Urba muzeo de Bad Staffelstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urba muzeo de Bad Staffelstein, nome la malnova lernejo.

La Urba muzeo de Staffelstein (germane: Museum der Stadt Bad Staffelstein) estas bela regionhistoria muzeo en la centro de Bad Staffelstein, Germanio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi muzeo fondiĝis en la jaro 1910, kiam la urbaj konsilianoj transprenis la kolektojn de la distrikta ĉefpolitikisto Philipp Badum. Ili unue estis videblaj en la iama hospitalo, ekde 1921 en la urbodomo. La kolektoj menciitaj konsistis el arkeologiaj trovitaĵoj kaj fosilioj. Alia ĉambro estis dediĉita al Joseph Victor von Scheffel, kiu verkis por tiu ĉi regiono la t.n. Frankonian kanton (Frankenlied).

Dum la 1930-aj jaroj alvenis novaj objektoj de ĉie ajn. En la 1950-aj jaroj la kolektaro priesploritis kaj ordigitis - sed restis tamen inter la jaroj 1985-1990 en la deponejo. Finfine oni trovis en la Malnova lernejo de ĉe la Kirkoplaco dignan elmontrejon. Oni pluse instalis ĉambron por la fama matematikisto Adam Ries, filo de la urbo. En printempo 2013 faritis ankaŭ nova disponigo de la kolektoj geologiaj kaj arkeologia en konekso kun novaranĝo de klerigaj rondiradoj.

Kelkaj detaloj[redakti | redakti fonton]

  • Adam Ries ja naskiĝis en Bad Staffelstein, sed furoris en Erfurto (lia eldonejo estis en la Domo de la nigra korno) respektive en Annaberg
  • Post la incendio de julio 1684 la staffelstein-anoj solene promesis organizi regule pilgrimadojn: la promesdokumento videblas en la muzeo.
  • Von Scheffel laŭdis la urban monton Staffelstein per sia fama Frankonia kanto: alia migradisto nome Ivo Hennemann akceptis en sia kabano migradistojn kaj eĉ subsignis poŝtkartojn kaj fotojn de li. Philipp Badum, kolektinte ĉion riceveblan de Scheffel, intencis fari maŭzoleon por Scheffel. Sed naturprotektantoj sukcese malhelpis tion. En la muzeo videblas la konkretaj sed ne realigitaj planoj prie.
  • La unuaj boradoj pri sanigaj salfontoj okazis en 1975. Ekde 2001 Staffelstein nomiĝas oficiale kuracloko (Bad Staffelstein). Ankaŭ pri tio ĉi informatas enmuzee.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Pri la muzeo troviĝas sur la urba retpaĝaro.