Upsala Katedralo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Upsala Katedralo
Luterana katedralo • vidindaĵo • kultura havaĵo • religia arto • heritage site in Sweden [+]
Koordinatoj59° 51′ 29″ N, 17° 38′ 0″ O (mapo)59.85805555555617.633333333333Koordinatoj: 59° 51′ 29″ N, 17° 38′ 0″ O (mapo)

Estiĝo1287

Upsala Katedralo (Svedio)
Upsala Katedralo (Svedio)
DEC

Map
Upsala Katedralo

Vikimedia Komunejo:  Uppsala Cathedral [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Upsala Katedralo
Upsala Katedralo

Upsala Katedralo (svede Uppsala domkyrka) estas katedralo situanta inter Upsala Universitato kaj la rivero Fyris en la centro de Upsalo, sudorienta Svedujo. Kontrolita de la luterana Eklezio de Svedujo, la katedralo de Upsalo estas sidejo de la ĉefepiskopo de Upsalo, nome primaso de Svedujo. La ĉefepiskopo ĝis junio de 2014 estis Anders Wejryd, kaj Antje Jackelén estis selektita kiel anstataŭanto.[1] La nuna episkopo estas Ragnar Persenius. Krom tio la katedralo estas kaj kronigejo kaj ankaŭ entombigejo de multaj svedaj reĝoj. Per alteco de 118.7 m, ĝi estas la plej alta eklezia konstruaĵo en nordiaj landoj kaj Skandinavujo.[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

Interna vidaĵo

La katedralo datiĝas el la fino de la 13-a jarcento. Post brulego en la katedralo de Malnov-Upsalo la papo donis la permeson transloki la episkopan sidejon sur la nunan lokon. Unuaj planadoj por la nova preĝejo ekzistis jam en 1258. Post metado de la Unua Fundamentŝtono en 1260 la konstruo prokrastiĝis plurfoje pro militoj, tronkvereloj kaj kunfalego de konstrupartoj. Ankaŭ la pesto longtempe malebligis kontinuan konstruadon. Nur en la jaro 1435 ĉefepiskopo Olaus Laurentii povis konsekri la katedralon.

La preĝejo estis desegnita laŭ franca gotika stilo de la francaj arĥitektoj kiaj Étienne de Bonneuil. Ĝi estas en formo de kruco formita de navo kaj transversa domo. Plej el la strukturo estis konstruita inter 1272 kaj 1420 sed la okcidenta pinto estis kompletita nur en la mezo de la 15a jarcento. Oni konstruis ĝemelajn turojn tuj poste en la okcidenta pinto de la preĝejo. La altaj tur-pintoj estis aldonitaj poste, sed post la katastrofa urbobrulego en 1702, arĥitekto Carl Hårleman en 1735 ornamis ilin per pli malaltaj barokaj kupoloj. Tiujn ĉi arĥitekto Helgo Zetterwall en la 19-a jarcento anstatauis per pintaj turkaskoj. Krome li entreprenis substancajn ŝanĝojn en la konstruaĵo en la 1880-aj jaroj. La ĉefa katedrala konstrumaterialo estas briko sed la pilieroj kaj multaj detaloj estas de kalkoŝtono el Gotlando.

La volboj estis ĉiuj konstruitaj laŭ la origina plano de la 13a jarcento, kvankam kelkaj el ili estis starigitaj tiom malfrue kiom ĝis ĉirkaŭ 1440. Kelkaj el la plej malnovaj artaĵoj de la funebraj kapeloj estas videblaj en la Trezora Muzeo. En 1702, multaj eroj estis detruitaj en grava incendio. Dum la renoviga laboro farita en la 1970-aj jaroj, multaj el la mezepokaj freskoj kiuj estis surkaŝitaj per blanka farbo post la Reformacio estis malkovritaj kaj restaŭritaj.

