Oetwil ĉe Limato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Unteroetwil)
Oetwil ĉe Limato
Blazono de Oetwil ĉe Limato
Blazono de Oetwil ĉe Limato
Oetwil ĉe Limato
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Dietikon
Koordinatoj  47° 23′ 51″ N 8° 25′ 39″ O / 47.39750 °N, 8.42750 °O / 47.39750; 8.42750 (mapo)Koordinatoj: 47° 23′ 51″ N 8° 25′ 39″ O / 47.39750 °N, 8.42750 °O / 47.39750; 8.42750 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2222
Areo 2,76 km²
Alteco 404 m super marnivelo
Poŝtkodo 8955
Komunumkodo 0246
Mapo de Oetwil ĉe Limato
vdr

Oetwil ĉe Limato estas komunumo en la distrikto Dietikon, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 2222 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Oetwil situas en la Limatvalo je la nordorienta flanko de la rivero Limato norde de la urbo Dietikon. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Oberoetwil kaj Unteroetwil.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Oetwil ĉe Limato limas en nordo al Dänikon, en nordoriento al Dällikon, en oriento de Weiningen, en sudoriento al Geroldswil, en sudokcidento al Dietikon, en okcidento al Spreitenbach (AG), en nordokcidento al Würenlos (AG), kaj en nordnordokcidento al Hüttikon.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Oetwil per aŭtobusoj de la Zurika Trafik-Unio estas ligita kun Dietikon, Geroldswil kaj Zuriko kaj havas ankaŭ aliron al la aŭtoŝoseo A1 de Zuriko al Berno.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oetwil estis fondita de alemanoj ĉirkaŭ en la jaro 700 post Kristo sub la nomo Otenvilare. Unua dokumenta mencio okazis en la listo de la interezŝuldantoj de la Monaĥejo Sankt-Galo en la jaro 850. Oetwil ĉe Limato dum mezepoko apartenis al la sangotribunalejo de la Grafejo Baden, dum la malalta jurisdikcio apartenis al la habsburga distrikto Siggenthal. En la jaro 1432 la voktorajtoj pri Oetwil estis venditaj al la zurika civitano Peter Schön. Schön pluvendis la voktadon al la familio Meyer de Knonau, kiu ĝin integris al la voktejo Weiningen. Okaze de la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Oetwil ĉe Limato estis atribuita al la tiama Kantono Baden. En la jaro 1803 Oetwil estis atribuita al Kantono Zuriko kaj apartenis ĝis 1988 al la distrikto Zuriko. Ek de 1989 Oetwil ĉe Limato apartenas al la tiam fondita distrikto Dietikon. [1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Aliaj lokoj kun la nomo Oetwil

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]