Unuo (filozofio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Unu (filozofio))
Cirklo kiel simbolo de la Unuo aŭ de la Absoluto.

Unuo en filozofio (antikve-greke τò ἕν, latine unum) estas temo eksplicitmaniere pritraktita de pensuloj kiel Parmenido, Platono, Plotino, skolastikistoj, Nikolao el Kuzo; en la klasifikado ĝi estis listigita precipe kiel novplatonismo, kaj fine kiel sistemo de Georg Wilhelm Friedrich Hegel.

Grandlinee oni povas difini la “Unuon” kiel unuiganta principo de la Tuto.

Unuo en la historio de la filozofia pensado[redakti | redakti fonton]

La Unuo, antaŭ ol en la Historio de la okcidenta filozofio, tradicio efektive iom freŝdata, troviĝas jam pritraktita en iu el la antikvaj kaj sanktaj tekstoj de Hinduismo, nome en Rigvedoj, skribitaj ekde 3500 a.K. kaj reirintaj al epoko eĉ pli antikva.

Pitagoro, Parmenido, Heraklito[redakti | redakti fonton]

En okcidento la temo de la Unuo estis probable atentigita unuafojon de Pitagoro (575 a.K. – 495 a.K.), kiu ĝin identigas kun la arkeo, la fonda principo kaj uniganta la realon, sed al ĝi li atribuas ankaŭ la komunan originon de ĉiuj aliaj nombroj, kaj do de la multoblo. La Unuo, ĉar la nombroj estas neparaj, ĝi estas la nombro kiu posedas la kvaliton de limo, nome ekvivalento de la perfeteco.

Estos poste la Elaja skolo, kun la enkampiĝo de Parmenido (515 a.K. – 450 a.K.) ke multoblo kaj ŝanĝiĝoj en la fizika mondo konceptiĝas kiel iluzioj, kaj tial, male ol la komuna opinio, ekzistas nur la realo de la Esto: senŝanĝa, negenerita, senmorta, unika, homogena, senmova, eterna, [1] La Esto estas Uno nedividebla ĉar se ili estus du, necesus postuli ankaŭ diversecon; sed io kio estus malsama el la Esto ne povas estis allasita, ĉar tiel alestiĝus ne-esto; aŭ estus postulita la ĉeesto de ne-esto kia elemento atingebla. Al tiuj konkludoj Parmenido alvenas profitante de la formala logiko de la principo de nekontraŭdiro.

Heraklito (535 a.K.– 475 a.K.), male ol Parmenido, taksas tute realaj la multoblon kaj kontraŭdirojn, ilin akceptante kiel faktan datenon kaj ne kiel trompiĝojn de la penso; spite de tio, tamen, ankaŭ laŭ li la ŝanĝado ŝajnas konsisti en la variado de identa substrato aŭ Logos: «Ĉiuj estaĵoj estas Uno kaj la Uno estas ĉiuj estaĵoj»[2]; «Tiu kosmo estas la sama por ĉiuj... de ĉiam ĝi estas, kaj estos»[3]. De tiu imanenta vidpunkto estos influita precipe stoikismo.

Post Heraklito estos ĉiukaze Empedoklo la resumanto de la karakterizoj de la Uno ene de la Sfero, en kiu la kvar elementoj konstituantaj la naturon troviĝis origine ĉiuj kunflikitaj de la altira forto de la Amo.

Platono kaj Aristotelo[redakti | redakti fonton]

Platono (427 a.K. – 347 a.K.), kiu filozofie taksiĝis la heredanto de Parmenido, serĉas solvon kiu, samtempe gardante la integrecon de la Uno, ne reduktu la multoblon al simpla iluzio. La problemo alfrontita estas aparte tia: kiel kaj kiel el la Uno originas la multaj? [4] Platono albordiĝas, fine, al la supozo laŭ kiu en la Uno, de li indentigita kun la plejsupera Ideo de Bono, estas implicigita la dualo, kiu disvolviĝnate al la sensa mondo manifestiĝas vera kaj propra dualismo.[5]

