Oberembrach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Untermettmenstetten)
Oberembrach
Blazono de Oberembrach
Turmuelilo en Oberembrach
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Bülach
Koordinatoj  47° 29′ 16″ N 8° 37′ 6″ O / 47.48778 °N, 8.61833 °O / 47.48778; 8.61833 (mapo)Koordinatoj: 47° 29′ 16″ N 8° 37′ 6″ O / 47.48778 °N, 8.61833 °O / 47.48778; 8.61833 (mapo)
Nombro de loĝantoj 962
Areo 10,20 km²
Alteco 459 m super marnivelo
Poŝtkodo 8425
Komunumkodo 0065
Mapo de Oberembrach
vdr

Oberembrach estas komunumo en la distrikto Bülach, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 962 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Oberembrach estas pitoreska vilaĝo situanta meze en monteta kamparo 3 km norde de la interkontinenta Flughaveno Zuriko. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Oberembrach mem la vilaĝetoj kaj setlejoj Hausen, Madlikon, Mühlberg, Obermettmenstetten, Untermettmenstetten, Oberwagenburg, Unterwagenburg, Rotenfluh, Sonnenbühl, Stigen kaj Stürzikon.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 10,20 km², de kiuj 33,9% estas kovritaj de arbaro, 58,5% servas por agrikulturo kaj 3,7% por setlado; 3,6% estas trafiksurfaco kaj 0,1% akvejoj.[1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Oberembrach limas en nordo al Pfungen, en oriento al Vinterturo, en sudoriento al Brütten, en sudo al Nürensdorf, en sudokcidento al Kloten, en okcidento al Lufingen, kaj en nordokcidento al Embrach.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Oberembrach per poŝtaŭtobuso estas ligita kun la Flughaveno Zuriko kaj la stacidomo Ebrach-Rorbas kaj apartenas al la reto de la Zurika Trafik-Unio. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 3 kilometrojn oriente en Vinterturo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La nobeloj sur la kastelo Wagenburg estis dokumente menciitaj la unuan fojon en la jaro 1263. Per la edziĝo de Adelheids de Wagenberg kun Hartmann von Heidegg la kastelo fariĝis posedaĵo de la kavalirojde Heidegg ĉe la Lago de Baldegg.

Kiel propra politika komunumo Oberembrach naskiĝis nur en la jaro 1809 per sendependiĝo de la komunumo Embrach. En la jaro 1871 la vilaĝetoj Augwil kaj Vordermarchlen estis disigitaj de Oberembrach kaj atribuitaj al Lufingen. [2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Bildoj[redakti | redakti fonton]