Unua koncilio de Konstantinopolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Unua Koncilio de Konstantinopolo.
Unua koncilio de Konstantinopolo
2-a Ekumena Koncilio
Dato 381
Agnoskata de katolikoj, ortodoksanoj, koptoj, apostolaj armenoj, anglikanoj kaj luteranoj
Antaŭa koncilio Unua koncilio de Niceo
Posta koncilio Koncilio de Efeso
Kunvokita de Imperiestro Teodosio la 1-a
Prezidita de Meletios de Antioĥio, Gregorio de Nazianco kaj Nektario.
Kvanto da partoprenantoj 150
Ĉeftemo Arianismo, Makedoniismo, Apolinariismo.
Kanonoj 7

La Unua koncilio de Konstantinopolo okazis inter majo kaj julio de 381, konsiderata kiel la 2-a Ekumena Koncilio por la kredantoj de la Katolika Eklezio, Ortodoksa, monofizidismaj eklezioj (Kopta Eklezio, Armena Apostola Eklezio kaj aliaj) Anglikana kaj Luterana.

Post la celebrado en 325 de la koncilio de Niceo en kiu kondamniĝis kiel hereza doktrino la arianismon, doktrino kiu neis la diecon de Jesuo Kristo, ĉi tiu forte renaskiĝis en Konstantinopolo mem danke al la helpo de ĝia episkopo, Eŭsebio de Nikomedio, kiu sukcesis konvinki la sukcedintojn de la imperiestro Konstantino por ke ili subtenu la arianismon kaj malakceptu la ortodoksan linion aprobita en Niceo kaj ke ili anstataŭigu la niceajn episkopojn ke ke tiu posteno estu okupata de arianaj episkopoj en la episkopejoj de Oriento.

Krome, naskiĝis nova doktrino defendita de Makedonio de Konstantinopolo kiu, kvankam akceptis la diecon de Kristo, ĝi neis ĝin ĉe la Sankta Spirito. En tiu situacio troviĝis Teodosio la 1-a kiam en 379, entroniĝis. Teodosio decidis kunvoki la unuan el la koncilioj kiuj okazis en Konstantinopolo por solvi la doktrinajn kontraŭdirojn kiuj minacis la unuecon de la eklezio.

Plejparto de tiu ĉi koncilio estis la ratifado de la Nicea kredo enkondukante en ĝi la kunsubstancecon de la Sankta Spirito kun la Patro kaj kun la Filo pere de la esprimo: Credo in Spiritum Sanctum qui ex Patre per Filium procedit.

En la koncilio oni ankaŭ kondamnis la airanismon, makedoniismon kaj la apoloniismon. La kreado de limoj de la ekleziaj provincoj per kiu estis malpermesate la interveno de episkopo en aferoj de aliaj ekleziaj provincoj. La deklaro de Konstantinopolo kiel "Nova Romo" igis ĝian episkopon "patriarko", dua en la eklezia hierarkio post la episkopo de Romo.

Post la fino de la koncilio, la imperiestro Teodosio publikigis imperian dekreton per kiu la eklezioj devis restaŭri la episkopojn kiuj konfesis la egalecon en la dieco de la Patro, la Filo kaj la Sankta Spirito.

Kvankam en tiu ĉi koncilio ne estis reprezentantoj de la Katolika Latina Eklezio, ĝi estis sankciita en la koncilio de Kalcedonio en 451.