Unu koro por la paco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Unu koro por la paco (en la france: un coeur pour la paix) estas franca asocio, fondita en la jaro 2005 fare de Muriel Haïm, por helpi la palestinajn infanojn suferantajn de kora malsano kaj proksimigi israelanojn kaj palestinanojn unu al la alia, per pluraj agoj kiel sano kaj edukado.[1]

Unu koro por la paco estiĝis por unu kialo: helpi palestinajn infanojn, kiuj suferas denaske koro-difektojn kaj devas esti operaciitaj, kaj ne ekzistas pediatria kor-kirurgia servo aŭ en Cisjordanio aŭ en la Gazo-strio. Unu koro por la paco, estis kreita por organizi kaj financi programon de antaŭzorgo kaj traktado de la infanoj.

Kvankam paco inter la du popoloj ankoraŭ ne estis atingita, ĉi tiuj infanoj estas vivantaj pruvoj pri kunlaboro inter israelaj kuracistoj kaj iliaj palestinaj kolegoj en Jerusalemo kaj Cisjordanio. La kunlaborado surprizas vizitantojn, politikistojn kaj ĵurnalistojn, kiuj venas por malkovri la programon, kio okazas ĉe la Hadassah-Hospitalo en Jerusalemo.[2]

Unu koro por la paco, estas senpaga servo al palestinaj infanoj, kiuj suferas seriozajn malformojn de la koro, ofte fatalajn, en la Hospitalo Hadassah en Jerusalemo, Ejn Kerem. Ĉi tio eblas, danke al la kunlaborado de la asocia teamo de israelaj kaj palestinanoj kuracistoj, kiuj laboras kune.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]