Saltu al enhavo

Urashima Taro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Urashima Taro (japane 浦島 太郎) estas japana popola fabelo.

La fabelo temas pri la 24-jaraĝa fiŝkaptisto Urashima Taro. Fiŝkaptante, li rimarkas ke grupo de infanoj ĉikanas testudon. Li savas la testudon. Kiel rekompenco pro sia bonfaro, li venas viziti la palacon de la drakodio sub la maro. Urashima pasigas tri tagojn en la palaco kaj ricevas skatolon kiel donaco de la princino kiun li renkontas tie.

Kiam Urashima revenas hejmen, estas stranga viro en la domo kiu estis lia hejmo kiam li malaperis. Urashima diras ke li vivas tie kaj prezentas sin. La fremdulo diras, ke li loĝas en la domo ĉi tiujn tagojn. Li diras ke li scias ke fiŝkaptisto nomita Urashima Taro iam vivis en la domo, sed pasis 300 jaroj ekde tiam kaj diras ke Urashima Taro ne povas vivi plu. Promenante ĉirkaŭ la vilaĝo, Urashima komencas ekkompreni ke la viro rakontas la veron. Multaj aferoj ŝanĝiĝis hejme kaj li ne povas trovi siajn konatojn. Li demandas homojn ĉu ili konas fiŝkaptiston nomitan Urashima Taro, kaj ĉiu diras ke ili aŭdis pri fiŝkaptisto nomita Urashima Taro kiu vivis antaŭ tri jarcentoj.

La fakto, ke Urashima finfine rimarkas, ke la tempo, kiu estis tri tagoj en la palaco sub la maro, estis tri jarcentoj en lia hejmo, plenigas lin per teruro. Kiam Urashima malfermas la skatolon, kiun li ricevis kiel donacon de la princino, li komencas maljuniĝi kaj post iom da tempo li jam estas laca maljunulo, kvankam li estis nur 24-jara. Maljuniĝinte tiel subite, li falas teren morta.