Origine romkatolika, la katedralo estis uzata por kronigoj de svedaj monarkoj dum longa periodo sekve al la reformacio. Kelkaj el ties kapeloj estis konvertitaj en tombejoj de svedaj monarkoj, kiaj Gustav Vasa kaj Johano la 3-a. Ankaŭ Karolo Lineo, Olaus Rudbeck, Emanuel Swedenborg, kaj kelkaj ĉefepiskopoj estas entombigitaj tie.

Detaloj en la konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La ciferoj tie ĉi rilatas al mapo, kiu estas baldaŭ publikigota en tiu ĉi paĝo.

1. Oni ekkonstruis la katedralon ĉirkaŭ 1270. Nur en 1435, post preskaŭ ducent jaroj, oni povos inaŭguri ĝin. Multaj homoj vojaĝis tien ĉi por vidi la relikvojn de Sankta Eriko. La katedralon oni intencis kiel pilgriman kaj festan preĝejon; tie ĉi estis kronitaj la reĝoj de Svedio dum pluraj jarcentoj.

La katedralo konservis sian mezepokan bazan planon. Dum la urba fajrego en 1702 difektiĝis la turoj, la tegmento kaj la instalaĵoj. Ampleksa restaŭro en la fino de la 19-a jarcento karakterizas la nunan aspekton de la preĝejo. Tiam estis konstruitaj la altaj turpintoj kaj la muroj ricevis novajn pentraĵojn.

La katedralo lastfoje restaŭriĝis inter 1971 kaj 1976. La turoj estis ekipitaj, la pentraĵoj estis purigitaj kaj kvin el la kapeloj ricevis modernajn murteksaĵojn.

2. En la memoriga kapelo teksaĵoj de Ann-Marie Forsberg rakontas la historion de la katedralo. La malluma ĉelo sur la muro super la maldekstra teksaĵo montras la malpuran staton de la pentraĵoj antaŭ la purigado en la 1970-aj jaroj.

3. La sciencisto Karolo Lineo (1707-78) estis entombigita en la katedralo (3a). La monumenton (3b) starigis liaj disĉiploj.

4. Lignaj skulptaĵoj de Eva Spångberg daŭre estas ŝanĝitaj dum la eklezia jaro kaj rakontas pri la naskiĝo de Jesuo, la okazaĵoj de la pasko kaj pri la beno de la infanoj fare de Jesuo.

5. La katedralo estas konstruita en formo de kruco. La dimanĉa ĉefa diservo kutime okazas ĉe la centra altaro en la mezo de la kruco. Tiu ĉi centra loko ankaŭ nomiĝas la kronada volbo. En la planko troviĝas la tomboŝtono de la sciencisto Olof Rudbeck, la maljuna (1630-1702).

6. La fenestroj super la tri pordegoj de la katedralo rakontas pri la triunuo – Dio estas unu, sed priskribeblas en tri manieroj:

okcidente, super la pordego de Sankta Eriko, Dio kiel Patro kaj Kreinto, meze la flava suno, bluaj kosmo kaj maro, floroj kiel simboloj por ĉio vivanta;

sude, super la pordego de Sankta Laŭrenco, Dio kiel homo, la Filo, kun kvar bildoj el la vivo de Jesuo;

norde, super la pordego de Sankta Olavo, Dio kiel Sankta Spirito, kun ties simboloj kolombo kaj fajro.

7. La baroka predikejo estis inaŭgurita en 1710. Desegnita de Nikodemo Tessin la pli juno kaj realigita de la skulptisto Burchardt Precht.

8. La orgeno en la okcidenta parto estas de 1871 kaj la plej granda el Svedio el tiu tempo kaj havas romantikan sonkarakteron. La nova Rufatti-orgeno en la norda transversa navo estis inaŭgurita en la 2009-a.

9. La murpentraĵoj en la ĉefa altarejo rakontas pri la vivo de Jesuo, pri la apostoloj kaj pri rimarkindaj personoj el la historio de kristanismo.

