Urduo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urdua
اردو (urdu)
lingvotavolonatura lingvomoderna lingvonorma lingvolingvo
Khariboli
Parolata en (vidu sube)
Parolantoj 68 600 000
Skribo persa
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Hindoirana
Hinda
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Pakistano, Hindio
Reguligita de National Language Authority
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 ur
  ISO 639-2 urd
  ISO 639-3 urd
  Glottolog urdu1245
Angla nomo Urdu
Franca nomo ourdou
Specimeno
Deklaracio de Homaj Rajtoj, art. 1:
Vikipedio
vdr

La urdua (samlingve اردو [URdu], historie literumita «Ordu») estas centra hindarja lingvo de la hindirana branĉo de la hindeŭropa lingvofamilio. Ĝi estas la nacia lingvo kaj unu el la du oficialaj lingvoj (la alia estas la angla) de Pakistano. Ĝi ankaŭ estas la oficiala lingvo de 5 gubernioj de Barato, kaj unu el la 22 oficialaj lingvoj de Barato. Ĝia vortprovizo evoluis sub la influo de la persa, araba, tjurkan, kaj la sanskrita. En la moderna epoko, la urdua vortprovizo signife influis la panĝaba kaj la angla. La urdua evoluis ĉefe en la okcidenta parto de la barata gubernio Uttarpradeŝo, sed ekformiĝis dum la 13a jarcento kaj poste dum la mogola imperio (1526-1858) en la hinda duonkontinento.

Priskribo

Lingvistoj ofte klasifikas la urduan kiel norman variaĵon de la hindustana dialektaro (aŭ hindustana lingvo). Oni ankaŭ nomas tiun norman variaĵon "kharibola". Oficialaj aprobitaj versioj de la hindia kaj urdua estas gramatike identaj kun la kharibola.

Ĝenerale, tamen, la lingvonomo "la urdua" povas inkluzivi aliajn variaĵojn. La originala lingvo de la mogoloj estis tjurka, sed post sia alveno en suda azio, ili adoptis unue la persan, kaj poste la urduan.

La vorto urdu ŝajne devenas el la tjurka aŭ mongola vorto ordu, kiu signifas "armean tendaron". Ĝi gajnis sian nomon de la bazaro "Urdu Bazar" proksime al la Ruĝa fortikaĵo en Delhio.

Oni ofte kontrastas la urduan kun la hindia, plia normigita formo de la hindustana. La ĉefaj diferencoj inter la du estas, ke la norman urduan oni skribas en la persaraba alfabeto, kaj ĉerpas multajn vortojn el la persa kaj araba lingvoj. Kontraste, la norman hindian oni konvencie skribas per la nagaria skribo, kaj prenas pli da vortoj el la sanskrita. Tial kelkaj lingvistoj konsideras la urduan kaj hindian kiel du normigitaj formoj de la sama lingvo. Tamen, aliaj lingvistoj klasifikas ilin en malsamaj kategorioj pro socilingvistikaj diferencoj.

Parolantoj

Troviĝas inter 60 kaj 80 milionoj da denaskaj parolantoj de la urdua. 11 milionoj (1993) en Pakistano kaj 52 milionoj (2001) en Barato parolas kiel denaskan lingvon. Grandaj nombroj de denaskaj parolantoj de la urdua troviĝas ankaŭ en Bangladeŝo, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj en Britujo.

Gramatiko

Malgraŭ diferencoj en la vortenhavo kaj skribsistemo, la urdua gramatiko estas preskaŭ identa kun tiu de la hindia.

Dialektoj

Kvar dialektoj de la urdua estas konataj: la dakhana, pinĝara, rekhta kaj kharibola. La dakhanan oni parolas en la ebenaĵo Deccan en suda Barato. Karakterizas ĝin vortprovizo de la telugua kaj maratha lingvoj. La rekhta estas la variaĵo uzata en la urdua poeziaĵo, kaj oni foje nomas ĝin aparta dialekto. La norma kharibola estas parolata en Barato ĉirkaŭ Delhio kaj Lakno, kaj en Pakistano ĉirkaŭ Karaĉio kaj Lahoro.

Literaturo

Jam de la 14a jarcento verkistoj ekuzis la urduan. La literaturo floris en diversaj ĝenroj. En la fruaj jardekoj de la 20a jarcento ekaperis la ĝenro de la novelo. Inter la pioniroj de tiu ĝenro estis Munshi Premchand kaj Sadat Hassan Manto.

Eksteraj ligiloj