Harris provas pruvi sian identecon vokante kolegon nomitan Rodney Cole, tute malsukcese. Li skribas parkere sian horaron por la sekva tago. Kiam li vizitas la oficejon de profesoro Leo Bressler, kiun li estas planita renkonti, "Dro. Harris" jam estas tie. Ĉar Harris provas pruvi sian identecon, "Harris" disponigas identigilon kaj familian foton, el kiuj ambaŭ havas lian vizaĝon. Superfortita per la identeckrizo, Harris perdas konscion kaj vekiĝas reen en la hospitalo. Teroristo nomita Smith mortigas la ĉeestantan flegistinon de Harris, sed Harris povas eskapi de li.
Harris serĉas helpon de detektivo kaj iama Stasi-agento Ernst Jürgen. La nuraj indicoj de Harris estas la libro de lia patro pri botaniko kaj Gina, la taksiisto, nedokumentita bosnia enmigrinto kiu laboris ĉe restoracio ekde la kraŝo. Dum Harris persvadas ŝin helpi lin, Jürgen esploras Harris kaj la bioteknologian pintkunvenon, malkovrante ke ĝi estas partoprenota fare de Princo Shada de Saud-Arabio. La princo financas sekretan projekton gviditan fare de Bressler, kaj postvivis multajn aŭtobombojn. Jürgen suspektas ke la identecŝtelo eble estas rilata.
Harris kaj Gina estas atakitaj en ŝia loĝejo fare de Smith kaj alia teroristo, Jones; ili eskapas post kiam Gina mortigas Smith. Harris trovas, ke Liz skribis serion de nombroj en sia libro, nombroj kiuj egalrilatas al vortoj trovitaj sur specifaj paĝoj. Uzante lian horaron, Harris alfrontas Liz sole; ŝi rakontas al li, ke li postlasis sian tekon en la flughavenon kaj devas rekuperi ĝin. Dume, Jürgen ricevas Cole ĉe sia oficejo kaj rivelas siajn rezultojn de sekreta terora grupo konata kiel Section 15. Jürgen baldaŭ deduktas ke Cole estas iama soldulo kaj membro de la grupo. Sciante ke Cole estas tie por esplordemandi kaj mortigi lin havante nenian fuĝmanieron, Jürgen faras pervenenan memmortigon por protekti Harris.
Post prenado de sia teko, Harris disiĝas el Gina. Kiam ŝi vidas lin kidnapita fare de Cole kaj Jones, ŝi ŝtelas taksion kaj sekvas ilin. Kiam Harris vekiĝas, Cole klarigas ke "Martin Harris" estas nur kovrilnomo kreita fare de Harris. Lia kapvundo igis lin kredi, ke la kovrilrolulo estis reala; kiam Liz sciigis Cole pri la vundo, "Harris" estis aktivigita kiel sia anstataŭaĵo. Gina kontraŭveturas Jones antaŭ ol li povas mortigi Harris, tiam faligas la kamioneton de Cole de kornico, mortigante lin. Post kiam Harris trovas kaŝitan fakon en sia teko enhavanta du kanadajn pasportojn, li memoras ke li kaj Liz estis en Berlino tri monatojn pli frue por meti bombon en la hotelĉambron de princo Shada.
Nun konscia pri sia propra rolo kiel profesia murdisto en la atencintrigo, Harris serĉas elaĉeti sin malsukcese. Hotelsekureco tuj arestas Harris kaj Gina, sed Harris pruvas sian pli fruan viziton al la hotelo. Post kiam sekureco estas konvinkita pri la ĉeesto de la bombo, oni evakuas la hotelon. Harris ekkomprenas, ke la celo de Section 15 ne estas princo Shada, sed profesoro Bressler, kiu evoluigis genetike modifitan specon de maizo kapablan je pluvivado en severaj klimatoj, kio malpliigus la tutmondan malsategon. Liz aliras en la tekokomputilon de Bressler kaj ŝtelas la datenojn. Kun la morto de Bressler kaj la ŝtelo de lia esplorado, miliardoj da dolaroj falus en malĝustajn manojn. Vidante ke la murdoklopodo estis malsukcesa, Liz provas senarmigi la bombon, sed malsukcesas kaj estas mortigita kiam ĝi eksplodas. Harris mortigas "Harris" dum persona batalado, la lastan restantan teroriston de la Section 15, antaŭ ol li povas murdi Bressler. Dum Bressler sciigas, ke li donas sian projekton al la mondo senkoste, Harris kaj Gina - kun novaj identecoj - suriras trajnon kune.
Geaktoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Liam Neeson kiel Dro. Martin Harris
- Diane Kruger kiel Gina
- January Jones kiel Elizabeth Harris
- Aidan Quinn kiel Martin B
- Bruno Ganz kiel Ernst Jürgen, iama Stasi-agento
- Frank Langella kiel Rodney Cole
- Sebastian Koch kiel Profesoro Bressler
- Olivier Schneider kiel Smith
- Stipe Erceg kiel Jones
- Rainer Bock kiel Herr Strauss, ĉefo de hotelsekureco
- Mido Hamada kiel Princo Shada
- Clint Dyer kiel Biko
- Karl Markovics kiel Dro. Farge
- Eva Löbau kiel flegistino Gretchen
- Adnan Maral kiel turka taksiŝoforo
- Petra Schmidt-Schaller kiel funkciulino de enmigrado