Unterkulm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Unterkulm (stacidomo) kaj Unterkulm Nord (stacidomo).
Untekulm
Blazono de
Komunuma domo kaj preĝejo Unterkulm
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Kulm
Koordinatoj  47° 18′ 45″ N 8° 6′ 55″ O / 47.31250 °N, 8.11528 °O / 47.31250; 8.11528 (mapo)Koordinatoj: 47° 18′ 45″ N 8° 6′ 55″ O / 47.31250 °N, 8.11528 °O / 47.31250; 8.11528 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2903
Areo 8,88 km²
Alteco 466 m super marnivelo
Poŝtkodo 5726
Komunumkodo 4146
Mapo de Untekulm
vdr

Kulm estas komunumo kaj ĉefloko de la distrikto Kulm de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 2903 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Unterkulm situas en la valo de la rivero Wyna en la nordo de la distrikto Kulm.

La areo de la komunuma teritorio mezuras 8,88 km²,kiuj 3,50 km² estas kovritaj de arbaro kaj 1,07 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur 653 m s.m. sur la kulmino de Hochwacht, la plej malalta punkto ĉe la bordo de Wyna sur 435 m s.m.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Unterkulm limas en nordo al Gränichen, en oriento al Teufenthal, en sudoriento al Dürrenäsch, en sudo al Oberkulm, en sudokcidento al Schlossrued kaj Schöftland, en okcidento al Hirschthal, kaj en nordokcidento al Muhen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Unterkulm disponas pri du haltejoj ĉe la etŝpura tramfervojo Wynentalbahn [Wyna-Valo-Fervojo] de Araŭo tra Reinach al Menziken.

La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 estas Araŭo-Oriento, kiu situas norde en distanco de proksimume 6 kilometroj de la vilaĝo-centro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Merkato en Unterkulm

La unua dokumenta mencio de Kulm datiĝas el la jaro 1045 kiel Chulenbare, la unua mencio, kiu rilatas nur la Unterkulm sen Oberkulm datiĝas el la jaro 1303 per la vortumo ze Nideren-Kulme.

Ĝis la jaro 1566 la du vilaĝoj Unterkulm kaj Oberkulm formis impoŝtodistrikton, tamen ilia disiĝo en du komunumoj supozeble jam antaŭ tiu dato okazis. En mezepoko regis en Unterkulm unue la Lencburgoj, poste la Kiburgoj kaj fine la Habsburgoj.

Post la konkero fare de Berno en la jaro 1415 la vilaĝo apartenis ĝis la Helveta Revolucio al la kamparvoktejo Lencburgo. En 1798 ĝi fariĝis ĉefloko de la helveta distrikto Kulm kaj poste ek de 1803 ĉefloko de la samnoma argovia distrikto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]