Unua Sasuna Rezisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Sasuna rezisto de 1894 aŭ ankaŭ konata kiel Unua Sasuna Rezisto (armene: Սասնո առաջին ապստամբութիւն ) estis la konflikto inter la fortoj de la Otomana Imperio kaj la armena milico apartenanta al la Hunĉaka Partio de la Armena nacia movado de la regiono Sasun. La Social-demokrata partio Hunĉakian kaj Daŝnako estis du armenaj organizoj de la Armena nacia movado aktivaj en la regiono. En 1894, la sultano Abd-ul-Hamid la 2-a komencis persekuti la armenojn kiel antaŭaĵo de laHamidaj masakroj. Tiu persekuto fortigis naciisman senton inter la armenoj.

En Sasun armenaj naciismaj idealoj estis pliigitaj fare de Hunĉak-aktivuloj, kiel ekzemple Mihran Damadjan, Hamparcum Bojaĝjan, kaj Hrajr.

La unua rimarkinda batalo en la armena rezista movado okazis. La armenoj de Sasun alfrontis la Otomanan armeon kaj kurdajn neregulajn trupojn en Sasun, kaj estis venkitaj de la turkoj kaj kurdoj pro la alta nombro. La Daŝnako ankaŭ ludis signifan rolon en armado de homoj de la regiono.

Eksterlandaj novaĵagentejoj oponiĝis impete kontraŭ la Sasuna-okazaĵo. La brita ĉefministro William Ewart Gladstone nomis la sultanon "Hamid la Granda Krimulo" aŭ "la Ruĝa Sultano". La resto de la grandaj potencoj ankaŭ protestis kaj postulis la plenumon de la promesitaj reformoj de Hamid. Enketokomisiono kunmetita de la franca, brita, kaj rusa reprezentantoj estis senditaj al la regiono por ekzameni la okazaĵon.