Saas en Prättigau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Saas
Saas en Prättigau
Blazono de Saas en Prättigau
Saas en Prättigau
former municipality of Switzerland • vilaĝo
Kantono Grizono
Distrikto Prättigau/Davos
Komunumaro Küblis
Koordinatoj  46° 55′ 0″ N 9° 48′ 36″ O / 46.91667 °N, 9.81000 °O / 46.91667; 9.81000 (mapo)Koordinatoj: 46° 55′ 0″ N 9° 48′ 36″ O / 46.91667 °N, 9.81000 °O / 46.91667; 9.81000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 761
Areo 26,71 km²
Alteco 988 m super marnivelo
Poŝtkodo 7247
Komunumkodo 3883
Mapo de Saas en Prättigau

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Saas en Prättigau estas komunumo de la komunumaro Küblis kaj la distrikto Prättigau/Davos en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 761 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Saas situas sur la norda flanko de Pretigovio (germane Prättigau), kiel nomiĝas la valo de la rivero Landquart, kiu formas la sudan limon de la komunuma teritorio. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo en la valo ankaŭ la setlejoj Flersch, Mittelberg, Unter Planggen, Ober Planggen, Zastia kaj Oberberg, kaj krome multnombraj izolitaj bienoj.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Saas en Prättigau limas en nordo al Sankt Antönien, en oriento al Sankt Gallenkirch (Vorarlbergo, Aŭstrio), en sudo al Klosters-Serneus, en sudokcidento en Conters en Prättigau, kaj en nordokcidento al Küblis.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la grava kaj trafikriĉa kantona ĉefvojo n-ro 28 de Landquart al Davos. Ĉar la transirtrafiko estas granda ŝarĝo por la komunumo, nuntempe estas konstruata ĉirkaŭvetura tunelo, kiu dum 2011 estos malfermita.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Saas en Prättigau datiĝas el la jaro 1290 kiel Säusch. De la 13-a jarcento ĝis 1338 Saas apartenis al la Senjorujo de la Baronoj de Vaz, poste ĝi estis ĝis 1436 havaĵoj de la Grafoj de Togenburgo. Sekvis la Grafoj de Montfort kaj poste la Grafoj de von Matsch. En la jaro 1482 Saas estis enkorpigita al al Monaĥejo Sankt Jakobo en Klosters. De 1477 ĝis 1649 Conters apartenis al Aŭstrio. En la jaro 1436 Saas aliĝis kiel najbarecano de la tribunalkomunumo Klosters Ausserschnitz al la Dektribunala Federacio. En la jaro 1851 Saas fariĝis komunumo de la komunumaro Küblis. [1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]