Urba muzeo de Stadtilm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urbodomo de Stadtilm: en la alo dekstra troviĝas la muzeo regionhistoria.

La Urba muzeo de Stadtilm (germane: Stadt- und Heimatmuseum Stadtilm) troviĝas en la orienta alo de la historia urbodomo de Stadtilm, Straße der Einheit nr 1.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La muzeo fonditis en 1902. Ĝi troviĝas en eksa abatejo de cistercianinoj, kiu translokitis de Saalfeld (Saale) tien ĉi en la 1275-a jaro. De tiu tempo konserviĝis ĝis nun la t.n. kripto, salono sub la iama monakina galerio de la monakeja kirko (ĝi estis cetere la baptokirko de Albert Methfessel).

Post la perforta malfunkciigo de la abatejo post la Reformacio en 1533 gajnis tiujn domojn la grafoj de Schwarzburg, kiuj alikonstruigis la konstruaĵojn al kastelo. Post pluraj posedintoj ekposedis la tutan komplekson la urbo en 1919 instalante tie i.a. la urbodomon.

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

Diversaj sekcioj konsistigas la muzeon. Unu fokuso metitis sur la urba historio. En la unua salono oni gajnis superrigardon historian (i.a. ankaŭ de la fervoja linio tra Stadtilm kun impona viadukto). En la dua prezentatas la metioj tipaj por la urbo. En la centro de la tria staras personuloj rilataj al Stadtilm, objektoj el la malnova gildaro kaj burĝaj dominventaroj. Sekvas sekcio pri la makettrajno de la firmao Carl Liebmann kaj pri la loka metalprilaboradejoj (VEB Metallwarenfabrik Stadtilm). Fine videblas mebloj el diversaj epokoj.

Apartenas al la muzeo ankaŭ mezepoka aerhejtilo (forno el ŝtono) en trinava krucevolbita kelo (el la tempo de la funkcianta abatejo). La volboj estis uzataj de esploristoj el la tereno de nuklea fiziko je la fino de la Dua mondmilito.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2006, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 156

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Informoj pri la muzeo sur la urba retpaĝaro.[rompita ligilo]