La altara kruco el arĝento kaj kristalo estis inaŭgurita en 1976, artisto Bertil Berggren-Askenström.

La arĝenta lustro devenas de la 17-a jarcento, kaj estas la ununura malnovo lustro en la katedralo.

Sub la planko troviĝas la tombo de la ĉefepiskopo kaj la ricevinto de la Nobela premio pri paco Nathan Söderblom (1866-1931).

10. La kapitula halo de la mezepoka preĝejo estis alikonstruita je tomba kapelo por reĝino Katarina Jagellonica (1526-83) fine de la 16-a jarcento.

11. La kapelo de Sture funkcias kiel malgranda preĝejo en la granda katedralo. Mesoj kaj liturgioj de horoj okazas ĉiutage.

La altara triptiko de la 1520-aj jaroj unue troviĝis en la preĝejo de Skånela, Uplando.

12. Sankta Eriko mortis ĉirkaŭ 1160 (vidu ĉe punkto 15). Liaj relikvoj estas konservataj en la katedralo ekde 1273. La nuna relikvokesto devenas de 1579.

La provinca juĝisto Birger Persson de Finsta kaj lia edzino Ingeborg Bengtsdotter, la gepatroj de Sankta Birgitta, estis entombigitaj en la kapelo komence de la 14-a jarcento.

Relikvo de Sankta Birgitta estis metita en la kapelo de Finsta en 1990.

13. La ŝtonkonsoloj, la bretoj ĉirkaŭ la kolonoj ĉirkaŭ la ĉefaltarejo estas la plej malnovaj konservitaj dekoracioj de la katedralo. Ili estis kreitaj de gotlandaj ŝtontajlistoj komende de la 14-a jarcento.

14. Gustavo Vasa (1498-1560) estis entombigita en la mezepoka kapelo de Nia Sinjorino, kune kun siaj reĝinoj. En la sama kripto ripozas lia filo Johano la 3a kun sia dua reĝino. Murpentraĵoj de la 1830-aj jaroj rakontas pri la vivo de Gustavo Vasa.

Ekster la kapelo troviĝas ekde 2005 Maria (La reveno) de Anders Widoff.

15. La pentraĵoj en la kapelo de Eriko baziĝas sur la Legendo de Eriko. Eriko Jedvarsson estis reĝo en Svedio meze de la 12-a jarcento.  Laŭdire la dana malamiko mortigis lin tie ĉi sur la katedrala monto. Laŭ la legendo fonto de freŝa akvo ekŝprucis en la loko de lia morto. Pro tiu ĉi kaj aliaj mirakloj Eriko estis honorata kiel sanktulo. Multaj homoj pilgrimis al Upsalo por vidi liajn relikvojn.

16. La tomba kapelo de Oxenstierna estas la ununura alkonstruaĵo, kiu estiĝis post la mezepoka konstruado. Antaŭe tie ĉi estis nur fenestrego, kiu enlasis lumon al la ĉefaltarejo.

17. El pacaktivuloj kiel ĉefepiskopo Nathan Söderblom (1866-1931) kaj la ĝenerala sekretario de UN Dag Hammarskjöld (1905-61) oni inspiriĝis al la murtapiŝo en la kapelo de paco.

18. La kapelo de preĝo estas ejo por unuopa preĝado. Vizitantoj povas skribi siaj pensojn en la preĝolibro.

19. La unua kanceliero de Upsala Universitato, fondita en 1477, estis Johan Skytte (1577-1645). Lia tomba monumento troviĝas dekstre en la kapelo.

20. La sciencisto kaj la religia mistikulo Emanuel Swedenborg (1688-1772)  inspiris al la fondo de la kongregacio La Nova Eklezio. Lia korpo estis entombigita en la ruĝa granita sarkofago komence de la 20a jarcento.

