Urbomurego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Urbomurego estas historia fortikiga instalaĵo de urbo por protekto konraŭ atakantoj. Ĝi konsistas el ŝtono aŭ argilo kaj estas almenaŭ home alta, plej ofte klare pli alta. Ĝi ĉirkaŭis urbon plene aŭ parte, depende de la tereno ankaŭ enprenis naturajn baraĵojn kiel rokojn aŭ riverojn. Urbomurego estis pasebla nur tra la urbopordegoj. Konstrui defendomuron estis en la mezepoko privilegio, kiun donis la regantoj al certaj urboj. La defendomuro per tio fariĝis rekonilo de urbo aŭ foira komunumo. La urba aŭ foira privilegio tamen ne nepre estis ligita kun la fortikigorajto. Inverse en la mezepoko ekzistis vilaĝoj fortikigitaj per plejparte simplaj muregoj, ekzemple en la Turinga Baseno kaj en la vinkulturaj regionoj de sudokcidenta Germanujo.

Remparo aŭ defenda muro estas murego aŭ tera altaĵo antaŭita de fosaĵo, ordinare ĉirkaŭ urbo aŭ alia grava loko por ĝin defendi.

Historio[redakti | redakti fonton]

Düppel: Rekonstruaĵo de mezepoka palisaro

Urbomuregoj estas la pluevoluigoj de palisaroj kaj remparoj, kiujn oni konstruis por protekto de fruaj loĝlokoj. Kiel unuan urbomuregan urbon oni konsideras Jeriĥo, kiu jam en 7000 a. K. tenis urbomuregon. Kiel unuan veran urban fortikigon oni tamen konsideras la muregon 9,5 kilometrojn longan de Uruk, la siatempe plej granda urbo tutmonde. Proksimume 2700 a. K. Uruk ricevis sian muregon, el kiu elstaris proksimume naŭcent duoncirkloformaj turoj. Dum kiam nura muro, kiel en Jeriĥo, nur estas ĉirkaŭbaraĵo, kiu malfaciligas aŭ malebligas entrudiĝon, ĝi fariĝas per la enkonstruo de turojbastionoj defendpova kaj per tio urbofortikaĵo.

Ekde la antikveco ĝis en la novepoko urbomuregoj estas preskaŭ nepraj eroj de ĉiu urbo. Oni diskutas, ĉu malnovgrekaj urboj jam en la arĥaika epoko ĉiuj jam havis urbomuregojn.[1] Dum la tempo de la Pax Romana ĉiukaze ekzistis esceptoj, ekzemple la antikva Romo mem, kiu ĝis proksimume 270 ne tenis taŭgajn muregojn, ĉar ĝi fidis pri la legioj kiel protekto. Dum ĉi tiu fazo oni cirkaŭis urbojn en la kerna regiono de la Romia Imperio ofte nur pro prestiĝaj kaŭzoj per muregoj (kelka urbo ja havis pordegojn, sed en muregojn). En la malfrua antikveco tio ĉi tamen ŝanĝiĝis.

Trier: Porta Nigra

En meza Eŭropo jam la Keltoj postlasis grandajn, forte fortikitajn urbojn (opidumojn), kies urbomuregoj foje montris influojn el la mediteranea regiono. Komence la fortikaĵoj estis nuraj ligno-tero-konstruaĵoj, poste ili starigis plejofte mikskonstruaĵojn el trovitaj ŝtonoj, sen mortero metitaj unu sur la aliaj, kaj lignaj elementoj. La romianoj fortikigis multajn el siaj urbofondaĵoj pli aŭ malpli frue per masivaj morterfiksitaj ŝtonmuroj. La verŝajne plej fama restaĵo de ĉi tiuj fortikaĵaj instalaĵoj en Germanujo estas la Porta Nigra (nigra pordego) en Treviro. Ankaŭ Regensburgo kaj Kolonjo povas montri kelkajn restaĵojn.

Krom ĉi tiuj jam antikvaj civitoj en la frua mezepoko oni fondis kelkajn fortikajn kaj episkopajn urbojn. Tiuj ĉi urboj kutime estis protektataj per teraltaĵoj kaj fosaĵoj, malofte per simplaj ŝtonmuroj. Ekde la 12-a jarcento ekestis centoj da pli malgrandaj kaj pli grandaj loĝlokoj en tuta Eŭropo, kiuj plejofte baldaŭ ricevis la urban aŭ fortikaĵan privilegion. Urbofondado estis – krom la konstruo de fortikaĵoj – grava elemento de la koloniigo de novakiritaj teritorioj, aparte en orienta Eŭropo ekestis multaj planitaj novurboj. Tiuj ĉi planiteco estas facile ekkonebla pro la regulaj planoj kaj grandaj foirejoj de la fondourboj. Iliajn fortikigajn instalaĵojn oni ĉiam denove elkonstruis dumpase de la historio kaj adaptis ilin al la aktuala stato de la militoteĥniko.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

