Saltu al enhavo

Urba muziko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urba muziko
muzikĝenro
radiostacia formo Redakti la valoron en Wikidata
muziko de la afrika diasporo • popola muziko
Komenco 1975 vd
vdr

Urba muziko - angle Urban music - aŭ urba nuntempa muziko - angle Urban contemporary music - estas termino uzata en la usona muzika industrio, kiu ampleksas ĉian nuntempan afrik-usonan popularan muzikon (ekzemple funko, swingbeat, nuntempa ritmenbluso ktp.).

La termino "urba muziko" aperis en 1975 kaj disvastiĝis en la 1980-aj jaroj, kiam afrik-usona muziko komencis adaptiĝi al radioformatoj (ĝenerale ne pli longaj ol kvar minutoj), uzi instrumentojn kaj produktadmetodojn pli ciferecajn ol organikajn (sintezilojn, drumomaŝinojn, programadon), kaj melodiojn foje pli proksimajn al popmuziko ol antaŭe, kun la celo de interkruciĝo — tio estas, allogi larĝan publikon ankaŭ sen afrik-usona deveno al la muzikaĵoj. Ĝi tial markas rompon kun la "origina" ritmenbluso kaj "organika" soulo de la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj. Kun la escepto de "nova soulo" (neo soulnew urban soul), kiu distingas sin de ĉi tiu estetiko per rekonekto kun la radikoj de soulo, ĉiu nuntempa afrik-usona muziko apartenas al la kategorio de urba muziko.

Kelkaj tiel nomataj klasikaj soul-artistoj havis furoraĵojn kiuj falas en la urban kategorion, inkluzive de Marvin Gaye kun "Sexual Healing", Stevie Wonder kun "Part-Time Lover" kaj The Temptations kun "Treat Her Like a Lady".

La unuaj kvar enkondukaj frazoj de la nova teksto ekestis laŭ la enkonduko de la koncerna franca teksto laŭ la stato de la 4-a de majo 2026.