Urbo de Literaturo (Unesko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Biblioteko Brera en Milano, Italio.

Urbo de Literaturo estas koncepto ene de la UNESKO-programo Reto de Kreemaj Urboj de Unesko[1] (angle Creative Cities Network), kiu estis lanĉita en 2004 por antaŭenigi kunlaboron inter urboj, kiuj uzas krepovon kiel gravan faktoron por sia urba disvolviĝo.

Diversaj literaturrilataj instancoj (ekz. PEN-sekcio, bibliotekoj, libroeldonejoj) povas kandidatiĝi por fariĝi Urbo de Literaturo.

Biblioteko Clementinum en Prago, Ĉeĥio.

La ideo de internacia reto de literaturaj urboj ekestis en Edinburgo en la fruaj 2000-aj jaroj.

La Reto havas membro-urbojn rilate al diversaj kreivaj kampoj: krom pri Literaturo ankaŭ pri Vidaj artoj, Metiaj kaj popolaj artoj, Dezajno, Gastronomio, Muziko, Kino [2].

Kriterioj por fariĝi Urbo de Literaturo[redakti | redakti fonton]

Por esti aprobita kiel Urbo de Literaturo, urbo devas plenumi kelkajn kriteriojn difinitajn de Unesko.

Literaturaj urboj agnoskitaj de Unesko havas similajn karakterizaĵojn, kiel:

  • Kvalito, kvanto kaj diverseco de publikaĵoj en la urbo
  • Kvalito kaj kvanto de edukaj programoj celante enlandan aŭ eksterlandan literaturon je diversaj niveloj
  • Literaturo, teatro kaj/aŭ poezio ludas gravan rolon en la urbo
  • Organizado de literaturaj eventoj kaj festivaloj, kiuj akcelas enlandan kaj eksterlandan literaturojn.
  • La ekzisto de bibliotekoj, librovendejoj kaj publikaj aŭ privataj kulturaj centroj, kiuj konservas, akcelas kaj disvastigas enlandan kaj eksterlandan literaturojn
  • Implikiĝo de la eldona industrio en tradukado de literaturaj verkoj el diversaj lingvoj kaj fremda literaturo
  • Aktiva partopreno de tradiciaj kaj novaj amaskomunikiloj por akceli literaturon kaj plifortigi la merkaton por literaturaj produktoj

Elektitaj Urboj de Literaturo[redakti | redakti fonton]

Akceptitaj urboj estas kontrolataj kaj retaksitaj ĉiun kvaran jaron. Kiam Barcelono (Hispanio) kandidatiĝis oni ankaŭ menciis la fakton, ke, ekde 2007, Barcelono estas rifuĝejo por persekutitaj verkistoj. La 11an de decembro 2015, la ĝenerala direktoro de Unesko, anoncis la nomumon de 47 urboj en 33 landoj kiel novaj membroj de la Reto de Kreemaj Urboj de Unesko, el kiuj 9 aliĝis al la kategorio de Literaturaj Urboj, Barcelono inter ili.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]