Unua interaliancana milito helena

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Unua interaliancana milito helena estis farita de Ateno dum 357-355 a.K. kontraŭ Ĥio, Kos kaj Rodoso, la plej potencaj membroj de la Dua atika maroligo (Dua Delosa Ligo, ekde 378).

Ili forlasis la ligon pro maljustaĵoj, ĉantaĝoj kaj premo fare de atenaj dungosoldatoj, instigite de la Tebanoj. Kun la helpo de la persia princo Maŭzoleo de Halikarnaso ili volis memstariĝi. La milito ne nur lamigis la potencon de Ateno por sukcese batali kontraŭ Filipo la 2-a (Macedonio) sed ĝi ankaŭ forigis diversajn bonegajn strategojn. Ĉar jam en la komenco Habrias mortis ĉe Ĥio; Ifikrato kaj Timoteo akuzitis fare de la dungosoldatogvidanto Ĥares pro perfido kaj subaĉetado. Kiam la persoj planis subteni la aliancanojn, la atenanoj devis cedi memstarecon al la tri malfidelaj partneroj - tio estis pro ilia politika stato kaj la fisko-malbono.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 3. Leipzig 1905, p. 600, kio interrete legeblas tie ĉi.