Unua budhisma koncilio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unua budhisma koncilio
Tradukoj de
धर्मसंगीति (Dharmasaṃgīti)
Esperante Budhisma Koncilio
Sanskrite धर्मसंगीति (Dharmasaṃgīti)
Terminaro de Budhismo
vdr
Pentraĵo ĉe la bikŝuejo Nava Jetavana.
La kaverno Saptaparṇī en Raĝagriho, kie okazis la koncilio.

La unua budhisma koncilio estis kunsido de pliaĝaj bikŝuoj okazanta tri monatojn post kiam la budho Gotamo eniris la parinirvanon ĉ. la jaro –400.[1][2] La rakonto pri la koncilio troviĝas en la Vinajo, en ambaŭ versioj kaj en Palio kaj en Sanskrito, kaj estas konsiderita kiel kanona de ĉiu budhisma skolo, sed pro manko de indikaĵoj ekster budhismaj sutroj, kelkaj eruditoj tamen dubas la hostoriecon de la evento.[3]

Kialoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa kialo de la kunvoko, estis ke dum la pliaĝulo Mahakaŝjapo vojaĝis el Pavao al Kuŝinagaro kune kun granda grupo da bikŝuoj, nuda ŝramano sciigis ilin, ke la budho Gotamo grave malsaniĝis, tiam la pliaĝulo aŭdis la bikŝuon Subadron diri, ke li ĝojas ke la budho ne plu estos ĉe ili, ĉar nun estus neniu ajn kiu povus admoni ilin. La pliaĝulo Mahakaŝjapo opiniis, ke se tiu sinteno disvastiĝus, ĝi dekadencigus la samgon. Por antaŭhaltigi tion, li proponis al la bikŝuoj en Raĝagriho kunvoki koncilion por interkonsenti kaj sekure firmigi la instruon kaj la disĉiplinon.

Aliaj kialoj estis, ke la pliaĝulo Mahakaŝjapo ankaŭ sciis de antaŭe pri la ekzisto de ribelemaj bikŝuoj ene de la samgo, kiel la bikŝuo Devadato, kiu iam klopodis murdi la budhon kaj kaŭzi skismon; la disputon inter la intruistoj de la skoloj Dhammadhara kaj Vinayadhara en Kosambī; la disputoj ĉe la ĝajnistoj post la forpaso de la ĝajno Nigaṇṭha Nāṭaputta; kaj ke la budho Gotamo diris al la bikŝuo Anando, ke li ne elektus posteulon kiel la gvidanton de la samgo, ĉar la darmo estus lia posteulo, kaj ke oni nur devus sekvi ĝin.[4][5][6]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Sepmonata koncilio[7] el 500 arahantoj okazis ĉe la kaverno Saptaparṇī en Raĝagriho, tri monatojn post kiam la budho Gotamo eniris elestingiĝon, por interkonsenti pri la enhavo de la instruoj kaj la disĉiplino ibstruitaj de la budho.[1][8] La koncilion gvidis la pliaĝulo Mahakaŝjapo sub la patronado de la raĝo Aĝataŝatruo. 499 el la plej elstaraj arahantoj el la samgo estis elektitaj partopreni, kaj unu sidloko estis rezervita por Anando, kiu tiam ankoraŭ estis nur trejnanta disĉiplo (sekha).[noto 1]

Unue, la pliaĝulo Upalio —la plej lerta disĉiplo pri disĉiplino— recitis la Vinajon. Poste, la pliaĝulo Mahakaŝjapo demandis al la bikŝuo Anando —la plej lerta disĉiplo pri memorado kaj la persona helpanto de la budho— pri la instruoj de la budho Gotamo, kaj Anando respondis per ĉio kion li memoris.[4]

Malgraŭ ke laŭ la bikŝuo Anando, la budho Gotamo permesis aboli la malpli gravajn regulojn, la samgo unuvoĉe decidis konservi ĉiun regulon. Anando recitis la sutrojn, ĉiu komencante per Jene mi aŭdis,[noto 2] kaj la pliaĝulo Upalio recitis la Vinajon.[1]