Strukturo laŭ ekzemplo de la urbomurego de Freistadt en Supra Aŭstrujo (plejparte konserviĝinta)
Malligitaj rulŝtonoj sur la murkrono (Seßlach)
Urbomurego kun apogopilastroj en Stralsund
Urbomurego kun malferma defendokoridoro en Delitzsch
Urbomurego en Murten kun ferma defendokoridoro

Urbomurego konsistas en sia plej simpla formo el fermita muroringo kun ĝiaj pordegoj. La murkrono plejofte estis surirebla kaj havis ĉe la ekstera flanko homoaltan balustradon kun paffendoj aŭ murdentojn. Norde de la Alpoj ĉi tiu rondvojo plejofte estis tegmentita. Foje anstataŭ la defendokoridoro sur la muro estis tavoligitaj malligaj rulŝtonoj. La defalantaj ŝtonoj avertis la defendantojn, se atakantoj volis transgrimpi la muregon. Ekzemploj por tio estis la konserviĝintaj urbaj fortikigaĵoj de Seßlach kaj Fladungen.

Aldoniĝis dumpase de la tempo multaj plifortikigoj kiel:

  • Muregoturo: turo konstruita super la muro, kiu plejparte iomete antaŭstaris, tiel ke la murego estis pripafebla per armoj
  • Urbofosaĵo: antaŭmetita fosaĵo, foje plenigita per akvo
  • Pordegoturo: turo starigita apud aŭ super la urbopordego, kiu plibonigis la defendebleco de la pordego
  • Antaŭmuro kun kaĝo: aldona muro malpli alta kaj ekstere pasanta; la interspaco nomata kaĝo plejofte estis subdividita per muroj en plurajn kamerojn.
  • Antaŭaj baraĵoj kiel ekzemple heĝoj

Dum la defendoturoj de mezepokaj urbaj fortikigaĵoj en okcidenta kaj suda Eŭropo ofte estis unuece kaj regule formataj (Ávila, Provins), la urbomuregoj en meza Eŭropo montras abundan variecon da turformoj. Tie defendo- kaj pordegoturoj atingas konsiderindajn altecojn, duturaj pordegoj estas klare pli maloftaj. Krom nura protekta kaj defenda funkcio ankaŭ sinprezento-bezonoj kaj artaj vidpunktoj grave rolis je la planado de la defendinstalaĵoj. Urba arĥitekturo konkursis kun la nobelkastelo; urbomuregoj ofte ankaŭ estis manifestaĵoj de urba memkonscio.

Antaŭurboj plejofte havis separan muregolinion, kiu estis adaptita al la defendoplano de urbo. Multaj urboj novkonstruis la urbomuregojn, se la malnovaj tro bremsis ilian kreskon. La paso de la malnova muroj estas rekonebla en la mapoj kaj vojretoj de la urboj, ekz. en Nördlingen kaj Dinkelsbühl, foje eĉ la malnovaj pordegoturoj konserviĝis, ekzemple la Munttoren en Amsterdamo.

Kromaj antaŭaj defendoinstalaĵoj malebligis, ke oni povis ĉirkaŭpasi la urbon, tra kiu pasas la komercvojoj kaj per tio eviti pagendajn doganojn aŭ la tiean foirejon. Ekster la urboj oni ofte starigis gardo- kaj signalturojn sur taŭgaj altejoj kaj elrigardejoj, kiuj foje estis fortikigataj. Ofte oni protektis la eksterajn limojn de urba teritorio plene aŭ parte per elspezaj fosaĵoj kaj teraltaĵoj surplantitaj per heĝoj. La trairejoj kutime estis fortikigitaj per pordegoj aŭ pordegodomoj. Tiel nomataj heĝorajdistoj, kiuj plejparte ankaŭ deĵoris kiel pordegogardistoj, kontrolis la instalaĵojn pri difektoj. Restaĵoj de tiaj kamparheĝoj ofte ankoraŭ nun estas multkilometre laŭireblaj, ankaŭ kelkaj pordegokonstruaĵoj konserviĝis. Riĉaj urboj protektis siajn teritoriojn ankaŭ per konstruo de fortikaĵoj, kiujn okupis zorgistoj. Fama ekzemplo estas la „Drakula Kastelo“ Bran (Törzburg), kiu protektu la urbon Kronstadt.

