Urbomuzeo de Vajmaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Karl-Liebknecht-strato 5-9, Bertuch-domo/Vajmaro; muzeo

La Urbomuzeo de Vajmaro (germane: Stadtmuseum Weimar) troviĝas en la historia Bertuch-domo en Vajmaro, Germanio, Karl-Liebknecht-strato 5-9.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La inter 1780 kaj 1803 en du konstrufazoj konstruita, klasikisma loĝa kaj komerca domo nomitis por la konstrukomisiinto, verkisto kaj eldonisto Friedrich Justin Bertuch. Planojn originalajn faris la arĥitekto Rudolf Steiner. Surloke estis krome Landes-Industrie-Comtoir kaj Geographisches Institut. Muzea uzo ekis en la jaro 1955-a; la kolektaro konsistas el diversaj privataj kolektoj el la 19-a jarcento. Fondo fariĝis en la 24.6.1889 sub la nomo de Naturhistoria muzeo kaj sub la egido de la Naturhistoria societo. Ĝi gastis en kvar ĉambrojde la nuna popolaltlernejo malantaŭ la Herder-kirko. En 1892 iĝis transloko pro spaca malbundo je la Poseck-domo, kie estas la Muzeo pri pra- kaj protohistorio de Turingio. Ambaŭ muzeoj do ŝuldas la estiĝon al la menciita Naturhistoria societo. Post transpreno en publikan administradon en 1903 ĝi iĝis la unua urba muzeo de tuta Turingio.[1] Ekde 1955 ĝi estas en la nuna situo proksime de la ĉefa stacidomo kaj Nova Muzeo.[2][3]

Montratas objektoj estantaj en kunteksto kun la urba historio. Prezentatas ne nur ĝeneralaĵoj sed diversaj sekcioj specialaj ekz. pri la historio de la entrepreno de Bertuch, la Vajmara Respubliko, la grava horloĝfabrikado.[4][5] Admireblas ankaŭ la postlasitaĵoj artista de la pentristo Alfred Ahner kaj ankaŭ kolekto pri tekstilaĵoj famas.


Friedrich Schiller nomis tiun ĉi domon en letero al la amiko Johann Gottfried Körner la plej bela en tuta Vajmaro.[6]

Malantaŭ la konstruaĵo estas la parko de Vajmarhalo. La atelieroj kiuj formis kvaralan kortegon ĉe la posto de Bertuch-domo jam delonge ne plu ekzistas. Unu el la plej konataj personoj laborintaj surloke estis Christiane Vulpius. La fabrikon oni malkonstruis en 1928 por la konstruo de Vajmarhalo en la jaro 1928.

Ekde 2006 la Artohalo Harry Graf Kessler utiligatas fare de urbaj instancoj.[7] Kunlaboras ankaŭ la Muzeo pri abeloj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Walter Steiner, Uta Kühn-Stillmark: Friedrich Justin Bertuch. Ein Leben im klassischen Weimar zwischen Kultur und Kommerz. Böhlau Verlag, Köln-Weimar-Wien 2001.
  • Katharina Middell: Die Bertuchs müssen doch in dieser Welt überall Glück haben. Der Verleger Friedrich Justin Bertuch und sein Landes-Industrie-Comptoir um 1800. Leipziger Universitäts-Verlag, Leipzig 2002, ISBN 3-936522-17-0.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. https://stadtmuseum.weimar.de/index.php?id=9r
  2. http://fabian.sub.uni-goettingen.de/fabian?Stadtmuseum_(Weimar)
  3. Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgescichte. Hermann Böhlaus Naĉfolger, Weimar 1998, p. 419-420
  4. http://stadtmuseum.weimar.de/index.php?id=239&L=qioyurjrrfic
  5. http://www.thueringer-allgemeine.de/web/zgt/kultur/detail/-/specific/Sondera usstellung-zur-Geschichte-des-Weimarer-Uhrenwerkes-268231219
  6. us&source=bl&ots=vVroej5-YV&sig=ACfU3U3sAzIiz4-ipZjpLRpGeKx57g0r9g&hl=de&sa=X&ved=2ahUKEwjb6KPwoOfnAhUXhlwKHfU1BGsQ6AEwAXoECAsQAQ#v=onepage&q=unstreitig%20in%20ganz%20Weimar%20das%20Sch%C3%B6nst%20Haŭs&f=false Friedric h Sc hiller; Johann Gottfried Körner: Sc hillers Briefwechsel mit Körner: Von 1784 bis zum Tode Schillers. Teil 1: 1784-1788, Verlag von Veit & Comp., Berlin 1847, p. 153.
  7. https://stadtmuseum.weimar.de/index.php?id=16&L=406

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Hejmpaĝo muzea

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Stadtmuseum Weimar en la germana Vikipedio.