La Abidarmo, la tria kesto el la Tri Kestoj, laŭ eruditoj el Okcidento, estis verkita ĉ. la jaro –300, ĉar ĝia enhavo kaj lingva stilo estas malsamaj,[9][10] sed laŭ la Teravadaj instruistoj de la Aṭṭhakathā —la komentarioj—, kiuj responsas pri memori ĝin, la ses kanonoj de la Abhidhamma, la Matika kaj la antikvaj komentarioj estis ankaŭ inkluzivitaj en la unua koncilio en la kategorio de la sutroj, sed ili estas malsamaj ol la sutroj, ĉar ili estis verkitaj de la pliaĝulo Ŝariputro.[11][12]

Historieco[redakti | redakti fonton]

Eruditoj dubas ĉu la tutakanono estis recitita dum la unua koncilio,[1] ĉar pli antikvaj tekstoj havas malsaman rakonton pri gravaj temoj, kiel pri meditado,[13] sed estas probable, keantikvaj versioj de la Vinaya-piṭaka kaj la Sutta-piṭaka estis recititaj.[14] Kelkaj eruditoj, kiel la orientalisto Louis de La Vallée-Poussin kaj D. P. Minayeff, pensis ke okazis renkontiĝoj post la elestingiĝo de la budho Gotamo, sed konsideras kiel historiajn nur kelkajn personaĵojn kaj eventojn antaŭ kaj post la koncilio.[15][16] Eruditoj kiel la budhologo André Bareau kaj la hindologo Hermann Oldenberg, opinias ke la rakonto pri la unua koncilio estis verkita post la dua koncilio, ĉar ne estis gravaj problemoj por solvi tuj post la elestingiĝo de la budho Gotamo kaj ne estis bezono kunvoki koncilion.[17][18] Aliflanke, la arĥeologo Louis Finot, la hindologo E. E. Obermiller kaj parte la hindologo Nalinaksha Dutt, pensis ke la rakonto pri la unua koncilio estas aŭtenta, pro la kongrueco inter la tekstoj en Palio kaj en Sanskrito.[19]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Antaŭ ol la renkontiĝo, Anando trejnis ĝis la matenruĝo de la tago de la koncilio kaj, post mateniĝo, li arahantiĝis.[4][8]
  2. Palio: Evaṃ me sutaṃ.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Harvey 2013, p. 88.
  2. (1995) When did the Buddha live?: the controversy on the dating of the historical Buddha (angle). Delhi, India: Sri Satguru Publications. ISBN 8170304695.
  3. Berkwitz, Stephen C.. (2012) South Asian Buddhism: A Survey, p. 43.
  4. 4,0 4,1 4,2 Hellmuth Hecker (30-11-2013). Nyanaponika Thera: Maha Kassapa: Father of the Sangha. Access to Insight (BCBS Edition).
  5. Acadenia - Introduce the first Buddhisy Council
  6. Nalinaksha Dutt. (2007) Buddhist Sects in India. ISBN 8120804279.
  7. Buswell & Lopez 2013, Council, 1st.
  8. 8,0 8,1 Life of Buddha: The 1st Buddhist Council (Part 2). Alirita 2017-12-30.
  9. Gombrich 2006, p. 4.
  10. Damien Keown. (2004) A Dictionary of Buddhism. Oxford University Press, p. 2. ISBN 978-0-19-157917-2.
  11. Dī.A. (sumaṅgala.1) Sumaṅgalavilāsinī dīghanikāyaṭṭhakathā sīlakkhandhavaggavaṇṇanā nidānakathā
  12. Saṅgaṇi.A. (aṭṭhasālinī) Dhammasaṅgiṇī Abhidhamma-Atthakathā Nidānakathā
  13. Gombrich 2006, pp. 96–7.
  14. Hirakawa 1993, p. 69.
  15. Prebish 2005, p. 226.
  16. Mukherjee 1994, pp. 453.
  17. Prebish 2005, p. 231.
  18. Mukherjee 1994, pp. 454-6.
  19. Mukherjee 1994, p. 457.