Unuiĝinta Metodisma Eklezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unuiĝinta Metodisma Eklezio
emblemo
konfesio
Komenco 1968 vd
Antaŭe Evangelical United Brethren Church • The Methodist Church vd
Lando(j) Usono vd
Membro de Monda Metodisma Konsilio • Monda Konsilio de Eklezioj • Eklezioj Unuiĝantaj en Kristo • Consultation on Church Union • Wesleyan Holiness Consortium • Christian Holiness Partnership • National Council of Churches vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
La "Kruco kaj Flamo", simbolo de la Unuiĝinta Metodisma Eklezio.

La Unuiĝinta Metodisma Eklezio (angle, United Methodist Church; diversaj aliaj nomoj laŭlingve kaj laŭlande) estas tutmonda protestanta kristana eklezio. Ĝia centro estas en Usono, sed pli ol 40% el ĝiaj membroj estas en aliaj landoj. En novembro 2015 la tutmonda eklezio havis ĉirkaŭ 12,1 milionoj da membroj, el kiuj ĉirkaŭ 7,2 milionoj estis en Usono. La Unuiĝinta Metodisma Eklezio estas la plej granda organizita eklezio inter la entute ĉirkaŭ 80 milionoj da metodistojveslianoj. Ĝi formas grandan parton de la Monda Metodisma Konsilio. Sub la nuna nomo la eklezio kreiĝis en 1968 per la kunfandiĝo de "The Methodist Church" ("La Metodisma Eklezio") kaj "The Evangelical United Brethren Church" ("La Evangelia Unuiĝinta Eklezio de la Frataro"). Teologie, la Unuiĝintaj Metodistoj estas plejparte arminianaj. Organize, ĝi havas (kontraste al iuj metodismaj eklezioj) episkopojn.

La United Methodist Committee on Relief (UMCOR) aŭ en Esperanto Unuiĝinta Metodisma Komitato por Helpado estas la tutmonda homama, neprofitcela organizaĵo de la Unuiĝinta Metodisma Eklezio (UMC) pri helpo kaj evoluigo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Koncizegigita el informoj en la angla Vikipedio.