Beinwil SO

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Unterbeinwil)
- La mallongigo SO en Beinwil SO staras por la svisa Kantono Soloturno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Beinwil..

Beinwil
Blazono de Beinwil
Blazono de Beinwil
Blazono de Beinwil
Monaĥejo Beinwil
Monaĥejo Beinwil
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Thierstein
Geografia situo CH1903: 611246 / 245905 (mapo)47.3638888888897.5875Koordinatoj: 47° 22′ N, 7° 35′ O; CH1903: 611246 / 245905 (mapo)
Nombro de loĝantoj 313
Areo 22,62 km²
Alteco 582 m super marnivelo
Poŝtkodo 4229
Komunumkodo 2612
Mapo de Beinwil
Mapo de Beinwil
Mapo de Beinwil
vdr

Beinwil estas komunumo en la distrikto Thierstein en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 313 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Beinwil situas en la supera valo de la rivero Lüssel en la Soloturna Ĵuraso. En sudo la komunumo etendiĝas ĝis la kresto de la Ĵuraso, kie sur alteco 1204 m s.m. sur la kulmino de las monto Hohe Winde situas la plej alta punkto de la komunumo. La komunumo konsistas el la du partoj Oberbeinwil kaj Unterbeinwil kaj la setlejo ĉirkaŭ la Monaĥejo Beinwil. Malgranda parto de la komunuma teritorio situas sude de la ĵurasa montoĉeno, kie la komunumo etendiĝas ĝis la kulmino de Schelten-Pasejo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Beinwil pasas la kantona ĉefvojo n-ro 253 de Zwingen tra Breitenbach kaj Passwang-Pasejo al Balsthal. Per poŝtaŭtolinio, kiu trafikas sur tiu vojo, la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Beinwil datiĝas el la jaro 1147 kiel Benwilre. Proksimume en la jaro 1100 estis fondita la Monaĥejo Beinwil, kiu translokiĝis en la jaro 1648 al Mariastein. La malnova abata senjorujo Beinwil kongruas pli-malpli kun la teritorio de la hodiaŭa komunumo, ĝi estis senjorujo de la monhaĵejo. Post la translokiĝo de la monaĥejo al Mariastein la malnova monaĥejo fariĝis residenco de abata prefekto kaj la monhaxeja preĝejo fariĝis pastra preĝejo por Beinwil, kiu ĝis tiam apartenis al la paroĥo Erschwil. En la jaro 1774 la monaĥejo koncedis la rajtojn de la abata senjorujo al la urbo Soloturno. En la jaro 1818 la abata senjorujo estis jure transformita al la komunumo Beinwil. [1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]