La solvo de Platono estos kontraŭata de Aristotelo (384 a.K. – 322 a.K.) kiu al li riproĉas la duigon de la entoj, kiam male, laŭ li, ĉiu entelekio havas en si mem, kaj ne en la ĉielo, la leĝojn de sia konstituiĝo. Ankaŭ laŭ Aristotelo, ĉiukaze, same kiel jam en Platono, la multoblo koncernas nur la paseman kaj akcidencan aspekton de la realo, dum la karakterizo esenca de la entoj estas konstituita per ties unueco kaj unikeco. Estas tiel gardata la supereco de la Uno. poziciita sur la verto kiel senmova motoro kaŭzanto de la transiro, en la organismoj, el la “potenco” al la akto.[6]

Plotino: Unuo kiel libero[redakti | redakti fonton]

Plotino

Plotino (205 p.K. – 270), kvankam reprenante de Parmenido, unuafojon metas la Unon supre de la Esto mem; tiu estis laŭ Platono la plej ĝenerala kaj absoluta realo alfluanta al la penso, sed nun Plotino iras trans, konceptante la Unon io nedirela kaj ne predikebla [7]: limigo por la racio, ĉar pri la Uno oni ne povas paroli sen fali en kontraŭdiron.

Por solvi la problemon de la alestiĝo de la multoblo startante de la Unuo, Plotino strebas pensi la Absoluton ne kiel nemoviĝeman, kaj difinitan unufojon por ĉiam, realon, ĉar en ĉi kazo signifus ĝin objektivigi kaj ĝin igi konebla, sed ĝin konceptante kiel liberon aŭ senfinan potencon, kiel aktivecon neniam limiĝantan kiu daŭre generas sin mem, kiu objektiviĝante kreas la mondon.[8] La stato de procesio aŭ emanado de la esto fontas el stato de ekstazo memkontempla; ekstazo signifas ĝuste "eliri el si mem". La Uno elrandiĝas pro sia abundo, ne ĉar ĝi bezonus tion, sed ĉar “doni estas esenco de ĝia naturo”, kiel energio kiu ellasiĝas el si. Temas pri koncepto absolute nova kaj originala en la panoramo de la greka filozofio kun trajtoj decide similaj al tiuj de la orientaj filozofioj.

Plotino sin helpas per sugestaj retorikaj imagoj por komprenigi la manieron en kiu la Uno sin disemas en la multoblo kaj starigas kun tiu dialektikan rilaton de reciproka komplementeco: ĝin li komparas kun luma fonto kiu en la mallumo difuzas sian lumon, kiu des pli inklinas al malintensiĝo ju pli malproksimas el la fonto. La du ekstremoj, lumo kaj mallumo, estas tamen unusola, ĉar ne ekzistas fonto de mallumo: elstariĝas la temo, tipe platona, de la poluseco (oponeco) kiu solviĝas en unueco.

La Unuo similas al dupolusa cirklo, kiu trapenetras ĉiun realon per si mem, disvastiĝante sed restante simpla, kiel organismo, harmonie komponita per multaj apartaj eroj kiuj, tamen, ne rezultas nure kunmetitaj el ekstero, sed disvolviĝantaj ene de Unuo. Ĉar ĝi estas ĉe la origino de ĉio, kaj do ankaŭ de la penso, tiu lasta reirante al sia fonto devas negi sin mem: la Uno ne povas, do, esti reduktita al objekto de la penso ĉar kiam la homa animo identiĝas kun ĝi eksiĝas la dualisma kontraŭstarigo inter la subjekto konanta kaj la objekto konata. Pro tio la Uno, kiu estas la unua hipostazo, nome la unua ekzistanta realo, situas trans la Intelekto, kiu estis la supera kondiĉo de nia pensado kaj de Plotino jam identigita kun la Esto de Parmenido.

Se estas, do, neeble objektivigi la Unuon, Plotino tamen zorgas racie argumenti ke necesas tion fari por respekti la formalan logikon, ĉar oni ne povas konsciiĝi pri la multaj sen ili rilatigi al al Uno..[9] Pri Ĝi oni ne povas precize diri kio Ĝi estas, sed oni povas diri tion kio Ĝi ne estas, laŭ la metodo de la negativa teologio. La homo povas fari pri Ĝi senperan sperton pere de ekstazo, nome pere de animstato neredirebla vorte, kiu povas esti komprenata nur se oni Ĝin vivas. Per la ekstazo ankaŭ la homo, kiel la Unuo, povas sin meti transe de la aristotela principo de nekontraŭdiro, identiĝante kun Ĝia absoluta libero, nome malligita el ĉiu ajn racia neceso.

