Urbodomo de Sevilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Novklasika fasado de la Urbodomo.

La Urbodomo de Sevilo estas unu el la kvar publikaj administradoj kun politikaj respondecoj en la urbo Sevilo, kune al la Ĝenerala Administrado de la Ŝtato, la Junto de Andaluzio, kaj la Deputitaro de Sevilo.

La historia konstruaĵo kie sidas la Urbodomo estas unu el la plej gravaj montroj de la platereska arkitekturo. Ĝi situas ĉe la Nova Placo. Ĝi estis ekkonstruita en la 15a jarcento de Diego de Riaño.

La politika administrado de la urbo estas realigita tra Urbestraro demokratie elektita ĉiun kvaran jaron. Laŭ la leĝo kaj laŭ la nombro de loĝantoj, la magistratanoj povas esti pli aŭ malpli, kiuj konsistigas la Urbestraron. Nuntempe Sevilo havas 33 magistratanojn.