Unua Filipina Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unua Filipina Respubliko
23-a de januaro 1899 – 23-a de marto 1901

historia lando • suverena ŝtato
Geografio
Ĉefurbo:
Malolos • San Isidro • Tarlac
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
7 832 719
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La Unua Filipina Respubliko, oficiale Filipina Respubliko konata ankaŭ kiel la Respubliko de Malolos, estis mallonga registaro de Filipinoj, kiu estis formale establita per la proklamo de la Konstitucio de Malolos la 23an de Januaro 1899 en Malolos, Bulakano. La Respubliko estis oficiale aktiva ĝis la kapto kaj aresto de Emilio Aguinaldo fare de la Armitaj Fortoj de Usono la 23an de Marto 1901 en Palanan, Isabela, kaj tiel dissolviĝis efektive la Unua Respubliko, knankam Macario Sakay proklamiĝis prezidento kaj pluigis la rezistadon kontraŭ Usono ĝis 1907, kiam ĝi estis kaptita kaj ekzekutita.

El establado de la Filipina Respubliko estis la pinto de la Filipina Revolucio kontraŭ la Hispana Imperio, sukcedante la antaŭajn kaj efemerajn Respubliko de Kakarong proklamita en 1896 kaj Filipina Respubliko (aŭ Respubliko de Biak-na-Bató) proklamita en 1897 kaj nuligita post la Pakto de Biak-na-Bato. La sendependigo estis deklarita la 12an de Junio 1898 kaj la ĝistiama diktatora registaro estis anstataŭita per revolucio de kiu eliris nova registaro estrita de Emilio Aguinaldo kiel prezidanto la 23an de Junio 1898. La 5an de Novembro 1898 konstituiĝis la Respubliko de Negros, subigita al la aŭtoritato de la Filipina Respubliko. La 18an de Majo 1899 sekvis la Respubliko de Zamboanga, kiu tamen estis tuj okupaciita de la usona armeo.

La Filipina Respubliko estis la unua konstitucia respubliko en Azio.[1]​ Kvankam jam estis kelkaj aziaj respublikoj antaŭ la Unua Filipina Respubliko, por ekzemplo, la Respubliko Tajvano kaj la Respubliko de Ezo, la Respubliko de Malolos estis la unua kiu formulis formalan konstitucion laŭregule aprobita de kongreso almenaŭ parte elektita.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Guevara, Sulpico (2005). The Laws of the First Philippine Republic (the laws of Malolos) 1898–1899. Ann Arbor, Michigan: University of Michigan Library (publikigita en 1972). pp. 104–119. Konsultita la 26an de Marto 2008.
  2. Tucker, Spencer C. (2009). The Encyclopedia of the Spanish–American and Philippine–American Wars: A Political, Social, and Military History. ABC-CLIO. p. 364. ISBN 978-1-85109-951-1.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]