Unustria kolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Unustria kolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Columba (genro) Columba
Specio: Unustria kolombo 'Columba unicincta'
John Cassin, 1860
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Unustria kolombo (Columba unicincta), konata ankaŭ kiel Afrika arbarkolombogriza arbarkolombo, estas birdospecia membro de la familio Kolombedoj (Columbidae) kiu vivas en ekvatoraj arbaroj de Afriko.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La Unustria kolombo estis priskribita de la usona ornitologo John Cassin en 1860 el specimeno kolektita en Okcidenta Afriko el la areo de lrivero Ogue, Gabono. Li stampis la dunoman nomsistemon Columba unicincta.[1] La specia epiteto kombinas la latinan uni- "unu-" kaj cinctus "stria".[2] La specio estas monotipa.[3]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La Unustria kolombo estas 35 kaj 36 cm longa kaj pezas inter 356 kaj 490 g. Ambaŭ seksoj estas similaj. Ĝi havas grizajn kolon kaj korpon, kun pli malhelgrizaj flugiloj kaj vosto. La gorĝo kaj ventro estas blankaj. La brusto estas sablo-roz-kolora. La okuloj kaj orbitaj ringoj estas ruĝaj.[4]

Tiu kolombo havas laŭtan krialvokon. Ĝi sonas kiel "du du du" aŭ "hu hu hu hu-HU".[5]

Distribuado[redakti | redakti fonton]

Tiu specio troviĝas en du disaj areoj de afrikaj tropikaj pluvarbaroj. Partikulare, ili povas troviĝi en Sieraleono, suda Gvineo, Liberio, Eburbordo kaj Ganao. Ties teritorio inkludas ankaŭ areojn de sudorienta Niĝerio, Kameruno, Gabono, Ekvatora Gvineo, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Centrafrika Respubliko, Ugando kaj Angolo.[4]

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Dieto[redakti | redakti fonton]

Tiu specio manĝas ĉefe grenon kaj semojn.[6]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Ili ĉefe reproduktiĝas en la dua duono de la seka sezono. La kolombino kutime demetas inter 1 kaj 3 ovojn. Ambaŭ gepatroj helpas en la zorgado de idoj. Ili estas kovataj dum inter 14 kaj 18 tagoj. Ili estas nutrataj el kropolakto post eloviĝo. Kelkajn tagojn poste, ili ekmanĝas malgrandajn pecojn de solidaj manĝaĵoj. Ili elnestiĝas 20 ĝis 25 tagojn post elnestiĝo.[5]

Konservado[redakti | redakti fonton]

La Unustria kolombo estas klasita fare de la IUKN kiel Malplej Zorgiga. Ties populacio estas stabila kaj nefragmentita, kvankam la preciza nombro de birdoj estas nekonata.[7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cassin, John (1860). “Catalogue of birds collected on the rivers Camma and Ogobai, West Africa, by Mr. P.B. Duchaillu in 1858, with notes and descriptions of new species”, Proceedings of the Academy of Natural Sciences of Philadelphia 11, p. 30–144 [143]. 
  2. . Key to Scientific Names in Ornithology. Handbook of the Birds of the World Alive. Lynx Edicions (2018). Alirita 16a de Februaro 2019.
  3. Pigeons. World Bird List Version 9.1. International Ornithologists' Union (2019). Alirita 16a de Februaro 2019.
  4. 4,0 4,1 Afep Pigeon (Columba unicincta). Handbook of the Birds of the World Alive. Lynx Edicions (2019). Alirita 16 February 2019.
  5. 5,0 5,1 [1]
  6. Speckled Pigeon. Alirita 2018-10-24.
  7. BirdLife International (2012). “Columba unicincta”, IUCN Red List of Threatened Species 2012. Alirita 26ade Novembro 2013.. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]