Urbana bluso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Urbana bluso estas arnomo por ĉiuj stiloj de bluso, kiuj estis evoluigita kaj flegataj en urboj. Ofte en la urboj la sono estas pli milda kaj teknike rafinita; parte la kantataj tekstoj estas pli vulgaraj kaj malpli membiografiaj. Urbana bluson ofte ankaŭ ludis ĵazbandetoj. Aparte piano estis grava instrumento de ĉi tiu ĝenro. En ĉikaga bluso ekde la 1940-aj jaroj ankaŭ la elektraj gitaroj fariĝis pli kaj pli gravaj.

Evoluo de la urbana bluso[redakti | redakti fonton]

Jam ekde la pratempoj de bluso ekzistas krom la kampara bluso ankaŭ bluso, kiu okupiĝis pri urbanaj temoj. Pro la urbenmigrado de multaj kamparanoj dum la unuaj jardekoj de la 20-a jarcento tiuj ĉi kunportis sian respektivan blusostilon. En la urbo ilia bluso ŝanĝiĝis: Ĝi okupiĝis pri urbanaj temoj kaj ligiĝis kun la muziko de la urbanoj, ekz. la ragtimo-paŝpiano. La tekstoj parte enhavis drastajn komentojn pri la vivo enurba. La homoj serĉis laborpostenojn kaj pli bonajn vivkondiĉojn, sed ankaŭ distradon.

Bluso estis prezentata en vodeviloj. Aparte surdiskigoj faris ĝin transiran esprimon de interkompreniĝo en la nigrula urbanaro, ĉar sondiskoj estis haveblaj kaj atingis pli da nigrulojn, kiuj ne povis (aŭ rajtis) viziti ĉiun distrejojn kaj kulturejon. La sondiskaj eldonejoj tamen pli interesiĝis pri distrado ol pri aŭtenteco. Je ĉi tiu giganta kaj pliiĝanta publiko reagis bluso, transprenante novajn taskojn kaj esprimante pli urbanajn sintenojn . Ĝi esprimis la urban vivon, industriigon, dancmuzikoj, festomuziko kaj personan distradon, same kiel muziko, kiu defiis al grupa partopreno.[1]

Bluskantistoj memorigis la publikon ne nur nostalgie pri la "bonaj pasintaj (kamparaj) tempoj", sed ankaŭ devis okupiĝi pri moderna aktuale esprimo kaj sintenoj pri la urbo. Unue la ragtimpianistoj komencis akompani bluskantistojn, kio larĝigis ilian stilon, ĉar ili devis adapti sin al ili kaj orientiĝi al kantado. Ofte la kantistoj tamen havis ritman koncepton, kiu ne konvenis kun tiu de la akompananto; ĉio ĉi tamen ne malhelpis al la du kune muziki kaj sonregistri.[1]

Ankaŭ akompanaj blovistoj alproksimigis al la kantstilo. La interŝanĝo ekzemple inter Louis Armstrong kaj Bessie Smith tiutempe estis impona. La sonregistraĵoj de la bando de Duke Ellington el la malfruaj 1920-aj jaroj ankaŭ montris multnombron da ekzemploj de instrumenta transpreno de tiaj kantaj efektoj: grumblego kaj va-va-efektoj, singultoj, vibradoj, ŝmirtonoj. La origina sono de bluso tiamaniere konserviĝis kaj eniris la novajn urbanajn stilojn: La peza sono de Misisipio, la pli malpeza teksasa bluso kun sia fingra lerteco kaj tiu de la ok- aŭ naŭkapaj bandoj de Kansasurbo, kiu en la 1930-aj ĝis 1940-aj jaroj transformis la bluson dancebla.

Kiam la bluso urbenmigris, en la diversaj urboj formiĝis similaj stiloj. Jelly Roll Morton en Nov-Orleano ekz. kaj James P. Johnson en Novjorko ligis ragtiman kaj blusan stilojn laŭ propra maniero. En Kansasurbo la instrumenta bluso estis elformata en orkestran stilon, kiu transprenis blusajn ripetfrazojn, breĉojn kaj aliajn inventaĵojn, kiujn pianistoj kiel Mary Lou Williams, Benny Moten, Count Basie, Pete Johnson kaj Jay McShann evoluigis el bugio, aliaj blusostiloj, ragtimo-paŝpiano kaj la ekĝermanta svingostilo, kaj kiu dum la sekvaj jaroj ekhavis grandan influon.

Efikoj[redakti | redakti fonton]

Aparte en Kansasurbo urbana bluso influis la ĵazon. La tie ekestinta kansasurba ĵazo siflanke forte efikis sur la formado de ritmenbluso.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Billy Taylor, Jazz Piano, Kap. 7 Urban Blues, Wm. C. Brown Company Publishers