La koncepto pri la Unuo ĉeesta en la filozofio de Plotino ne prezentiĝas kiel negado pri politeismo sed ĉiukaze kiel la teorio de tuto kiu oponas al la multoblo kies sendube la dioj estas parto. Por komplete kompreni lian apartan koncepton pri la Uno oni povas Ĝin relatigi al la nova religia penso de la tiama naskiĝanta kristanismo kiu emis solidiĝi dum la Plotino ŝajnas sinteni al ĝi iom kritike.

Unuo laŭ kristanismo: el Mezepoko al Renesanco[redakti | redakti fonton]

Estos la kristana penso tiu kiu ricevis la heredaĵon de Plotino, interpretante tamen lian "Unon" laŭsence plene monoteisma. Aparte Sankta Aŭgusteno de Hipono (354430) konceptas Dion natura celo al kiu la racio akcelas, kaj en kiu fine la dualisma malunueco inter subjekto kaj objekto, penso kaj esto, revenos al hamonia unueco.

Reĵetante la manikean vidpunkton, li faras el la Uno la radiko de la Amo kiu laŭnature zorgas unuiĝi: sento ne nur de la homo (kiel laŭ la platona Eroso, sed ankaŭ de Dio (agapo), kiu deziras rekunigi la aliaĵojn de la mondo ĉirkaŭbarante la rompon kaŭzitan de la origina peko. Temas pri la agapo, nome la amo kiu descendas el la alto kaj kiu invadas la kretularon kaj la kreitaĵojn.

Nikolao el Kuzo

Profitante de la skemo de la tri hipostaĵoj de Plotino, la kristanaj teologoj kaj mezepokaj filozofoj, vidos en la Unuo la unuan Personon de la Triunuo, la nedireblan eston de Dio Patro kiu povas sin revelacii nur pere de la Solfilo[10]

Nikolao el Kuzo (14011464), reprenante la novplatonisman Aŭgustenon, diras, per sia mistika lingvaĵo, ke la Unuo estas la plejalta punkto en kiu la posaj opozitoj koincidas, kaj en kiu ne pli daŭras la distingo inter la objektoj de la multoblo. La Uno ne povas esti perracie komprenata, sed nur pere de intuicio, kvankam Li kaŭzas la raciecon mem. Dio fakte estas la senpera Unio de esto kaj pensado, kaj do de la dialektika kontraŭstarigo inter subjekto kaj objekto: tio permesas atingi elekstere tiun lastan kaj pri Ĝi paroli... Tial la Unuo prezentiĝas atingebla nur ekstere de la perado de la racio, kaj estas tute transcenda. En Li troviĝas la komuna radiko de ĉio kio en la fenomena realo aperas kontraŭdira al la simpla racio: Li estas la implicatio(implico) de la esto, kiel cirklo en kiu koincidas ĉiuj diametroj kaj radioj.

Ankaŭ Marsilio Ficino (14331499), epoke de Renesanco reprenas la novplatonisman-kristanan ideon pri Dio konceptatan kiel cirklan movo kiu vastiĝas tramonde pro sia senfina amo, por fine produkti denove en la homoj la deziron rekuniĝi al Li. Centre de tiu cirkla procezo ĉeestas do la homo, kiu estas farita laŭbilde de Dio, kaj estas alvokita fariĝi copula mundi (kopulo de la mondo), fidinda spegulo de la Uno kiu tenas ligitaj en si la opozitajn ekstremojn de la universo.

Uroboros (serpento kiu manĝas sian voston), simbolo de alkemio kaj de cikloj de la naturo.

