Urbodomo de Apolda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urbodomo de Apolda
urbodomo
Rathaus [+]

LandoGermanio
RegionoTuringio
SituoApolda
- koordinatoj51° 1′ 22″ N, 11° 30′ 48″ O (mapo)51.022711.5134Koordinatoj: 51° 1′ 22″ N, 11° 30′ 48″ O (mapo)

Urbodomo de Apolda (Turingio)
Urbodomo de Apolda (Turingio)
DEC
Urbodomo de Apolda
Urbodomo de Apolda
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Urbodomo de Apolda
Vikimedia Komunejo:  Rathaus (Apolda) [+]
vdr
Urbodomo kun foirejo

La Urbodomo de Apolda (germane Apoldaer Rathaus) estas unu el la plej malnovaj konstruaĵoj en Apolda, Germanujo, funkciante same ĝis hodiaŭ. Ĝi ankaŭ emblemas por la urbo. La duetaĝa ejo laŭ renesancstilo starigitis ĉe la eosta flanko de la foirejo en 1558/59; ene sidas la administradantoj municipaj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Urbodomo malnova[redakti | redakti fonton]

Ricevis la urbajn privilegiojn la apolda-anoj en la 13-a jarcento. Poste, meze de la centra foirejo starigitis en 1336 urbodomo. Pro subpremo fare de la Vitzthum-dinastio kaj sekva malgrandeco urbobuĝeta oni povis konstrui nur etan domon. Tamen okaze de etaj kvereloj rajtis oni juĝi ankaŭ surloke sendepende de la kastelaj kaj landaj senjoroj. La tegmento estas kun ŝindoj kaj dumfoire eĉ ene de la urbodomo venditis aferoj. En 1507 la urbodomo kune kun la kompleta urbo garantie ludonitis fare de Christoph von Vitzthum al la Monaĥinejo Heusdorf. En apudanta skribaĵo raportin oni pri la fakto ke relative eta urbo de nur 160 loĝantoj ĝuis la ekziston de propra urbodomo.

Urbodomo nova[redakti | redakti fonton]

Baldaŭ poste la modesta ejo ne plu sufiĉis al la ŝanĝiĝintaj cirkonstancoj evoluaj kiel klarigis ekz. la kronikisto Julius Konstantin Kronfeld. Pro tio starigitis en 1558/59 ĉe la orienta foirplaca flanko nova ejo: la jardatoj videblas sur la turo. Samtempe malkonstruitis la malnova urbodometo. Du bienoj devis cedi al la nova domo. Aŭtomate iĝis tiel pligrandiĝo de la foirplaco kaj plibonigo de la komercadaj cirkonstancoj. La kostegoj de 3000 guldenoj repageblis nur paŝon post paŝo. Post 110 jaroj aldonitis en 1669 fortimpresa turo kun horloĝo kaj sonoriloj. Post fajregaj damaĝoj nur kvar jarojn pli malfrue necesis novkonstruigo de la domo en 1673/74 kio kostis 1435 talerojn. Sub la helika ŝtuparo instalitis karcera celo. Maldekstre de la turo estis gastejo. En 1667 metitis surloken ankaŭ pesilo kiu ege gravis dum komercado. Menciindas ankaŭ dancejo tiea. Ekde 1771 gvatisto observis disde la turo la tutan urbon estante de granda signifo ekz. por la tuja anonco de incendioj. Flanke la turisto ankaŭ ludis la rolon de oficiala urba muzikisto.

Ĝis 1890 la gastejo havis sian dorlotan funkcion de pli ol tri jarcentoj. Ĝi gravegis krome kiel imposto-fonto. Aliaj elverŝejoj longan tempon ne ekzistis. Ekde 1850 estis en supraj etaĝoj ankaŭ justicaj servoj kiuj antaŭe lokis en Niederroßla. Ture estis ankaŭ prizono. Fine de la 19-a jarcento la horloĝo devis moderniĝi. En 1867/68 la tuto pliampleksiĝis post malkonstruo de malnova ejo ĉe najbara Schleiergasse-strateto. Post tio oni povis ene gastigi ŝparkason (kiu translokiĝis en 1910 al la ne tro froa Stadthaus-domo. Dum al Unua mondmilito la sonorilo de 1667 forprenitis por fandi ĝin je armiloj. Anstataŭo estis ligna sonorilo el Niedermühle-muelejo. Ĉirkaŭ la jaro 1939-a la domo de ĉe Haus Markt 2 venis en urban uzon kaj unuigitis per transpasejo kun la urbodomo.

Restaŭroj kaj rekonstruoj[redakti | redakti fonton]

En 1957 kaj 1969 faritis restaŭradoj: la horloĝo ricevis novan ciferplaton, la ŝtuparo ĉe la enirejo kaj la turbalkono novigitis. Krome novaj fenestraj benkoj alvenis kaj maldekstre blazono modernigita. La ekstera fasado nove tegitis per puco. Tiuokaze ankau la grundo de Markt 3 ricevis limvandon en la direkto de la foirplaco. Ĝi ekzistis post malkonstruo de domo tiea servonte kiel parkumejo por la urodoma dungitaro.

En al jaroj 1998/99 diversaj rekonstruoj faritis kun etaj ŝanĝoj; la ĉefa enirejo alilokigitis maldekstren laŭ historiaj fotoj. Trovitaj historiaj detaloj - ekz. la muroarkaĵo en la supra etaĝo kaj renesanca portalo, liberigitis kaj riparitis. Unu jaron poste la alkonstruitaĵo de la urbodomo ĉe Schleiergasse-strateto kaj rearanĝitis. Okaze de datreveno liberiĝa fare de la Usona Armeo kun sensindefenda kapitulacio senvualigitis senvualigitis en la 12-a de aprilo 2000 memorigtabulo en al urbodoma vestiblo.

En 2001 restaŭritis ankaŭ la kortega ero kaj la enirhalo de la urbodomo. De tiam ene estas moderna porturista informadcentro. Ekde novembro 2003 kuŝas manskribita libro de 16 paĝoj en la vestiblo kun informoj pri la jarobilanco de 2003.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Kronfeld, Julius Constantin: Geschichte und Beschreibung der Fabrik- und Handelsstadt Apolda und deren nächster Umgebung, Apolda 1871.
  • Gollrad, Eva: Geschichte und Beschreibung der Stadt Apolda 1871–1990, Apolda o. J., ISBN 3-00-002012-8
  • Kulturbund der DDR, Kreisorganisation Apolda: 700 Jahre Stadt Apolda – 1289 bis 1989
  • Stadt Apolda: 450 Jahre Rathaus Apolda, Apolda 2009

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]