Unua-aĵoj esperantistaj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

EdE-U

Unua-aĵoj esperantistaj estas agoj aŭ objektoj, kiuj unuafoje okazis aŭ aperis en Esperantio.

Ilian liston prezentis Enciklopedio de Esperanto (1934-1935, Budapeŝto) sur la paĝoj 550-552, kvankam la artikolo ne havas tian titolon kaj la vorto unua estas en unuopaj alineoj anstataŭigita per streketo (-), por ne esti ripetata, kio iomete erarigas la leganton. La liston oni povas daŭre kompletigi.

  • Unua Legolibro
  • Unua Libro de Esperanto
  • Unua adresaro: 1889 en Varsovio kun 1000 nomoj de esperantistoj, inter kiuj estas Louis de Beaufront, Auguste Demonget, Aleksandro Dombrovski, Leopold Einstein, Marta Frollo, Richard H. Geoghegan, Antoni Grabowski, Gustaf Henrik Lundquist, Ferdinand de Kanaloŝŝy-Lefler, I. Kofman, Daniele Marignoni, Henry Phillips, John Runström, Christian Schmidt, Evgeni Solovjov, W. H. Trompeter, Edgar de Wahl, ktp.
  • Unua artikolo pri E: 7 aŭg. 1887 en pola ĵurnalo „Kurjer Godzienny“ en Varsovio kun la titolo „Anti-Volapük“ subskribita de Wl. S. (Wladyslaw Sabowski), en kiu la aŭtoro montris superecon de Esperanto.
  • Unua diservo kun E-lingvaj kantoj: 26 okt. 1896 en la katolika preĝejo de Smolensk (Rusujo).
  • Unua dramo originala: „Gustaf Vasa“ farita de Reinhold Schmidt en 1910.
  • Unua ekzameno pri kapableco: 1899 de Société pour la propagation de l'Espéranto.
  • Unua Enciklopedio de Esperanto: tiu de 1934.
  • Unua filmo E-a: la entombigo de Z, prezentita 17 apr. 1917 en la varsovia kinejo Uranja.
  • Unua gazeto: 1 sept. 1889 „La Esperantisto“ en Nürnberg. Ĝia eld. estis L. Einstein, red. Z.
  • Unua geedziĝo inter diversnacianoj pere de Esperanto: 1899 en Abo inter V. Langlet kaj S. Blomberg.
  • Unua insigno E-ista estis fabrikata 1894 en Odesa.
  • Unua interparolo en E: 1887 en Varsovio inter Z kaj Grabowski.
  • Unua iriterparolo inter diversnacianoj: 1889, kiam la rusa E-isto Postnikov vizitis Francujon.
  • Unua interŝtata rekono de E: 1924 „klara lingvo“ por la telegrafo proponita de la Ligo de la Nacioj kaj 1925 akceptita de la Univ. Telegrafa Unuiĝo.
  • Unua kantĥoro: 1921 en Budapest en kadro de HESL.
  • Unua kongreso: UK 1905 en Boulogne sur Mer.
  • Unua kongreso de UEA: 1910 en Dresden.
  • Unua kongreso de SAT: 1921 en Praha.
  • Unua kongreso de IKUE: 1910 en Paris.
  • Unua korespondado internacia inter infanoj: 1903, aranĝita de instruistoj Čejka (Moravujo) kaj Ducommun (Svisujo).
  • Unua kunveno internacia de E-istoj: 7-8 aŭg. 1904 en Calais kaj Dover.
  • Unua laborista int. E-Asocio: 1906 la „Paco-Libereco“.
  • Unua lektoro de E ĉe altlernejo: 17 apr. 1917 Josef Schamanek ĉe Teknika Altlernejo en Wien.
  • Unua lernolibro: jul. 1887 en Varsovio.
  • Unua listo de la „unua-aĵoj“: en la „Konversacia Gazeto“.
  • Unua literatura konkurso: 1896 en Petrogrado.
  • Unua ministro, kiu parolis en E: 1911, Conybeer, dum la 1-a Aŭstralia E Kongreso.
  • Unua monumento de Z: 1914 en Franzensbad.
  • Unua oficiro, kiu havis permeson uzi E-an distingilon: 1917 Carreira Saldanha, Portugalujo.
  • Unua opera prezentado: 1912 dum la UK en Kraków; „Halka“.
  • Unua poemo originala: 1887 „Mia penso“ de Z.
  • Unua poŝtmarko kun E-a teksto: 1925 en Sovetio.
  • Unua poŝtstampo E-a: 24 aŭg. 1913 dum la UK en Bern.
  • Unua prediko: 1906 en la 2-a UK en Genève; pastro Rust.
  • Unua preĝlibro: 1893, de L. Beaufront.
  • Unua prozaĵo originala: 1897, rakonto de M. Abesgus sub titolo „Marko Kraljeviĉ“.
  • Unua romano originala: 1907, la „Kastelo de Prelongo“ de Vallienne.
  • Unua senfadena telefonparolado: 3 apr, 1930 inter A. Couto Fernandez, Rio de Janeiro kaj E. Houbart, Paris.
  • Unua societo E-ista: dec. 1888 en Nürnberg.
  • Unua standardo: 1905 en Boulogne; ĝi flirtis unue sur ŝipoj de Duchochois en 1905.
  • Unua strato de Z: 1912 en Sabadell (Hisp.).
  • Unua ŝtatestro, kiu diris salutvortojn en E: 1929 Miklas, Aŭstrujo.
  • Unua ŝtato, kiu reprezentigis sin ĉe E-a kongreso: 1907 Belgujo (UK en Cambridge).
  • Unua tabulo honore je E-ista verkisto: 1933 Grabowski, Varsovio.
  • Unua teatra prezentado: 27 sept. l896 en Smolensk (Rusujo); komedio „Brandfaristo“ de Tolstoj.
  • Unua teatra prezentado per profesiaj aktoroj: 1908 dum la 4-a UK en Dresden; „Ifigenio en Taŭrido“ de Goethe.
  • Unua telegramo, laŭ la akcepto de E kiel klara lingvo: 1 nov. 1926 de Brita E A al la Radio Ekspozicio en Dublin.
  • Unua tradukita verko: 1888 „La Neĝa Blovado“ de Puŝkin, trad. de Grabowski.
  • Unua vojaĝo per E: 1895; svedaj studentoj V. Langlet kaj Etzel al Rusujo.