La renesanca filozofio estas tute trapenetrita de tensio al la Unuo: oni strebas trovi scion unuigantan, organikan kaj koheran, kiu funkciu kiel kunligo de ĉiuj sciaĵoj de la homa sciaro, kiu scipovu kondukti la multoblo al la unueco, la diversecon al la identeco. Ricevas tie impulson nombraj disciplinoj kiel la matematiko, geometrio, numerologio, astronomio, kiuj ekaperas koneksaj inter si kaj kiuj ĉiuj celas interpreti la realon vidpunkte de unuiganta simbolo. La serĉado pri la ŝtono de la saĝuloj flanke de alkemistoj, ekzemple, naskiĝas el la konvinko ke ĉiuj elementoj de la universo devenas de unusola origina substanco (fizika kvina esenco), kiun oni provas produkti en laboratorio pere ĝuste de la kreo de aganta katalizilo.[11]

Inter ĉiuj, la novplatonisma Giordano Bruno (15481600) reinterpretas la Unuon foje kiel transcendentulon («Mens super omnia = menso trans ĉio») foje kiel imanentulon,(«Mens insita omnibus = Menso ĉeesta ene de ĉio») Ĝin identigante kun la tuteco de la universo, kiu tiel rezultas tute viva kaj animita kiel granda kaj giganta “Organismo”, kies komplekseco kaj multobleco descendas el la “harmonia aranĝiĝo” de iu simpla kaj senpera principo.

Spinozo kaj Leibniz[redakti | redakti fonton]

Vizio analoga al tiu de Giordano Bruno estos alestigita de Spinozo (16321677), kiu celante korekti la dualismon kartezian de la res cogitans (aĵo pensanta) kaj res extensa (aĵo spaca), elpensas unusolan substancon fundamento de sia filozofia sistemo: Dio kiu sin aktualigas kiel naturon (Deus sive Natura = Dio aŭ Naturo). La penso kaj la spaca etendo kiuj estas du modalecoj tra kiuj estas koncedite ĝin percepti, estas similaj al la ondoj formiĝantaj sur la surfaco de la sama maro. Laŭ Spinozo, do, absurdas postuli du substancojn kiel en la filozofia sistemo de Kartezio aŭ, alimaniere, de skolastikuloj: ĉio en naturo estas kaŭzita de unika kaj senfina principo, nome de Dio, kiu ne estas taksebla kiel la ringo de tiu ĉeno de kaŭzoj, sed kiel la imanenta unueca substanco de tiu sama ĉeno.[12]

Iom pliposte Leibniz (16461716), kvankam dividanta la eston e n senfinaj monadoj, atribuas al ili la karakterizojn de la Uno kiel vitalan energion kaj centron de reprezentado, konservante tamen organikan kaj unuecan vizion originitan de tiu antaŭestablita harmonio per kiu Dio resumas en si mem, en sia apercepto, la unuopajn situaciojn de ĉiuj monadoj.

Fichte kaj Schelling[redakti | redakti fonton]

La temo pri la Unuo, imagita kiel la nedirebla origino de la subjektiveco, estis reprenita en romantikisma epoko de idealistoj Fichte kaj Schelling, kiuj, startinte el la tieldirita Mi pensas, enerigita de Kant (17241804) por indiki la originan sintezigan unuigilon sen kiu ne eblas havi konscion pri la multoblo, el ĝi faras la kondiĉon ne nur formalan sed ankaŭ substancan, de la sciokapablo.

Fichte (17621814) tiel eltrovas el la mi absoluta la originan unuigan aktivecon el kiu ĉio efektiviĝas. Kiel en Plotino, la mi ne estas konceptata kiel pura dateno aŭ fakta realo, sed kiel senfina movo de la penso kiu alestigas sin mem, kaj tiel farante alestigas ankaŭ la ne-min kian rezulton de sia agado. Ĝi estas do la kondiĉo por la konstituiĝo de la objektoj kaj de la realo fenomena; pro ĝia funkcio de unua principo, tamen, ĝi ne povas esti raciigita, sed nur intuiciita pere de ĝia kontraŭo, nome per la konstato kaj agnosko pri la ne-mi kia ĝi estas, pere de la dialektika kontraŭmetiĝo de du opozitaj principoj. Al la Uno, do, oni ne alvenas per teoretika vojo, sed pere de la etika agado.