21. La pompa monumento pri ĉefepiskopo K F Mennander (1712-86) kreiĝis de la skulptisto Angelini, Romo. La kapelo uziĝas kiel interparolejo.

22. La kandelabrego La arbo de popola repaciĝo kreiĝis de la Upsala artisto Olof Hellström en 1968. Duobla kruco kreskas kiel arbo tra la terglobo. ”Arbor Inversa”, La inversa arbo, de la sama artisto kreiĝis en 2004.

23. En la okcidenta parto de la katedralo, en la nuna vestiblo, pli frue ekzistis du kapeloj.

La katedrala butiko estas ĉiutage malfermita.

En la trezorejo troviĝas unu el la plej bonaj kolektoj de mezepokaj teksaĵoj kaj krome objektoj el la arĝentejo kaj el la reĝaj tomboj de la katedralo.

La katedralo estas la plej granda preĝejo de Nordio:

Ekstera longeco 118,7 m

Tura alteco 118,7 m

Plafona alteco 27 m

La domoj de la 18-a jarcento tuj apud la enirejo de la katedralo antaŭe estis ejoj por la estraroj de la universitato kaj de la eklezio. Hodiaŭ tie ĉi troviĝas kafejo kaj necesejoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Svenska Kyrkan http://www.svenskakyrkan.se/default.aspx?id=1139546 Arkivigite je 2014-11-29 per la retarkivo Wayback Machine. Konsultita la 14-an de junio 2014
  2. Eade 2013, p. 99.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Augustsson, Jan-Erik; Blennow, Anna-Maria; Piltz, Anders, et. al. (1996). Den gotiska konsten. Signums svenska konsthistoria (in Swedish). Signum. ISBN 91-87896-25-7.
  • Boëthius, Gerda; Romdahl, Axel Ludwig (1935). Uppsala Domkyrka 1258 - 1435. Almqvist & Wiksells boktryckeri a.-b.[1]
  • Eade, Paul (1 February 2013). DK Eyewitness Top 10 Travel Guide: Stockholm. Dorling Kindersley Limited. ISBN 978-1-4093-2328-0. [2]
  • Franzon, Annika (2005). Nya guideboken om Uppsala domkyrka. Uppsala Publising House. ISBN 978-91-7005-287-3.[3]
  • Jaworski, Tomasz; Nasieniewski, Marek; Przegiętka, Krzysztof (2001). Secrets of the old bells of Toruń and Chełmno written down in the 500th anniversary of the casting of the great Tuba Dei. TNOiK. ISBN 978-83-7285-054-6. [4]
  • Kjellberg, Erik (2010). The Dissemination of Music in Seventeenth-century Europe: Celebrating the Düben Collection : Proceedings from the International Conference at Uppsala University 2006. Peter Lang. ISBN 978-3-0343-0057-5. [5]
  • Lovén, Christian (2009). La neige, les briques et l'architecte français. La cathédrale d'Uppsala 1272— in Regards sur la France du Moyen Âge. Mélanges offerts à Gunnel Engwall., eds. Olle Ferm & Per Förnegård. Stockholm 2009. Stockholm: Sällskapet Runica et Mediævalia. (French) [6]
  • Nordström, Folke (1952). Studier i Uppsala domkyrkas äldsta byggnadshistoria. Almqvist & Wiksell. [7]
  • Uppsala domkyrka 1—6 (Sveriges kyrkor 227—232)(2010), Upplandsmuseet, Kungl. Vitterhets Historie och Antikvitets Akademien & Riksantikvarieämbetet. Uppsala.
  • Zeitler, Rudolf (1971), "Die Baugeschichte des Doms zu Uppsala. Aspekte zur Kunstgeschichte von Mittelalter und Neuzeit" in Karl Heinz Clasen zum 75. Geburtstag, Weimar, Böhlaus, pages 359-386.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

59° 51′ 29″ N 17° 38′ 00″ O / 59.85806 °N, 17.63333 °O / 59.85806; 17.63333 (mapo)