Urica

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Urica [uRIka] estas la ĉefurbo de la paroko de la sama nomo lokita al 45 km al la sudoriento de la vilaĝo de Santa Inés, en la ŝtato Anzoátegui en Venezuelo.

Situas en la geografiaj koordinatoj: 09° 43’ 00” de Norda latitudo kaj 64° 00’ 30” de Okcidenta Longitudo. Estis fondita de la hispanoj meze de la 18a jarcento sur ebenaĵo banita de la akvoj de la rivero Urica kaj de la rivero Amana, ĉirkaŭita de la lokoj de bestobredado de plej granda famo en Anzoátegui kaj konita kiel granda produktanto de pli malgrandaj fruktoj.

En ĉi tiu loko okazis memorindaj agoj de milito tiaj kiaj tiuj de José Félix Ribas kaj José Francisco Bermúdez kontraŭ José Tomás Boves. La 12an de septembro 1814 okazis la batalo de Curareque [kuraREke]; la 5an de decembro de tiu sama jaro la fama batalo de Urica en kiu mortis Boves kaj pro tio li havas sian tombon en la vilaĝo. La 27an de aprilo 1870 okazis la Batalo de Altagracia, kaj la 20an de februaro 1902, la batalo de la Ponto.

En 1879, pro dispozicio de la Nacia Kongreso de la Respubliko, estis kreita la Granda Ŝtato de Oriento, kies ĉefurbo estos Urica. Ĉi tiu teritoria politika divido kiu, en sia momento estis laŭigita de la aktualaj ŝtatoj Anzoátegui, Sucre kaj Monagas, ĝi tenis sin valida ĝis 1881 kiam ĝi ricevis la nomon de ŝtato Bermúdez, por, en 1898, fine adopti la nomadon de ŝtato Sucre.