Unua mondo

La termino Unua mondo estas uzita por la ekonomie fortaj landoj en Eŭropo kaj Nordameriko, en plej multaj kazoj parlamentaj demokratioj, plus iuj kompareblaj ŝtatoj en aliaj mondopartoj (Japanio, Sud-Koreio, Aŭstralio, Nov-Zelando, laŭ iuj kriterioj ankaŭ Sud-Afriko).
Multaj landoj de la Unua Mondo estas membroŝtatoj de la armea ligo NATO.
Tiuj bazaj kriterioj signifas, ke la "Unua Mondo" en la 1990-aj kaj 2000-aj jaroj aparte en Eŭropo disvastiĝis. Nun ĉiuj membroj de la Eŭropa Unio kaj de la valuta Eŭro-zono konsideriĝas partoj de la "Unua Mondo". Iuj ŝtatoj de la Persa Golfo estas ekstreme riĉaj pro grandaj naftoprovizoj kaj havas multe pli da similecoj kun la Unua ol kun la Tria mondoj, iuj ŝtatoj de orienta Azio evoluiĝis ĝis teknologiaj centroj, kaj ankaŭ la ekonomio de Ĉinio, iusence ankaŭ Rusio estas tiom forte ŝanĝiĝanta, ke la malnovaj simpligoj apenaŭ ankoraŭ bone uzeblas por "kategoriigi" la ŝtatojn tutmonde. Tial multaj mapoj ankoraŭ reflektas la staton de antaŭ 1989, kaj estas delonge malaktualaj.

