Unua eŭropa astronoma kongreso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Unua eŭropa astronoma kongreso (germane Erste europäischer Astronomenkongreß) okazis dum dek tagoj ĝis la mezo de aŭgusto 1798 ĉe la furore moderna Seeberg-stelobservejo en Gotha, Germanujo.[1]

Seeberg-stelobservejo en Gotao ĉirkaŭ la jaro 1800

Antaŭhistorio[redakti | redakti fonton]

La en 1790 fare de János Ferenc Zách malfermita stelobservejo iĝis baldaŭ centro de eŭropaj astronomoj. Zách korespondadis kun kvazaŭ ĉiuj fakkolegoj kio ankaŭ kontribuis al la ofta vizitiĝo observatoria. Komence de 1798 la franca astronomo Jérôme Lalande proponis sian deziron ekkoni la observejon gotaan, ankaŭ por renkonti la berlinanon Johann Elert Bode. Zách sendis por la komence de aŭgusto planita renkonto ankaŭ invitojn al aliaj fakuloj; ekz. al Derflinger, Barry, Rüdiger, David kaj Strnadt. De la plejmulto la invitoj pozitive responditis kaj la landaj suverenoj ankaŭ apogadis. Tamen timis kelkajn la influon de franca revoluciaj ideoj. La invitita astronomo Jurij Vega el Vieno ekzemple ne ekrajtis vojaĝo al Gotao. Johann Hieronymus Schroeter el Lilienthal kaj Heinrich Wilhelm Olbers el Bremen memdecidite restis hejme supozante reklamon por la metra decimala sistemo.

Partoprenintoj[redakti | redakti fonton]

Programo kaj rezultoj[redakti | redakti fonton]

Jérôme Lalande alvenis jam la 25-an de julio ĉe Seeberg-monto, kune kun la nevino, la kalkulistino Marie-Jeanne de Lalande. La plejmultaj aliaj partoprenantoj sekvis inter komenco de aŭgusto kajla 9-a de aŭgusto, la alvenotago de von Bode. Post Bode aperis ankoraŭ Wurm kaj Huber. Zách sukcese gastis la plej multajn kolegojn en siaj observatoriejoj, dume kelkaj devis loĝi en la gastejo "Zur Schelle" ĉe la gotaa centra bazarplaco. Dum klaraj vesperoj ĉiuj kolektiĝis je observo kaj diskuto ronde en la Seeberg-centro. La pridiskutita temaro estis larĝa. Dekomence klaris ke nur pli intima kunlaboro povus sekurigi verajn sukcesojn. Temigis oni la lanĉon de astronomia fakgazeto. Ja jam estis ekzistanta la fare de Johann Elert Bode eldonita jarlibro Berliner Astronomisches Jahrbuch, sed la spaco tempa inter la eltrovo kaj la publika anonco de novaj malkovritaĵoj estis tro longe; pluse la longeco de la artikoloj estis malsufiĉe granda.

La komparo de la kunportitaj instrumentoj, antaŭ ĉio de la kronometroj kaj sekstantoj, donis novajn impulsojn al la mekanikistoj ĉeestantaj. Proponoj pri novaj konstelacioj ne realiĝis, ankaŭ la enkonduko de la metra decimala sistemo, heredaĵo el francaj revoluciaj tempoj, videblis al multaj ne farindaj pro politikaj kialoj. Tamen oni decidis akcepti unuece la menciitan sistemon ĉe privataj esploroj. Ankaŭ akceptitis la akcepto ĝenerala de mezeŭropa tempo.

Praktikaj ekzercoj faritis ne nur apud la observatorio. Aparte la komuna ekskurso al la monto Großer Inselsberg en la 14.8.1798 donas bonajn okazojn prie kaj surloke eblis kombini la astronomiajn observojn kun barometraj altecmezuradoj. Tiun interesan ekskurson partoprenis ankaŭ la dukino Charlotte (Saksio-Meinigen). Ankaŭ gajaj rondoj ne mankis. Laŭ la raporto de la duka frato princo Aŭgusto (Saksio-Gotao) la nomtago de la nevino de Lalandes festitis per dancoj kaj kanonpafoj. La el Bazela veninta sciencisto Johann Jakob Huber malsaniĝis mallonge post alveno kaj mortis surprize en la 21-a de aŭgusto; lia filo Daniel Huber, estante ankaŭ matematikisto kaj astronomo, venis gotaen kaj konatiĝis kun aro da kolegoj. Je la fino de aŭgusto 1798 la lastaj gastoj estis revenintaj patrujen.

Efikoj[redakti | redakti fonton]

Memorigiloj prie admireblas en la Muzeo pri regionhistorio de Gotao: globuso de Lalande kaj skala rektilo. En 1998 la anoj de la germana Astronomische Gesellschaft, okaze de la datreveno 200-a de la unua eŭropa astronoma kongreso, okazigas la printempan kunvenon en Gotao. Tiam aniĝis pli ol 120 astronomoj el 15 landoj. Poste nomitis honore la asteroido 8130 Seeberg.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dieter B. Herrmann: "Das Gothaer Astronomentreffen im Jahre 1798 – ein Vorläufer heutiger wissenschaftlicher Kongresse", en: Die Sterne, 46/1970, kajero 3, p. 119-123
  • Manfred Strumpf: Gothas astronomische Epoche, Horb am Neckar: Geiger, 1998, ISBN 3-89570-381-8

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Erster europäischer Astronomenkongress en la germana Vikipedio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kai Torsten Kanz: Nationalismus und internationale Zusammenarbeit in den Naturwissenschaften. Die deutsch-französischen Wissenschaftsbeziehungen zwischen Revolution und Restauration, 1789–1832, Stuttgart 1997, p. 212–213, ISBN 978-3-515-07079-9