Fluoroacetata acido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Unufluoroacetata acido)
Saltu al: navigado, serĉo
Fluoroacetata acido
Fluoroacetic Acid V.1.svg
Kemia strukturo de la Fluoroacetata acido
Fluoroacetic-acid-from-xtal-3D-balls.png
3D Kemia strukturo de la Fluoroacetata acido
Alternativa(j) nomo(j)
Hidrogena fluoroacetato
Kemia formulo
FH2C-COOH
CAS-numero-kodo 144-49-0
ChemSpider kodo 10205670
PubChem-kodo 5237
Fizikaj proprecoj
Aspekto Blankaj kristaloj
Mola maso 78.04 g mol−1
Smiles FCC(O)=O
Denseco 1369 g/cm3
Fandopunkto 35.2 °C (95.4 °F; 308.3 K)
Bolpunkto 165 °C (329 °F; 438 K)
Solvebleco
Merck Index 15, 4199
Mortiga dozo (LD50) 4,68 mg/kg (muso, buŝa)
Sekurecaj Indikoj
Risko R20 R21 R22 R28 R35 R50
Sekureco (S1/2) S20 S22 S26 S45 S61
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
Venena
T+
Venena
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
05 – Koroda substanco 06 – Venena substanco
09 – Noca por vivmedio
GHS Signalvorto Damaĝa
GHS Deklaroj pri damaĝoj H300, H314, H400
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P264, P273, P280, P301+310, P305+351+338, P310
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)

Fluoroacetata acido, hidrogena fluoroacetatoFH2C-COOH estas kemia organika kombinaĵo de fluoro, derivaĵo el acetata acido kie unu hidrogenatomo de la metila grupo (-CH3) estis anstataŭata de fluoratomo. Ĝi uzatas kiel pesticido kaj biologie ĝi inhibas la akonitazan etapon[1] en la ciklo de la citrata acido.

Natura okazejo[redakti | redakti fonton]

Fluoroacetatoj nature okazas en minimume 40 plantoj en Aŭstralio, Brazilo kaj Afriko. Ĝi unue estis identigita en la Dichapetalum cymosum, ordinare konata kiel gifblaar (en la afrikansa lingvo) aŭ venena folio de Marais en 1944.[2] Ĉirkaŭ 1904, la kolonianoj en Sieraleono kutime uzadis ekstraktoj el Chailletia toxicaria[3], kiu ankaŭ enhavas fluoroacetatan acidon aŭ ĝiajn salojn por venenigi ratojn. Pluraj indiĝenaj planto-genroj enhavas la toksinon, inklude de Gastrolobium, Gompholobium, Oxylobium, Nemcia kaj Akacio.

Okazado de fluoroacetato en la specioj Gastrolobium[redakti | redakti fonton]

Gastrolobium estas genro de florplantoj el la familio fabacoj. Ĉirkaŭ 100 specioj ekzistas el ĉi-genro, kaj escepte de du, ĉiuj estas indiĝenaj al la sudokcidenta regiono en Okcidenta Aŭstralio, tie kie ili konatas kiel venenaj pizoj. Gastrolobium kreskantaj en la sudokcidento de Aŭstralio estas unikaj pro iliaj kapabloj koncentrigi fluoroacetaton ekde grundoj kun malalta enhavo da fluoro.

Brosvostaj posumoj, arbetaraj ratoj, kaj sudokcidentaj grizaj kanguruoj indiĝenaj en tiu regiono povas sekure manĝi plantojn enhavantajn fluoroacetaton, tamen, brutoj kaj aliaj specioj enkondukitaj el aliaj partoj de Aŭstralio estas tre malrezistaj al la veneno, tiel kiel aliaj specioj enkondukitaj ekster Aŭstralio, tia kia la ruĝa vulpo. Pro tio ke la specioj da Gastrolobium havas alte sekondaran toksecon por ne-indiĝenaj karnovorantoj, oni kredas ke tiu fakto limigis la kapablon de katoj starigi koloniojn en lokoj tie kie tiuj plantoj reprezentas la plej grandan parton de la subgrunda vegetaĵaro.

La ĉeesto de la specioj Gastrolobium en la kamparo de farmobienistoj en Sudokcidenta Aŭstralio ofte devigas ĉi-bienistojn al forhakado de la tero, por forigo de la supera tertavolo kaj ajna venena pizosemo kiun ĝi povas enhavi, kaj anstataŭi ĝin per nova supera tertavolo venenosena por komenci novajn kultivaĵojn. Simile, post kelkaj brulaĵoj en la nordokcidenta parto de Kvinslando, brutarbredistoj devas rapide translokigi la bestojn antaŭ ol la Gastrolobium grandiflorum ekaperu el la cindroj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Halogenidaj derivaĵoj de acetata acido[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]