Unua apostola vojaĝo de la papo Johano Paŭlo la 2-a al Pollando

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Unua apostola vojaĝo de la papo Johano Paŭlo la 2-a al Pollando (pole I pielgrzymka Jana Pawła II do Polski; trapasis sub slogano Gaude Mater Polonia. Ĝi okazis en la tagoj de la 2-a de junio ĝis la 10-a de junio 1979.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Planata de la papo polo pilgrimado al Pollando tre maltrankvilis komunistajn regopovojn. Oni antaŭvidis, ke malhumila episkopo de Romo povas vekigi liberecajn aspirojn de poloj. Apartan timon naskis planata termino de la vizito: 900-a datreveno de la martira morto de Sankta Stanislao – episkopo, kiu pereis pro malobeemo al laikaj regopovoj. Plej forte malkvietiĝis gvidanto de Sovetunio Leonid Breĵnev, kiu sugestis ne permesi al la papo eniri al Pollando. Konfrontinte determinon flanke de la unua sekretario de Pola Unuiĝinta Laborista Partio Edward Gierek, li avertis: Faru kiel vi opinias, nur ke vi kaj via partio ne bedaŭru tion poste.

Sabate la 2-an de junio 1979 je la 10:07 aviadilo kun Johano Paŭlo la 2-a ferdeke alteriĝis en aerodromo Okęcie. Oficiala saluto, vizito al katedralo, poste en Belweder ĉe la partiĉefo Edward Gierek. Samtage posttagmeze, inter salutanta homamaso, la papo alvenis per kabrioleto al la ĉefurba Venko-placo (de 1990 placo de marŝalo Józef Piłsudski). Ekaŭdiĝis famaj poste vortoj:

Citaĵo
 Mi vokas, filo de la pola tero, kaj samtempe mi, Johano Paŭlo la 2-a, papo. Mi vokas el profundo de tiu ĉi Jarmilo, mi vokas antaŭtage de la Festo de Sankta Spirito, mi vokas kune kun vi ĉiuj: Descendu Via Spirito kaj renovigu portreton de la tero. Tiun ĉi teron

Lasta du frazoj de la alvoko iĝis unuaj sloganoj de aperinta jaron poste "Solidareco". Tiuj ĉi vortoj havis du simbolajn signifojn:

Itinero[redakti | redakti fonton]

La papo vizitis:

denove Krakovon (8-9-10.06)

Interesaĵo[redakti | redakti fonton]

En postlasitaj trivolumaj memoraĵoj de Leonis Breĵnev la dato 13-a de majo 1981 mencias neniun eventon, akcepton de gastoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ryszard Terlecki, Miecz i tarcza komunizmu. Historia aparatu bezpieczeństwa w Polsce 1944-1990 (Glavo kaj ŝildo de komunismo. Historio de sekureca sistemo en Pollando 1944-1990), Krakovo 2007

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]