Unueca lingvo (ideala lingvo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gottfried Wilhelm Leibniz entuziasmiĝis pri unueca lingvo kiel artefarita ideala lingvo, kiu devus interligi la homaron. La unueca lingvo estas laŭ lia teorio optimuma ilo por pensado kaj servas al la idealoj de la epoko de la klerismo.

En la moderna lingva filozofio speciale Gottlob Frege, Bertrand Russell kaj Rudolf Carnap laboris pri konceptoj por ideala lingvo en la sciencoj.

Pliaj "idealaj lingvoj", kiuj komprenas sin kiel unuecaj lingvoj, sed nur kiel iloj por komunikado, estas projektoj de planlingvoj. De tiuj ĝis nun nur Esperanto sukcesis.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Ulrich Ammon: Dialekt und Einheitssprache in ihrer sozialen Verflechtung. Eine empirische Untersuchung zu einem vernachlässigtem Aspekt von Sprache und sozialer Ungleichheit. Beltz, Weinheim 1973, ISBN 3-407-19200-2. "Dialekto kaj unueca lingvo en sia socia interplektado. Empiria esplorado pri ĝis nun neglektita aspekto de lingvo kaj socia malegaleco"
  • Gerhard Augst (Hrsg.): Deutsche Sprache. Einheit und Vielfalt. eldonejo Friedrich, Velber 1992, ISBN 3-617-20048-6 (Der Deutschunterricht; 44, Heft 6). "germana lingvo, unueco kaj diverseco"
  • Helmut Glück (Hrsg.): Metzler Lexikon Sprache. 3-a eld. Metzler, Stuttgart 2005, ISBN 978-3-476-02056-7. "Metzler leksikono lingvo"

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]