Schelling

Ankaŭ Schelling (17751854) revivigas novplatonismon asertante ke la Absoluto ne estas atingebla per la racia vojo, sed nur pere de intuicio ĉar ĝi estas la senpera unuiĝo de subjekto kaj objekto, finita kaj nefinita. La Uno efektivigas sian aktivecon en la dualisma dialektika Spirito / Naturo kiu saturas de si la tutan realon, dum mem restas supre/ekstere.

La trapenetro de la Absoluto en la senfina multoblo de la universo estas necesa ĉar la momento de la diferenciĝo estas esenca same kiel tiu de la identiĝo. Temas pri la du polusoj opozitaj, sed komplementaj, ĉiu el kiuj ne povas pluekzisti sen la dua, kaj kies Unuo estas la kaŭzo de la alia. La apartaĵo de tiuj du tute malaj fortoj ( + / - ) konsistas en la fakto ke tiu pozitiva (altira) strukturigas la realon kiel Uno-an, tiu negativa (malaltira) strukturiĝas male mulfaceta kaj polarizata, tiamaniere ke ĉiu poluso fariĝas siavice unuiĝo de iu ' + ' kaj iu ' - ', laŭ skalo ĉiam pli malpliiĝanta, La Uno sin retrovas en la multaj, kaj la multaj estas senfinaj facetoj de la Uno.

Tiu latenta multoblo, kiu en la Unuo estas nur “potenca”, transformiĝas en reala dispeciĝo pro la homa libero, kiu memvole elektas falon en la malbonon kaj disiĝon el la origina unuigilo. Idealismo povas helpi refariĝon de tiu unueco, nedifinite proksimiĝante al la Unuo pere de iompostioma memlimiĝo, sed du estas vojoj kiuj laŭ Schelling konsentas Ĝin kapti laŭ lia tuta pleneco: li proponas unualoke la estetikan momenton de la arto, kiel precipa organo de la filozofio;[13] ĉe la lasta fazo de pensado, fine, Schelling trovas en la pozitiva filozofio, igita ebla per la kristana Revelacio la pli aŭtentan dimension en kiu Dio sin manifestas laŭ sia tuta historieco, kaj por al tiu relatigi la racio devas eliri el si mem, en sinteno de ekstaza, superante siajn limojn.[14]

Hegelo kaj Marx[redakti | redakti fonton]

Kun Hegelo (17701831) okazas renverso de la novplatonisma koncepto pri la Unuo: tiu ĉi estas pensita ne kiel origina punkto, sed kiel alvenpunkto. La Unuo, fakte, estas metita de Hegelo ĉe la fino de la dialektika trairo de la filozofio. Ĝi ne pli funkcias kiel la senpera kaj origina unueco de esto kaj penso, sed fariĝas nerekta. La opozitojn la filozofo igas koincidantaj ĉe nivelo imanenta kaj racieca.

Tiel, dum la Unuo de Plotino restis lokigita sur nivelo mistika kaj transcenda, kaj el tiu stato Ĝi generis la fariĝon kaj sin trasemis en la multeblo sen klara motivo, la Hegela Absoluto eniras mem en la fariĝo por sin justige montri. La Uno identiĝas kun la multoblo mem, kiu pere de sinsekvaj modifiĝoj fine fariĝas konscio pri si mem kaj sin perceptas en la Absoluteco. Hegelo, fakte, opiniis senracie aserti la ekziston de iu aŭtonoma realo en si mem kaj por si mem, kaj tiu, tial, povas ekzisti nur en rilato al sia opozito. Tiameniere Hegelo renversis la logikon de la principo de ne-kontraŭdiro, koincidigante la Uno/n kun ties opozito, nome kun la multfacetaĵoj..[15]

Oni povas diri ke la historia parabolo de la Unuo finiĝas kun la provo de Hegelo Ĝin objektivigi tute komplete, ĉar estante la filozofia pensado de Karl Marx kaj Engels, laŭfame disĉiploj de Hegelo, varianto tipe materialisma reirebla al hegelismo mem, ankaŭ se sendube la marksista varianto de la filozofia pensado de Hegelo rezultas ĉiukaze la varianto plej grava pro ĝia socia kaj historia influo.

