Uragano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Uregano)
Saltu al: navigado, serĉo
La uragano Katrina en aŭgusto 2005
Uragano Isabel (2003) vidita el spaca orbito dum la 7a Ekspedicio de Internacia Kosmostacio. La okulo aŭ kerno, okulmuro, kaj ĉirkaŭaj pluvozonoj, karakteraj de tropikaj ciklonoj en plej larĝa senco, estas klare videblaj en tiu vidaĵo el spaco.

Uragano estas granda, fortega, tropika tromba ciklono, kun ventoj kirle vojaĝante po pli ol 119 km/h. Uraganoj naskiĝas en la varmaj akvoj de la oceanoj kaj maroj, kaj povas fari grandan detruon kiam ili trafas landon, forblovante konstruaĵojn, arbojn, kaj kunportante torentajn pluvegojn kiuj siavice ofte kreas inundojn.

La vorto "uragano" devenas de "Hurikan", la Kariba dio de malbono. Tiu ĉi nomo mem devenis de "Hurakan" unu el la Majaaj kreinto-dioj, kiu blovis lian spiron trans la Ĥaosa Akvo kaj malkovris la teron.

Je la tuta mondo estas ĉiujare 80-90 tropikaj ŝtormoj; ĉirkaŭ 2/3 de tiuj ŝtormoj evoluas ĝis uragano. Je la Nord-Atlantika Oceano la nombro de tropikaj ŝtormoj varias inter 4 (1983) ĝis 21 (1933); averaĝe temas pri 10.

Skalo de Saffir kaj Simpson[redakti | redakti fonton]

La meteologio uzas la skalon de Saffir kaj Simpson por klasifiki uraganojn. Ĉiuj tropikaj ŝtormoj estas danĝeraj, sed kelkaj tamen estas pli danĝeraj ol aliaj. Por prepariĝi je eventuala damaĝo, oni kreis klasifikon por distingi inter fortegaj kaj detruigaj uraganoj. La skalon redaktis en 1969 konsilanto Herbert Saffir, specialisto pri ŝtorma damaĝo je konstruaĵoj, kaj Bob Simpson, direktoro de la National Hurricane Centre.

Inundo ĉe Key West, Florido, Usono pro la marborda inundo el la Uragano Wilma en Oktobro 2005.

La skalo estas uzita por povi taksi la damaĝon kiam uragano atingas la marbordon. Uragano de klasoj 2, 3, 4 kaj 5 estas respektive 10, 50 100 kaj 250 pli damaĝiga ol la malforta klaso 1. Cetere la damaĝo je certa loko ankaŭ dependas de diversaj faktoroj, kiel la distanco inter la regiono kun la plej alta ventorapideco, la konstru-priskriboj surlokaj, ĉu estas vegetaraĵoj aŭ ne kaj ĉu ekestas inundoj.

Ne estas rilato inter la amplekso de tropika ciklono kaj ĝia damaĝiga potencialo; ekzemple la tre forta uragano Andrew de 1992, klaso 4 je la skalo de Saffir-Simpson, estis relative malgranda.

Klasoj[redakti | redakti fonton]

  • Klaso 1: malforta ŝtormo kun ventrapidoj inter 118 kaj 152 kilometrojn hore. Atendita damaĝo: malmulte da.
  • Klaso 2: mezforta ŝtormo kun ventrapidoj inter 153 kaj 176 kilometojn hore. Damaĝo je tegmentoj kaj fenestroj, grava damaĝo je arboj kaj aliaj vegetaĵoj.
  • Klaso 3: forta ŝtormo kun ventorapidoj inter 177 kaj 208 kilometojn hore. Gravaj damaĝoj kun vastaj detruoj je konstruaĵoj.
  • Klaso 4: tre forta ŝtormo kun ventrapidoj inter 209 kaj 248 kilometojn hore. Tegmentoj estas forblovitaj, estas multe da inundoj kaj damaĝo je konstruaĵoj. Ekzemploj: Luis, Felix kaj Opal en 1995, Andrew en 1992.
  • Klaso 5: detruiga ŝtormo kun ventorapidoj pli granda ol 248 kilometrojn hore. Preskaŭ ĉio estas forblovita, estas grava damaĝoj je konstruaĵoj kaj la infrastrukturo ĝenerale. Okazas inundegoj. Ekzemploj: Mitch kaj Gilbert en 1998, Ivan en 2004, Katrina en 2005.

