Unua jakobita ribelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
James Francis Edward Stuart, la Maljuna Pretendanto

La unua jakobita ribelo (1715) celis surtronigi James Francis Edward Stuart en Britio, ofte konata kiel la maljuna pretendanto. Tiu estis la filo de la ekzilita Jakobo la 2-a (Anglio), kiu mortis en 1701.

Fono[redakti | redakti fonton]

En 1714 mortis la lasta stuarta reganto de Britio, Anna de Britio, kiun sekvis Georgo la 1-a (Britio), la unua reganto el la hanovra dinastio. Tamen iuj britaj jakobitoj konspiris surtronigi James Stuart.

Ribelo[redakti | redakti fonton]

Somere de 1715 James Stuart petis John Erskine (22-a grafo de Mar) kunigi batalistojn el la montaj klanoj de Skotlando. La 14-an de septembro ili senkontraŭe kaptis Perth, kaj la ribela armeo poste kreskis al ok mil batalistoj. Tie la grafo de Mar atendis la alvenon de pluaj klananoj el norda Skotlando.

Dume la brita registaro malebligis ribelojn en Kimrio, Devon kaj Kornvalo per la aresto de suspektataj jakobitoj.

Oktobron 1715 pluaj ribeloj erupciis en norda Anglio kaj suda Skotlando. Parto de la armeo sub la grafo de Mar marŝis suden kaj atakis Edinburgon sed forpeliĝis de armeo sub John Campbell (2-a grafo de Argyll), skota nobelo kiu lojalis al la registaro. La 22-an de oktobro la tri ribelaj grupoj kuniĝis ĉe Kelso. Sekvis debatoj ĉu batali kontraŭ proksima hanovra armeo, ĉu ataki Dumfries kaj Glasgovon, ĉu marŝi en Anglion. La anglaj ribelantoj asertis ke en Lancashire aliĝus 20 mil subtenantoj, kaj, post protestoj de iuj skotoj, la jakobitoj marŝis en Anglion.

Ĉe Lancaster estis neniu kontraŭo; ĉe Preston (kiun ili atingis la 9-an de novembro) ĉirkaŭ 1,500 viroj aliĝis al la ribelo. Sekvis pluraj tagoj de batalado, kaj fine hanovra armeo venkis. La 14-an de novembro la jakobitoj kapitulaciis. 1,468 kaptiĝis, inter kiuj 463 angloj kal pluraj gravaj nobeloj.

Dume, la 13-an de novembro okazis nedecida batalo ĉe Sheriffmuir (proksime al Dunblane) inter la jakobitoj kiuj restis en Skotlando sub la grafo de Mar kaj armeo lojala al la registaro. La ribelantoj retretis al Perth. La 22-an de decembro James Stuart mem alteriĝis ĉe Peterhead, sed lia melankolio ne kuraĝigis siajn subtenantojn. Kvankam ili pretis plubatali, James Stuart forlasis la ribelon kaj velis al Francio la 4-an de februaro 1716, konsilante la restantajn ribelantojn aranĝi siajn proprajn aferojn.

Sekvaĵoj[redakti | redakti fonton]

Pluraj el la ĉefaj ribelantoj ekzekutiĝis, kaj aliaj eminentaj suspektitoj ekzameniĝis. La registaro iom klopodis senarmigi la skotajn montanarojn, kaj estigis garnizonojn tra norda Skotlando, sed plejparte permesis la ribelantojn pace iri hejmen.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]