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Unua adresaro: 1889 en Varsovio kun 1000 nomoj de E-istoj, inter kiuj estas Beaufront, Demonget, Dombrovski, Einstein, Frollo, Geoghegan, Grabowski, Henriclundquist, Kanaloŝŝy-Lefler, Kofman, Marignoni, Phillips, Runstrom, Schmidt, Solovjov, Trompeter, Wahl, ktp.

- artikolo pri E: 7 aŭg. 1887 en pola ĵurnalo „Kurjer Godzienny“ en Varsovio kun la titolo „Anti-Volapük“ subskribita de Wl. S. (Wladyslaw Sabowski), en kiu la aŭtoro montris superecon de E
- diservo kun E-lingvaj kantoj: 26 okt. 1896 en la katolika preĝejo de Smolensk (Rusujo).
- dramo originala: Gustaf Vasa de R. Schmidt en 1910.
- ekzameno pri kapableco: 1899 de SPPE.
- Enciklopedio de Esperanto: la nuna, 1934.
- filmo E-a: la entombigo de Z, prezentita 17 apr. 1917 en la varsovia kinejo Uranja.
- gazeto: 1 sept. 1889 „La E-isto“ en Nürnberg. Ĝia eld. estis L. Einstein, red. Z.
- geedziĝo inter diversnacianoj pere de E: 1899 en Abo inter V. Langlet kaj S. Blomberg.
- insigno E-ista estis fabrikata 1894 en Odesa.
- interparolo en E: 1887 en Varsovio inter Z kaj Grabowski.
-- iriterparolo inter diversnacianoj: 1889, kiam la rusa E-isto Postnikov vizitis Francujon.
- interŝtata rekono de E: 1924 „klara lingvo“ por la telegrafo proponita de la Ligo de la Nacioj kaj 1925 akceptita de la Univ. Telegrafa Unuiĝo.
- kantĥoro: 1921 en Budapest en kadro de HESL.
- kongreso: I-a UK 1905 en Boulogne sur Mer.
- kongreso de UEA : 1910 en Dresden.
- kongreso de SAT : 1921 en Praha.
- kongreso de IKUE: 1910 en Paris.
- korespondado internacia inter infanoj: 1903, aranĝita de instruistoj Čejka (Moravujo) kaj Ducommun (Svisujo).
- kunveno internacia de E-istoj: 7-8 aŭg. 1904 en Calais kaj Dover.
- laborista int. E-Asocio: 1906 la „Paco-Libereco“.
- lektoro de E ĉe altlernejo: 17 apr. 1917 Josef Schamanek ĉe Teknika Altlernejo en Wien. - lernolibro: jul. 1887 en Varsovio.
- listo de la „unua-aĵoj“: en la „Konversacia Gazeto“.
- literatura konkurso: 1896 en Petrogrado.
- ministro, kiu parolis en E: 1911, Conybeer, dum la 1-a Aŭstralia E Kongreso.
- monumento de Z: 1914 en Franzensbad.
- oficiro, kiu havis permeson uzi E-an distingilon: 1917 Carreira Saldanha, Portugalujo.
- opera prezentado: 1912 dum la UK en Kraków; „Halka“.
- poemo originala: 1887 „Mia penso“ de Z.
- poŝtmarko kun E-a teksto: 1925 en Sovetio.
- poŝtstampo E-a 24 aŭg. 1913 dum la UK en Bern.
- prediko: 1906 en la 2-a UK en Genève; pastro Rust.
- preĝlibro: 1893, de L. Beaufront.
- prozaĵo originala: 1897, rakonto de M. Abesgus sub titolo „Marko Kraljeviĉ“.
- romano originala: 1907, la „Kastelo de Prelongo“ de Vallienne.
- senfadena telefonparolado: 3 apr, 1930 inter A. Couto Fernandez, Rio de Janeiro kaj E. Houbart, Paris.
- societo E-ista : dec. 1888 en Nürnberg.
- standardo: 1905 en Boulogne; ĝi flirtis unue sur ŝipoj de Duchochois en 1905.
- strato de Z: 1912 en Sabadell (Hisp.).
- ŝtatestro, kiu diris salutvortojn en E: 1929 Miklas, Aŭstrujo.
- ŝtato, kiu reprezentigis sin ĉe E-a kongreso: 1907 Belgujo (UK en Cambridge).
- tabulo honore je E-ista verkisto: 1933 Grabowski, Varsovio.
- teatra prezentado: 27 sept. l896 en Smolensk (Rusujo); komedio „Brandfaristo“ de Tolstoj.
- teatra prezentado per profesiaj aktoroj: 1908 dum la 4-a UK en Dresden; „Ifigenio en Taŭrido“ de Goethe.
- telegramo, laŭ la akcepto de E kiel klara lingvo: 1 nov. 1926 de Brita E A al la Radio Ekspozicio en Dublin.
- tradukita verko: 1888 „La Neĝa Blovado“ de Puŝkin, trad. de Grabowski.
- vojaĝo per E: 1895; svedaj studentoj V. Langlet kaj Etzel al Rusujo.