Je la Boforta skalo uragano havas indicon de 12.

Sezono de uraganoj[redakti | redakti fonton]

La Kariba Maro estas scenejo de tre fortaj uraganoj.
Monda mapo de uraganoj kaj tropikaj ciklonoj inter la jaroj 1985 kaj 2005.

Plej multaj tropikaj ciklonoj, tie nomitaj uraganoj, okazas en la monatoj aŭgusto, septembro kaj oktobro. La sezono estas limigita dank'al unu el la kondiĉoj de la ekesto de tropikaj ciklonoj: la temperaturo de la mara akvo devas esti minimume 26 gradojn Celsius.

Ankaŭ por partoj de la Pacifika Oceano kaj la nordo de la Hinda Oceano validas uragana sezono, sed ekzistas areoj kie ciklonoj dum la tuta jaro okazas. Je la fino de la somero ofte la idealaj kondiĉoj por uraganoj ekestas en la Kariba Maro, okcidente de Meksiko, kaj en la proksimeco de la Filipinoj.

Damaĝoj pro uraganoj[redakti | redakti fonton]

Plej multe da damaĝo okazas en la momento kiam tropika ŝtormo atingas la marbordon. Plej ofte cunamoj, ĝis 6 metrojn altaj, kaŭzas plej multajn viktimojn.

Je la 7a de oktobro 1737 en la Golfo de Bengalo ciklono viktimigis kvaronan milionon da homoj. Precipe en la regiono de Bangladeŝo la danĝero estis tre granda. En 1970 okazis katastrofo kiu laŭ iuj fontoj mortigis 300 000 homojn.

En Usono la damaĝoj ĝis nun superis la atendon. Tion kaŭzas parte ĝustaj veterprognozoj danke al vetersatelitoj, efika komunikado kaj ĝustatempaj evakuoj, tamen rolas ankaŭ bonŝanco: relative malmulte da uraganoj pasis en regionoj kie loĝas multaj homoj. Katastrofo en Usono absolute ne estas ekskluzivebla.

Je la 29-a de aŭgusto 2005 la uragano Katrina kaŭzis multege da damaĝo en la usonaj ŝtatoj Luiziano, Alabama kaj Mississippi. Precipe la urboj Biloxi, Nov-Orleano kaj Mobile suferis. Al pli ol unu miliono da homoj mankis elektro kaj la unuaj mesaĝoj mencias pli ol 80 mortintojn, sed la lastaj kalkuloj ĉirkaŭas 1,836. En 1998 la uragano Mitch kaŭzis en Centrameriko ĉirkaŭ 11,000 mortojn kaj katastrofan detruon.

Kelkaj uraganoj[redakti | redakti fonton]

Marborda damaĝo el Patricia en Colima, Meksiko.
La Meksika Golfo estas mondoregiono kie abundas uraganoj.

La Uragano Hazel en 1954 mortigis almenaŭ 400 personojn en Haitio antaŭ frapi en Usonon, kie ĝi okazigis 95 mortojn, kaj poste frapis en Kanadon kiel ekstertropika ŝtormo, okazigante mortojn de ĉirkaŭ 81 personoj.

La Uragano Gilbert estis la plej intensa uragano iam observita en la Atlantika baseno, ĝis la Uragano Wilma surpasis ĝin dum 2005. Gilbert estis ankaŭ unu el la plej grandaj tropikaj ciklonoj iam observitaj en la Atlantika baseno. Je sia pinto, la ventoj de forto de tropika ŝtormo estis de 925 km de diametro. Aldone, Gilbert estis la plej intensa tropika ciklono en registrita historio kiu frapis Meksikon.

