Urba elektrotrajno de Kievo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urba elektrotrajno de Kievo
Київська міська електричка
commuter rail network
Ĝeneralaj informoj
Loko Kievo
 Ukrainio
Transportsistema speco Elektrotrajno
Komenco de trafiko 2-a de septembro 2009
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 50,8 km
Nombro de linioj 1
Nombro de stacioj 15
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 520 mm
Transportisto Ukrzaliznicja / Kijivpastrans
Mapo
vdr

Urba elektrotrajno de Kievo (ukraine Київська міська електричка) estas linio de urba elektrotrajno veturanta tra la ringo de la Kieva fervojkruciĝo. Post ĝia malfermo en septembro 2009, la urba elektrotrajno iĝis la sesa sistemo de publika transporto en Kievo - post la tramo, trolebuso, buso, metroo kaj funikularo. Ekde novembro 2015, ĝi estas administrata fare de Ukrzaliznicja kunfinancita de Kijivpastrans.

Historio[redakti | redakti fonton]

La projekto de urba trajno estis efektivigita por organizi la egalan distribuon de pasaĝertrafiko kaj redukti la ŝarĝon sur aliaj publikaj transportoj en la ĉefurbo, kaj ankaŭ por disponigi rektan komunikadon inter la maldekstra kaj dekstra bordoj de la urbo Kievo.

Unua etapo[redakti | redakti fonton]

La unua linio estis malfermita la 2-an de septembro 2009 kaj kunligis la maldekstran kaj dekstran bordojn de Dnepro ene de Kievo, nome la stacidomon Poĉajna kaj la haltejon Trojeŝĉina (antaŭe Horodnja). La itinero estis limigita al tiuj du haltejoj, la distancon inter kiuj la trajnoj trairis en 6 minutoj.

Dua etapo[redakti | redakti fonton]

La 4-an de oktobro 2011 la trafiko estis malfermita per 50,8 km longa ringo kun 14 haltejoj: Darnicja, Livobereĵna, Trojeŝĉina, Poĉajna, Zenit, Viŝhorodska, Sirec, Rubeĵivskij, Borŝĉahivka, Kijiv-Volinskij, Karavajevi Daĉi, Pivniĉna, Vidubiĉi kaj Livij Bereh.

Tria etapo[redakti | redakti fonton]

La 25-an de oktobro 2012, alia haltejo estis malfermita - Trojeŝĉina-2, pliigante la totalon de haltejoj al 15. Apartaĵo de ĉi tiu etapo estas la ligo kun la maldektraborda linio de la altrapida tramo, kiu transportas la loĝantojn de la loĝkvartalo Vihurivŝĉina-Trojeŝĉina al la urba elektrotrajno.

Evoluo[redakti | redakti fonton]

En la sekva etapo estas planite malfermi kvin pliajn haltejojn: Kijiv-Dniprovskij, Kijivska Rusanivka, Obolon, Vidradnij kaj Libidska. Kaj la lastaj du haltejoj devas esti konstruitaj de nulo. Komence, ĉi tiu etapo laŭsupoze estis efektivigota en 2012 antaŭ la komenco de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado, sed la dato de efektivigo estas nuntempe nekonata.

Aliaj fontoj inkludas la malfermon de la sekvaj haltejoj: Protasiv Jar, Kijiv-Dniprovskij / Kijiv-Demijivskij, Kijivska Rusanivka kaj Libidska.

Estontece ankaŭ disvolviĝas vojoj al satelitaj urboj, sed ili tute dependas de la stato de konstruado de la "fervoja pretervojo" de Kievo.

Dum aŭgusto 2013, la haltejoj Zenit kaj Rubeĵivskij de la Urba elektrotrajno de Kievo estis fermitaj por rekonstruo.

Pluevoluigo de la urbotrajnreto dependas de la financaj kapabloj de la urbo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]