Unuo en onia epoko[redakti | redakti fonton]

Post la granda kaj kompleksa filozofia sistemo de Hegelo, difinita ĉe iuj liaj interpretoj, kaj ne hazarde, la "lasta filozofo", la samtempa filozofio, eble pro la tragikaj historiaj eventoj okupitaj de diktatorecoj kaj totalismoj kiel tiuj nazia-faŝista kaj komunistaj, fariĝis iom malema al tiu koncepto kaj sin tenas fore de ĝi, preferante male sin difini kultantoj de "febla penso" aŭ kultante aliajn disciplinojn nur aspekte filozofiajn. Tiel, laŭ iuj, tiu elekto povas aperi kiel rezigna abdiko de filozofio al ĝia historia tasko post 2.500 jaroj ekde ĝia naskiĝo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «La esto … estas, fakte, tute unua, senmova kaj senfina. Ĝi ne estis kaj ne estos, ĉar ĝi estas nun absolute unua, kontinua» (Parmenido, Pri la naturo (Περί Φύσεως, Perí Physeos).
  2. Heraklito, Pri naturo, 10.
  3. Samloke, 30.
  4. Problemo estas eksponita de Platono precipe en la dialogo Parmenido.
  5. Vidu: Giovanni Reale, Per una nuova interpretazione di Platone, Vita e Pensiero, Milano 2003 ISBN 88-343-1036-5.
  6. Vidu: Aristotelo, Metafiziko aristotela, libro 12-a.8, 1074a 31-38.
  7. Plotino, Eneadoj, V, 3, 13.
  8. «… Ni volas diri ke en la momento de la memkreiĝo la Uno kaj ĝia kreiĝo estas samtempaj, aŭ ke la Unuo koincidas kun ĝia kreado kaj kun tiu kiun licus nomi “ĝia eterna generiĝo»; «ĝi estas la Uno, kaj ne la Unoa de longa serio, sed en la senco de la forto kaj de la potenco frukto de memdeterminiĝo kaj de puriĝo» (Eneadoj, VI, 8, 20).
  9. «Reale, oni posedas la Uno/n tiamaniere ke oni povas paroli pri Ĝi, sen tamen Ĝin povi difini: kaj, fakte, oni diras tion kio Ĝi ne estas, kaj ne tion kio Ĝi estas'; tial oni parolas pri Ĝi startante el tio kio okazas post Ĝi. Nenio malpermesas, tamen, Ĝin posedi, eĉ ne paroli pri Ĝi» (Eneadoj, V, 3, 14.
  10. Tiusence estis interpretita la Biblia Tetragramo YHWH, kiu simple signifas «Tiu kiu estas», por substreki la nedireblecon de Lia nomo.
  11. Vidu A. M. Partini, Introduzione all'alchimia, sulla Rivista «Simmetria» n. 3, 2000/2001.
  12. Kaj Bruno kaj Spinozo estis akuzitaj de siaj respektivaj religioj pri ateismo ĉar fakte Dio malaperas en naturo, eĉ la filozofoj mem estas io de tiu dio-naturo. Spinozo estis forigita de la sinagogo – al judoj ne estis permesite puni pligrave - dum Giordano Bruno suferis ŝtuparumadon, kvankam al li estis sugestita la pensvojon savan.
  13. Friedrich Schelling, Transcenda idealismo (1800).
  14. Friedrich Schelling, La filozofio de la Revelacio (1854).
  15. Georg Wilhelm Friedrich Hegel, Enkonduko al la historio de la filozofio (1818).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

L'Uno e i molti, a cura di V. Melchiorre, Vita e Pensiero, Milano 1990

  • Michele Abbate, Parmenide e i neoplatonici. Dall'Essere all'Uno e al di là dell'Uno, Edizioni dell'Orso, Alessandria 2010
  • W. Beierwaltes, Pensare l'Uno. Studi sulla filosofia neoplatonica e sulla storia dei suoi influssi, introduzione di G. Reale, traduzione di M. L. Gatti, ed. Vita e Pensiero, Milano 1992
  • W. Beierwaltes, Plotino: Un cammino di liberazione verso l'interiorità, lo Spirito e l'Uno, introduzione di G. Reale, traduzione di E. Peroli, ed. Vita e Pensiero, Milano 1993
  • G. Reale, Il concetto di "filosofia prima" e l'unità della Metafisica di Aristotele, Vita e Pensiero, Milano 1993

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]