Sukuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Unua helpo)
ISO-simbolo por unua helpo

Sukuro estas unua helpo kaj flegado donitaj al vunditoj dum milito, trafik-akcidento aŭ alia akcidento aŭ kolapso.

Sukuri povas sukuristo, ricevinta ateston pri kompetenteco por sukurado, kiun li faras en sukurejo (urĝejo), tage-nokte preta por helpi al necesuloj, aŭ kiu alveturas al la vundito post telefona alvoko.

Sukurismo estas organizata helpado kaj flegado, kies plej fama reprezentanto estas Ruĝa Kruco.

Tamen ekzistas situacioj, kiam la unuan helpon devas doni nefakuloj, ĉar specialisto ne ĉeestas kaj la vundito estas endanĝerigita je vivo aŭ sano. Precipe ŝoforoj devas koni la fundamentojn de sukurado kaj en ĝia aŭtomobilo devas troviĝi skatolo kun bezonataĵoj por la unua helpo. La fundamentojn de la unua helpo oni instruas ankaŭ en lernejoj kaj armeoj.

Korpulma revivigo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kora-pulma revivigo.

Korpulma revivigo estas eble unu el la plej famaj partoj de sukurado. Ĝi celas provizore anstataŭigi laboron de la koro por transporti oksigenon al cerbo por malrapidigi mortadon de la persono ĝis kiam profesia helpo alvenos aŭ ĝis kiam pli konkretaj paŝoj povas esti farataj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]