Unuforma granda rombo-dudek-dekduedro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unuforma granda rombo-dudek-dekduedro
Plia nomo Kvazaŭrombo-dudek-dekduedro
Bildo
Speco Unuforma pluredro
Vertica figuro 3.4.5/3.4
Bildo de vertico Bildo de vertico
Simbolo de Wythoff 5/33 | 2
Indeksoj U67 C84 W105
Simbolo de Bowers Qrid
Verticoj 60
Lateroj 120
Edroj 62
Edroj detale 20{3}+30{4}+12{5/2}
χ 2
Geometria simetria grupo Ih
Duala Granda deltosimila sesdekedro
Bildo de duala Bildo de duala
vdr

En geometrio, la unuforma granda rombo-dudek-dekduedro estas nekonveksa unuforma pluredro, indeksita kiel U67. Ĝi estas ankaŭ nomata kiel kvazaŭrombo-dudek-dekduedro.

Ĉi tiu pluredro komunigas la nomon kun la konveksa granda rombo-dudek-dekduedro, kiu estas ankaŭ nomata kiel senpintigita dudek-dekduedro. Pro ĉi tiu konfuzo la vorto unuforma estis adiciita al nomo de ĉi tiu artikolo.

Unuforma granda rombo-dudek-dekduedro komunigas sian situon de verticoj kun la senpintigita granda dekduedro, kaj kun la unuformaj kombinaĵoj de 6 aŭ 12 kvinlateraj prismoj.

Karteziaj koordinatoj[redakti | redakti fonton]

Karteziaj koordinatoj por la verticoj de unuforma granda rombo-dudek-dekduedro estas ĉiuj paraj permutoj de

(±1/τ2, 0, ±(2−1/τ))
(±1, ±1/τ3, ±1)
(±1/τ, ±1/τ2, ±2/τ)

kie τ = (1+√5)/2 estas la ora proporcio (iam skribata kiel φ).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]