Saltu al enhavo

Urbo Okinavo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urbo Okinavo
urbo de Japanio
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 904-8501
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 142 094  (2021) [+]
Loĝdenso 2 858 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 26° 20′ N, 127° 48′ O (mapo)26.334277777778127.80572222222Koordinatoj: 26° 20′ N, 127° 48′ O (mapo) [+]
Areo 49,72 km² (4 972 ha) [+]
Horzono UTC+09:00 [+]
Urbo Okinavo (Gubernio Ehime)
Urbo Okinavo (Gubernio Ehime)
DEC
Situo de Urbo Okinavo
Urbo Okinavo (Japanio)
Urbo Okinavo (Japanio)
DEC
Situo de Urbo Okinavo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Okinawa, Okinawa [+]
vdr

Okinavo[1][2][3][4] (japane 沖縄市) estas urbego en Okinava insulo, en gubernio Okinavo, en regiono Kiuŝuo en Japanio.

Ĉefvojo en Okinavo
la sudorienta botanika ĝardeno
pado de palmarboj en la botanika ĝardeno

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2021 Okinavo havis populacion de 142 094.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Okinavo situas en la centra parto de la insulo Okinava, proksimume 20 kilometrojn norde de la gubernia sidejo Naha. Ĉefurbo Tokio troviĝas 1647 kilometrojn aere laŭ [1].

La urbo longe apartenis al Rjukju-reĝlando. En 1908 oni establis la vilaĝojn Goeku kaj Misato. Post la batalo de Okinavo Usono establis la unuan rifuĝejon proksime. Ambaŭ vilaĝoj iĝis tre urbanizitaj pro konstruado de la rifuĝejo kaj la establado aliaj armeaj bazoj. La areo iĝis "bazurbo" servanta usonan armean personaron, ja usonanoj restis plu. En 1956 Goeku ŝanĝis sian nomon al la vilaĝo Koza; samjare ĝi urbiĝis. Koza estis la loko de la tumulto en 1970. Ĉirkaŭ 5 mil okinavanoj atakis ĉirkaŭ 700 usonanojn. Ĉirkaŭ 60 amerikanoj estis vunditaj kaj 75 aŭtoj estis bruligitaj, plie pluraj konstruaĵoj estis detruitaj en la armea bazo. La tumulto estis neatendita kaj iom poste finiĝis la usona administrado en tiu ĉi insulo. Urbo Okinava estis fondita la 1-an de aprilo 1974 kun la kunfandiĝo de Koza kaj Misato.

En Okinavo nur bazlernejoj kaj mezlernejoj funkcias.

Okinavo havas nur vojajn kontaktojn al la ceteraj insulpartoj, fervojo ne ekzistas en la insulo. Flughaveno kaj haveno en Naha funkcias.

Okinavo situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen, tamen iomete en tropika pluvarbara klimato (Af) - kun varmaj someroj kaj mildaj vintroj. La meza jara temperaturo estas 23 °C kaj varias 21-26 °C. La jarpluvo averaĝas pli, ol 2000 milimetrojn. En ĉiuj monatoj pluvas.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]


pliaj bildoj pri Okinavo
teknika mezlernejo
Avenuo
Poŝto
Banko
Vendejego
Botanika ĝardeno
Enirejo de bestoĝardeno
mezlernejo Misato