La Uragano Andrew en 1992 detruis 25,000 domojn nur en la Kantono Miami-Dade, Florido, kaj preskaŭ 100,000 pliaj estis ege damaĝitaj. La totala damaĝo superis la 26 mil milionoj da dolaroj (de 1992), kaj 65 personoj perdis siajn vivojn en la uragano.

La Uragano Mitch estis unu el la plej fortaj tropikaj trombaj ciklonoj de la moderna epoko kun ventoj kirle vojaĝante po 290 km/h. Mitch kaŭzis signifan damaĝon trans Centrameriko inter la 22-an de oktobro kaj 5-an de novembro 1998. Ĝi okazigis ĉirkaŭ 19 000 mortojn ĉefe pro fortaj inundoj.

La Uragano Jeanne tuŝis Hispaniolon kaj aliajn insulojn en Karibio. Ĝi plifortiĝis al kategorio 3a kaj pasis ĉe la insuloj Granda Abako kaj Granda Bahamo en Bahamoj la 25an de Septembro, 2004. Jeanne venis poste kontinenten la saman tagon en Florido ĝuste 2 mejlojn (3 km) el kie Uragano Frances estis frapinta nur 3 semajnojn antaŭe. Sur la pluvoj el Frances kaj Ivan, Jeanne alportis preskaŭ rekordajn inundonivelojn tiom for norde kiom ĉe Okcidenta Virginio kaj Nov-Ĵerzejo antaŭ ties restoj turnis orienten en la Atlantikon. Jeanne estis respondeca pro almenaŭ 3,006 mortoj en Haitio kun ĉirkaŭ 2,800 nur en Gonaïves, kiu estis preskaŭ forbalaita per inundoj kaj kotoglitoj. Tiu ŝtormo kaŭzis ankaŭ 7 mortojn en Puerto Rico, 18 en Domingo kaj almenaŭ 4 en Florido, kio faras totalan nombron de mortoj je almenaŭ 3,025; Jeanne estas la 12a plej mortiga atlantika uragano iam registrita.

La Uragano Wilma de 2005 estis la plej intensa uragano registrata en la atlantika baseno, kaj la 10-a plej intensa ŝtormo iam ajn. Ĝi mortigis 87 personojn.

La Uragano Katrina estis uragano kiu atingis la kvinan gradon antaŭ ol ĝi degradiĝis al la kvara grado antaŭ ĝia dua, plej signifa alteriĝo. La uragano kaŭzis signifan damaĝon trans regiono en usonaj ŝtatoj Alabamo, Misisipio, kaj Luiziano laŭ la marbordo de la Golfo de Meksiko en sudorienta Usono inkludante la plej grandan urbon en Luiziano, nome Nov-Orleano je la 29-a de aŭgusto, 2005.

La Uragano Patricia estis la 24-a nomita ŝtormo kaj 15-a uragano de la 2015 uragano sezono. Ĝi ankaŭ estas la unua Klaso-5 uragano, farante 2015 la plej intensa uragano sezono iame registrata. Uragano Patricia ankaŭ estas la plej intensa uragano registrata en la orienta pacifika baseno, kaj la 10-a plej intensa ŝtormo iam ajn. En ĉi tiu uragano, la plej malalta premo iam ajn estis registrata en la okcidenta hemisfero je 872 milibaroj.

Aliaj uraganoj[redakti | redakti fonton]

Uragano Katrina: Ruĝa = Uragano —— Flava = Tropika ŝtormo.
Uragano Ethel: enirante en sudan Usonon el la Kariba Maro.

Tropikaj ŝtormoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Whipple, A. (1982, 1984). Storm. Time Life Books. ISBN 0-8094-4312-0.
  • Christopherson, R. (1992). Geosystems An Introduction to Physical Geography. Novjorko: Macmillan Publishing Company. pp. 222-224. ISBN 0-02-322443-6.
  • Sánchez-González, D. (2011). Peligrosidad y exposición a los ciclones tropicales en ciudades del Golfo de México: El caso de Tampico. Revista de Geografía Norte Grande, Nº 50, pp. 151-170. ISSN 0718-3402. http://dx.doi.org/10.4067/S0718-34022011000300009.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]