Uranila karbonato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Uranila karbonato
Kemia formulo
UO2CO3
Uranila karbonato
Plata kemia strukturo de la
Uranila karbonato
Uranila karbonato
Tridimensia kemia strukturo de la Uranila karbonato
Ruterfordino: Erco de uranila karbonato
Ruterfordino: Erco de uranila karbonato.
Uranila karbonato
Flavaj kristaloj de uranila karbonato
Alternativa(j) nomo(j)
  • Karbonato de uranilo
CAS-numero-kodo 12274-95-2
PubChem-kodo 20096206
Fizikaj proprecoj
Aspekto flavaj kristaloj
Molmaso 329,221g mol−1
Denseco 5,7 g/cm−3
Solvebleco Akvo:nesolvebla[1]
Mortiga dozo (LD50) >2000 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P264+265, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P319, P321, P332+317, P337+317, P362+364, P403+233, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 kaj 100 kPa)

Uranila karbonatokarbonato de uranilo estas organika kombinaĵo rezultanta el interagado de la uranila hidroksido kaj karbonata acido. Temas pri flavaj kristaloj, nesolveblaj en akvo. Uranila karbonato posedas 1 uraniatomon, 2 oksigenatomojn, 1 karbonatomon kaj 3 oksigenatomojn. Uranila karbonato uzatas en kemiaj sintezoj kaj en la preparado de karbonataĵoj kaj uranilaj derivaĵoj.

En la 1948-a, Paul D. Miller kaj kunlaborantoj unuafoje izolis uranilan karbonaton, preparitan per la ago de karbona dioksido sub premo sur uranio-trioksida-, amonia- kaj natria -uranatoj. Malsaman procedon sekvis Chernyaev kaj kunlaborantoj, kiuj preparis la kunmetaĵon per la traktado de akvaj kaj alkoholaj solvaĵoj de uranila nitrato kun karbona duoksido sub premo aŭ akvaj suspensiaĵoj de uranioksido, UO3, en normalaj kondiĉoj.

La ĝis nun neraportita kunmetaĵo de uranio (IV) oksikarbonato, sur eksponiĝo al seka aero spertas samtempan oksigenadon kaj dehidratiĝon, rezultigante la formadon de la kunmetaĵo UO2CO3, 2,5 H2O, la progreso de la oksigenado estas indikita per la laŭgrada ŝanĝo de koloro de malhelverda al helflava. Ĉi tiu hidratigita uranila karbonato, kiam varmigita en vakuo je 160°, donas la anhidran kunmetaĵon UO2CO3, kiu estas stabila ĝis 500 .[2]

Sintezoj[redakti | redakti fonton]

Sintezo 1[redakti | redakti fonton]

  • Preparado per agado de fosgeno kaj uranila hidroksido:

fosgeno+uranila hidroksidouranila karbonato+numero 2klorida acido

Sintezo 2[redakti | redakti fonton]

  • Preparado per traktado de karbonata anhidrido kaj uranila hidroksido:

karbona duoksido+uranila hidroksidouranila karbonato+akvo

Sintezo 3[redakti | redakti fonton]

karbonata acido+uranila kloridouranila karbonato+numero 2klorida acido

Sintezo 4[redakti | redakti fonton]

natria karbonato+uranila kloridouranila karbonato+numero 2natria klorido

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]