Urala-Siberia lingvaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Urala-Siberia lingvaro estas hipoteza lingva familio konsistanta el Urala, Jukagira, Eskim–Aleuta, eble Nivĥa kaj antaŭe Ĉukĉa-kamĉatka lingvaroj. Ĝi estis proponita en 1998 de Mikaelo Fortescuo, fakulo en Eskim–Aleuta kaj en la Ĉukĉa-kamĉatka lingvaro, en lia libro Language Relations across Bering Strait. En 2011, Fortescue forigis Ĉukĉa-kamĉatkan lingvaron de la propono.