La urbomuregoj ofte estis ligitaj per disbranĉaj muregoj kun la fortikigaĵoj de altaĵfortikaĵoj, ekstera altaĵa kaj urba fortikaĵoj konsistigis do komunan defendosistemon. Konserviĝis multaj ekzemploj en Germanujo kiel Hirschhorn am Neckar, Königsberg in Bayern, Pappenheim en Frankonujo, Burghausen en Supra Bavarujo kaj multaj aliaj. Kelkaj fortikaĵoj estis rekte enigitaj en la defendoplano (Nurenbergo, Karkasuno) aŭ la urboj estas antaŭlokitaj al la fortikaĵoj laŭ maniero de grandaj „antaŭfortikaĵoj“. Kelka pli granda urbo havis samtempe plurajn urboregentojn, ekzemple Aŭgsburgo estis separita en episkopan kaj regnan urbon. Tiaj parturboj ofte estis separitaj per apartaj fortikaĵoj.

fortikaĵo Bourtange, rastaŭrita al la situacio de la jaro 1750, provinco Groningo, Nederlando

La invento de pulvopafiloj postulis pluan elkonstruon de la fortikigaj instalaĵoj, kiu evoluis en pluraj fazoj. Komence la kaĝo ricevis duoncirkloformajn turojn (ŝeloturojn), en kiuj oni povis meti kelkajn malmultajn pafilegojn. Baldaŭ oni konstruis pli grandajn plifortikigaĵojn nome bastionojn, kiuj troviĝis je strategie gravaj punktoj, ekzemple pordegoj aŭ anguloj.

La urbon kiel tia tamen ankoraŭ protektis relative maldikaj muroj, kiuj ne plu povas rezisti al pafilegoj de alta pafoforto. Tial kelkaj urboj ricevis novajn stelforme aranĝitajn fortikigajn instalaĵojn kun multaj pafilegoj, kiuj konsistis el dikaj teraltaĵoj tegitaj per masonaĵo kaj povis rezisti pli longan pripafadon. Tiuj ĉi masivaj fortikaĵoj treege limigis la kreskon de la urboj, ĉar ili ne tiom facile estis forŝoveblaj kiel simpla muro kaj malebligis pro strategiaj kialoj kroman surkonstruon „antaŭ la pordegoj de la urbo“. Per tio en la sekva tempo okazis pli kaj pli densa surkonstruado de enurba areo.

Fino[redakti | redakti fonton]

La Viena Ringstrato ekestis post la forigo de la urbomurego

Kadre de la urba kreskado kaj de la translokado de la defendo sur ĉirkaŭajn antaŭenigitajn fortikaĵojn la plej multaj muregoj estis malkonstruataj en la 19-a jarcento. Tial en multaj urboj nur fosaĵoj aŭ parkoj ringforme ĉirkaŭantaj la urbojn atestas iamajn urbaj fortikigaĵojn. Kelkaj stratonomoj montras sur iama ekzisto de fortikaĵoj, ekzemple se en ili aperas vortoj kiel Hagen (heĝo), Tor (pordego), Wall (teraltaĵo), Contrescarpe (ekstera fosaĵo) aŭ Glacis (antaŭkrutaĵo).

La historian kaj ankaŭ arĥitekturhistorian valoron de la urbaj fortikaĵoj plejparte oni ekkonis nur pli malfrue. Ĝuste en la 19-a jarcento, kiu fieris pri sia artoscienco, okazis grandnombro da malkonstruoj de urbomuregoj. Aliaflanke oni riparis kompletajn urbajn fortikaĵojn kiel en Karkasuno, aliaflanke oni konsideris la defendinstalaĵojn kiel superfluaj kaj oferis ilin al la spacakiro ekz. por la stratkonstruo. La frua monumentprotekta leĝo de la bavara reĝo Ludoviko la 1-a el 1826 estas escepto. Al ĉi tiu leĝo estas dankende, ke urbomonumentoj kiel Rothenburg ob der Tauber, Nördlingen, Dinkelsbühl kaj Nurenbergo preskaŭ komplete konserviĝis. Ankaŭ la multaj „kirasitaj gnomoj“, la etaj, forte fortikigitaj urbetoj (ekzemple Wolframs-Eschenbach, Merkendorf, GredingBerching), dankas sian pentrindan aperaĵon plejparte al ĉi tiu dekreto. La abundo da konserviĝintaj defendkonstruaĵoj de Frankonujo konsciigas pri la perdo en aliaj regionoj. Urbopordegoj kaj muroringoj postlasas en la urbaj strukturoj ankaŭ nuntempe klare ekkoneblajn formajn apartaĵojn: ringostratojn, konserviĝintaj urbopordegoj ĉe „pordegostratoj“, unuopaj turoj aŭ muregaj restaĵoj. Kiam la fortikaĵaj instalaĵoj staris, la urba strukturo devis adaptiĝi al ĝi. Tial ekestis stratoj kaj surkonstruaĵo, kiuj nun efikas kiel „eĥo“ de ne plu ekzista urbomurego, tamen postsignas ties pason. Kvankam pro tio ofte la konstruaĵoj ne plu ekzistas, iliaj postsignoj daŭre fiksiĝis en multaj urboj (ekz. Bremeno, Kolonjo, Amsterdamo, Rostock, Stralsund).

