Unukornulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Virgulino kaj unukornulo pentrita de Domenico Zampieri

Unukornulo estas mita besto. Ĝi estas priskribata kiel ĉevalo kun unu korno sur la frunto. En modernaj bildigoj, la korno povas esti la sola eco, kiu diferencigas ĝin de ĉevalo, sed tradicie ĝi havis ankaŭ barbon de virkapro, voston de leono kaj fendhufojn. Nuntempe la mito vivas en filmoj kie ofte estas blanka tenera ĉevalo kun ora helikforma korno.

La dentegon de la narvalo aŭ de la rinocero oni iam prezentis kiel pruvon de la vereco de la mito. La figuro povas deveni el Hindio kie loĝas la hinda rinocero (Rhinoceros unicornis) pri kiu disvastiĝis misaj informoj kaj priskriboj.

Unukornulo ne ekzistas en la malnova greka mitologio sed jam la greka historiisto Ktesio kaj la roma historiisto Plinio la pli maljuna konis ĝin. Ktesio (5-a jarcento a.K.) rakontas en sia verko Indika pri blankaj sovaĝaj azenoj el Hindio, kiuj havas akran kornon en la mezo de frunto. Plinio rakontas pri Monokero, kiu havas korpon de ĉevalo, piedojn de elefanto kaj voston de apro.

Vidu ankaŭ