Unuciklo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Normala unuciklo ĉe dommuro

Unuciklo estas veturilo sen motoro, kiel biciklo, sed kun nur unu rado. Pro tio ke ĝi havas nur unu radon, ĝi ne bezonas kadron. Unuciklo konsistas nur el selo sur selforko sur rado. Estas pedaloj sur krankoj, kiuj estas tuj konektitaj al la nabo. Tial unuciklo ne bezonas ankaŭ ĉenondentradojn.

Uzanto sidas sur selo kaj balancas. Se oni volas resti en unu loko, oni povas pedalumi iomete antaŭen kaj iomete malantaŭen kaj ripetadi kaj tiel balanci sen iri ien. La ruliĝado de la rado helpas teni la unuciklon rekta.

Oni povas unucikli surstrate aŭ eksterstrate, longdistance aŭ mallongdistance.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.