Komunumo Upplands Väsby estas komunumo de Svedio en Stockholms län en Uplando. Ĝia centrosetlejo estas Upplands Väsby. Terareo de la komunumo estis 75,01 kvadrokilometroj la 1-an de januaro. La komunumo havis 47 820 loĝantojn la 31-an de decembro 2021. La komunumo situas norde al Stokholmo, kaj ĝiaj najbaraj komunumoj estas la komunumoj Sollentuna, Järfälla, Upplands-Bro, Sigtuna, Vallentuna kaj Täby. Antaŭe oni skribis Upplands Väsby. Väsby estas logata almenaŭ parttempe ekde la ŝtonepoko. Oni trovis tie 76 runŝtonojn. En 1972 en Upplands Väsby oni konstruis grandan aĉetan centron Väsby Centrum. Upplands Väsby estas farloko de la produktaj markoj Marabou kaj Cederroth. Krome ĝi estas hejmloko de la muzikgrupo Europe, kaj el la komunumo estas Superettan-ligo FC Väsby United. En 2007 en la komunumo estis 12,83 km² da kampo, do 17 % el la terareo.