Novepoko[redakti | redakti fonton]

Fortikigaj instalaĵoj de Bremeno ĝis 1811
Berlin muro kun gardoturo, pafkampo kun tankoblokiloj kaj murotransirejo kiel ponto

Ankaŭ en la novepoko oni konstruas fortikajn muregojn ĉirkaŭ urbaj terenoj, kiuj je tio tamen ne montras la klasikan funkcion de rezisto kontraŭ longa sieĝo aŭ pripafadom per pafilegoj.

La doganmuro de Berlino de la 1730-aj ĝis la 1860-aj jaroj parte konsistis el ligno. Ĝi servis precipe al la postulo de vardoganoj kaj devis malebligi la fuĝon de soldatoj el la garnizono Berlino.

La berlina muro (1961–1989) estis konstruita per la intenco, haltigi la formigradon el la GDR en FRG-n, kiu per sia eksklavo Okcidenta Berlino allogis orientgermanajn, inter ili multaj fakuloj valoraj.

Aliaj muraj kaj barsistemoj de la 20-a kaj 21-a jarcentoj troviĝas en Israelo, kie regule revenante judaj koloniistoj ĉirkaŭas siajn domarojn sur rabakirita grundo per fortikaj muroj, kaj kie la ŝtato forbaras la restajn palestinajn rezervujojn per muroj (Vidu ankaŭ Bantustano.

Ekde 2009 Sauda Arabujo treege elkonstruas sian barsistemon kontraŭ Jemeno.

En multaj tumultaj regionoj kaj landoj la ambasadejoj ofte troviĝas kunligite en ambasadokvartalo, ĉirkaŭata per muro kaj turoj.

La plimulto el ĉi tiuj modernaj urbomuraj barsistemoj konistas el ŝtalo kaj betono altaj de 2 metroj ĝis 5 metroj, kiujn oni plejeble kunmetas senfende kaj enigas en la grundon. La murkrono ofte estas plidikigita aŭ kronita per pikdrato, por malfaciligi transgrimpon; ili ofte aspektas kiel renversitaj malliberejoj. La muroj ofte estas rektliniaj, kaj en la anguloj staras gardoturoj, kiuj superstaras la murojn. Duoblaj murlinioj kun intera pafkampo kiel je la berlina muro estas maloftaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Walther Gerlach: Die Entstehungszeit der Stadtbefestigungen in Deutschland. Ein Beitrag zur mittelalterlichen Verfassungsgeschichte. Quelle & Meyer, Leipzig 1913 (Leipziger Historische Abhandlungen, Heft 34).
  • Tore, Türme und Brunnen aus vier Jahrhunderten deutscher Vergangenheit. Langenwiesche, Leipzig 1921 (Die blauen Bücher).
  • Paul Lohf: Türme und Tore von Flandern bis zum Baltikum. Westphal, Wolfshagen-Scharbeutz 1943.
  • Konrad M. Müller: Unsere befestigten Städte des Mittelalters. Umschau, Frankfurt am Main 1987, ISBN 3-524-65006-6 (Deutschland – das unbekannte Land, Bd. 6; kulturhistorischer Reiseführer).
  • Monika Porsche: Stadtmauer und Stadtentstehung. Untersuchungen zur frühen Stadtbefestigung im mittelalterlichen Deutschen Reich. Folio-Verlag Wesselkamp, Hertingen 2000, ISBN 3-930327-07-4 (zugleich Dissertation, Universität Freiburg i. Br. 1998).
  • Rune Frederiksen: Greek City Walls of the Archaic Period, 900–480 BC. Oxford University Press, Oxford 2011, ISBN 978-0-19-957812-2 (Oxford Monographs on Classical Archaeology).[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Oliver Hülden: Recenzoj pri: Frederiksen, Rune: Greek City Walls of the Archaic Period, 900–480 BC. Oxford 2011. En: H-Soz-u-Kult, vokita la 3-an de septembro 2012.
  2. Komparu Oliver Hülden: Rezension zu: Frederiksen, Rune: Greek City Walls of the Archaic Period, 900–480 BC. Oxford 2011. En: H-Soz-u-Kult, 3. September 2012, vokita la 3-an de septembro 2012.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]