Urbodomo de Neustadt (Orla)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urbodomo de Neustadt
urbodomo
Rathaus [+]

LandoGermanio
RegionoTuringio
SituoNeustadt an der Orla
- koordinatoj50° 44′ 11″ N, 11° 44′ 45″ O (mapo)50.7362511.745833Koordinatoj: 50° 44′ 11″ N, 11° 44′ 45″ O (mapo)

Urbodomo de Neustadt (Turingio)
Urbodomo de Neustadt (Turingio)
DEC
Urbodomo de Neustadt
Urbodomo de Neustadt
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Urbodomo de Neustadt
Vikimedia Komunejo:  Rathaus Neustadt an der Orla [+]
vdr

Urbodomo (germane Rathaus) en Neustadt an der Orla, Germanujo, starigitis ĉ. en 1464. Ĝi estas protektotaĵo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉ. en 1464 du ejeroj, eosta pli alta (kiu jam antaŭe estis estinta urbodometo) kaj uesta (la t.n. urbodoma kapelo) unuiĝis je fortimpresa domego. Oriente verŝajne la en 1364 kiel ŝtona domo menciita antaŭula konstruaĵo enkorpigitis. La konstruaĵo alikonstruitis je la fino de la 15-a kaj la komenco de la 16-a jarcento, ĝi dekoraciitis kaj oriele pliriĉigitis. La ornama gablo konstruitis ĉ. en 1505 fare de Hans Krause kiu ankaŭ laboradis ĉe la urbodomo de Pößneck. Restaŭradoj faritis en 1974/75 kaj 1992.

Arĥitekturo[redakti | redakti fonton]

La rektangula trietaĝa kaj masiva korpuso konsistas el larĝa kaj malalta, ŝtonaspekta okcidenta parto kun krucaj fenestroj kaj orienta pli alta kaj puc-hava parto.

La vandoj pordaj kaj fenestraj artiste prilaboritis. Disde la bazarplaco la ejo alireblas tra gotika sidniĉportalo kun bestoskulptaĵoj (enirejo al la iama trinkejo). Pli supre estas granda kaj parceligita fenestro de la konsilantara salonego. La orienta parto posedas, krom libera ŝtuparo ueste, orielon duetaĝan kaj belegan dekoracigablon. Bastonaraĵo videblas ĉe la tuto de la vandoj de la orielo kiu kronatas per kudrilpinta spajro kun kroneto gabla. Ĉe ambaŭ defluiltegmentaj supraĵoj oriente troviĝas supraj dometoj kun malgrandaj ornamfrontonoj. Laŭ Georg Dehio temas pri orielekzemplo ege modela por la plej malfrua gotiko. Grandece kaj kvalite la urbodomo de Neustadt apartenas al la plej gravaj malfrugotikaj urbodomoj en tuta Turingio estante senprobleme komparebla kun samfunkciaj ejoj en Saalfeld (Saale) kaj Pößneck.

La interno pro uzokaŭzoj aliigitis. En la unua supra etaĝo orienta estas la granda konsilisalonego kun ligna tegmentara plafono, ĉeoriele estas krucripvolbo kun turniĝintaj profilbastonoj, figura ŝlosoŝtono kaj kaj ornamripaj arkoj. En la dua supera etaĝo troveblas iama arĥivo.

Dekstre apud la libera ŝtuparo pendas supre de pintarka pordo la pilorio en formo de ŝtona bufo sidanta sur panbulo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hans Müller: Thüringen. Landschaft, Kultur und Geschichte im „grünen Herzen“ Deutschlands. DuMont Reiseverlag, Ostfildern 2003, ISBN 978-3-7701-3848-7, p. 264–265.
  • Georg Dehio: Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler. Thüringen. Deutscher Kunstverlag München/Berlin 1998, ISBN 3-422-03050-6, p. 883–884.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]